×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Brazilano en la franca Akademio de Arto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Je la 6-a de decembro 2017, unuafoje enposteniĝis brazilano en la Akademio de Belarto, en Parizo. La eminentulo estas la mondkonata Sebastião Salgado. Li estas fotografisto, kiu de jardekoj sin dediĉas al registrado de sociaj fenomenoj tra la tuta mondo.

Tiu tradicia institucio estis fondita en la 17-a jarcento kaj estas unu el la kvin akademioj, kiuj konsistigas la Francan Instituton – templon de plej gravaj produktaĵoj en arto kaj scienco. Ĝi enhavas sekcion pri Fotografio, kun kvar okupantoj. Unu el ili estis vaka ekde la jaro 2014, post la morto de Lucien Clergue. En 2016, Salgado estis elektita.

La franca prezidento Emmanuel Macron ne ĉeestis sed sendis salutmesaĝon. Kolego de la brazilano en la akademio paroladis pri la vivo kaj verko de la nova akademiano. Elegante vestita per orbrodita frako, la brazilano ploris, kiam oni menciis liajn filojn kaj la edzinon Lélia.

La geedzoj alvenis en Parizon en la jaro 1969, ekzilitaj el la militista diktatora reĝimo tiam reganta en Brazilo: tiutempe, Salgado estis ekonomiisto kaj aktiva maldekstrulo. Li tute ne interesiĝis pri fotografarto. Poste, ili migris al Londono. Dum vojaĝo en Afriko, li komencis fotografi hobie, per fotilo pruntedonita de sia edzino. Ĉi tio tuj fariĝis pasio. Li ĉion flankenlasis por sin dediĉi ekskluzive al fotografio. Pro sia eksterordinara talento, li laboris por la plej gravaj foto-agentejoj kaj fariĝis internacie konata. De pluraj jaroj lia persona studio situas en la ŝika adreso Avenuo Champs Élysées, en la franca ĉefurbo. Dum la lastaj jaroj, li okupiĝas pri ekologia agado. En Brazilo, li jam organizis plantadon de milionoj da arboj por restarigo de tropika arbaro.

Sebastião Salgado publikigis plurajn librojn de fotoj faritaj dum siaj multaj vojaĝoj tra la mondo. Unu el la plej belaj kaj impresaj estas “Genezo”, en kiu li montris fotojn faritajn en lokoj neniam antaŭe vizititaj de homoj. En la komenco de sia kariero, li dokumentis terurajn scenojn de homa suferado kaj malsatmortado en Afriko. Tiu sperto estis tiel ŝoka, ke ĝi kaŭzis mensan skuon al la artisto. Ĝi estis angora tempo en lia vivo. Laŭ lia deklaro, lin savis de tiu krizo la edzino Lélia, kiu ame apogis lin. Pro tio li dediĉis al ŝi la muzikprezenton, kiu fermis la ceremonion en la Akademio de Belarto, en Parizo. Sebastião Salgado ne estas nur artisto. Li estas plena humanisto, kiu konstante pledas por egaleco, justeco kaj respekto al ĉiu homo sur nia mondo.