×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ciferecaj nomadoj

Por kelkaj laborokupoj hodiaŭ oni bezonas ne pli ol tekokomputilon kaj stabilan retkonekton. Pli kaj pli da homoj pro tio povas labori de preskaŭ ĉie en la mondo - ankaŭ tie kie aliaj homoj ferias. Certaj regionoj estas aparte ŝatataj.

Ni prenu la ekzemplon de germana paro: Ili laboras en plej diversaj lokoj. La interreto ebligas al ili plenumi sian profesion sen fiksa laborejo kiel ciferecaj nomadoj. Kutime tiuj modernaj migrantaj laboristoj laboras en kafejoj, komunlaborejoj aŭ en publikaj bibliotekoj. Multaj el ili estas aŭtoroj, tradukistoj, grafikdezajnistoj aŭ disvolvistoj de softvaro. Pli ol la duono el ili perlaboras sian monon per interreta merkatumado aŭ per reklamo en blogoj kiel tion faras la germana paro. La paro kunlaboras intertempe kun turismaj entreprenoj aŭ rekomendas al siaj legantoj vojaĝasekuron aŭ kreditkarton. Se iu aĉetas tiujn ofertitajn produktojn, la paro ricevas parton de la profito.

Siajn portempajn laborlokojn la paro elektas laŭ diversaj kriterioj. Ili serĉas la varmon, do Skandinavio aŭ Germanio kie vintroj estas malvarmaj ne estas laŭ ilia gusto kaj povas servi eble nur dum kelkaj semajnoj en somero. Ili preferas lokojn kie la socia vivo estas trankvila, ĉar tio akcelas malstreĉiĝon, internan harmonion kaj kreivon.

Ambaŭ krome ĉiam atentas ke eblas sane nutri sin en la koncerna laborloko. Usono kaj Aŭstralio pro la tie reganta rapidvora kulturo ne estas konvenaj. Ili preferas lokojn kie estas haveblaj multaj veganaj pladoj - ekzemple en la tajlanda insulo Koh Phangan aŭ en Bali aŭ Brazilo. La laborlokoj ofertu ankaŭ sportajn eblecojn. La paro tial ofte vojaĝas al landoj kie ili povas bone kajtsurfi. La sporto ofertas la perfektan eblecon por forŝalti sin de la laboro kaj por disvolvi novajn kreivajn ideojn. Ankaŭ jogo tiucele estas tre taŭga. Kaj ili ŝatas labori en inspira komunumo de aliaj ciferecaj nomadoj.

Homoj kiuj volas forlasi sian kutiman laborejon kaj kiuj volas labori sen ligo al iu certa loko, atentu pri jeno: Pri kio jam mi havas spertojn, kion mi lernis en mia profesia vivo, kion mi scias, ĉar mi interesiĝas persone pri tio? Kaj tiuj homoj povas profiti de la scio de aliaj homoj kaj povas ĝisfunde demandadi tiujn homojn kiuj jam vivas kiel ciferecaj nomadoj.

Similan koncepton sekvas la "Nomada Listo" kiun nederlandano funkciigas. La samnoma retpaĝaro listigas la plej bonajn urbojn por homoj kiuj volas labori sen ligo al loko. La laŭranga listo de entute 823 urboj kalkuliĝas interalie el la vivtenaj kostoj, la rapideco de la interreto, la vetero kaj la sekureco en la koncerna lando. La rangoj ŝanĝiĝas aŭtomate laŭ la indikoj de la uzantoj. Urboj en sudorienta Azio laŭ tio estas tre favoraj. La kostoj de vivtenado kaj de luado de skribotablo en komunlaborejo estas tie malaltaj.

Ciferecaj nomadoj ne volas fuĝi el siaj landoj, sed volas labori memstare je internacia nivelo, sendepende de limoj kaj naciecoj. Kaj tiu memstara laboro ofertas la avantaĝon ke la tagmeza paŭzo povas ankaŭ foje daŭri du horojn kiujn oni pasigas ekzemple surfante en la ondoj de la maro. Kaj iutage tiuj nomadoj revenas al sia hejmlando aŭ daŭre restas en la plej agrabla loko kiun ili estas trovintaj dum sia nomadeco.