Kiu aparte forte memoras detalojn pri siaj travivaĵoj, tiu pli rapide sentas satiĝon kaj fariĝas inerta.
En la vivo ĉio temas pri momentoj. Temas pri travivaĵoj, pri spertoj kaj memoroj, kaj ne pri tio kiom da posedaĵoj oni amasigas. Sed ankaŭ tiu simpla saĝaĵo havas malicojn. Nome se la memoro pri travivaĵo estas tre detala, tiam malkreskas la emo ripeti similajn spertojn.
Laŭ studaĵo de la universitato de Minnesota homoj kiuj posedas aparte bonan mallongtempan memorkapablon nome ankaŭ perdas aparte rapide la emon ripeti principe agrablan sperton. Ili atingas pli rapide senton de satiĝo, tute sendepende ĉu ili nun ekzemple manĝas pecon da ĉokolado aŭ ĉu ili staras antaŭ pentraĵo en muzeo.
Oni povus nomi tion la malbenon de la bona memoro. Kial tio estas tiel? Kiu posedas bonan mallongtempan memoron, tiu rememoras pli da detaloj de ĵus farita sperto kaj prilaboras ĝin pli intense. Tio siavice produktas la iluzion esti spertinta pli aŭ - alie dirite - esti farinta sperton pli ofte ol tio vere okazis. Tio kondukas al tio ke homoj kun bona mallongtempa memoro povas pli rapide perdi la emon pri aferoj.
Sian tezon apogas la sciencistoj el la universitato de Minnesota per rezultoj el kvar eksperimentoj kun pluraj centoj da partoprenantoj. En ĉiuj kvar eksperimentoj la esploristoj testis la labormemoron de la testpersonoj per diversaj metodoj. Tiam la partoprenantoj devis ĉiam denove rigardi la samajn pentraĵojn, aŭ ili devis aŭskulti 30-sekundajn eltranĉaĵojn el siaj plej favoraj kanzonoj kaj devis prijuĝi kiom agrabla por ili estis tiu sperto.
Ne estas granda surprizo ke la entuziasmo malkreskas se aperas ĉiam denove la sama afero - ankaŭ ĉokolado finfine post la tria tabuleto sinsekve fariĝas neeltenebla. Aparte rapide tamen ŝrumpis la spertita ĝuo ĉe tiuj kiuj antaŭe atingis bonajn rezultojn en la testo pri memorkapablo. En plua testo la esploristoj komparis testpersonojn kiuj estis alvokitaj enmemorigi ĉiujn detalojn de pentraĵo kun tiaj testpersonoj kiuj ankaŭ plue nur supraĵe rigardis la pentraĵojn. La intensa okupiĝo pri tiuj bildoj fiksis la bildojn pli forte en la memoro kaj reduktis la ĝuon pri ili same kiel ĝenerale bona mallongtempa memoro.
El la esplorista literaturo estas konataj multaj eltrovoj kiuj indikas kiel kognaj procezoj povas direkti la senton pri satiĝo. Laŭ studaĵo ekzemple pacientoj kiuj suferis pri perdo de memorkapablo ne povis ĉesi manĝi. Ĉar ili ne povas rememori siajn manĝojn, evidente ankaŭ apenaŭ aperas sento de satiĝo. Aliaj studaĵoj observis ke malkoncentriĝo ekzemple pro la televido kondukas al tio ke oni manĝas pli kaj pli da flankaj manĝaĵoj. Kiu senatente manĝas, tiu apenaŭ rememoras pri la lasta mordaĵo. Konscia manĝado aliflanke zorgas pli rapide por sento de satiĝo, la sperto pli rapide fiksiĝas en la memoro.
La mastrumantoj de superbazaroj laŭ la aŭtoroj de la studaĵo akcelu la malkoncentriĝon. Ĉar se la klientoj estas senatentaj, ili tiel ne tiom rapide perdas la emon pri la butikumado. Se ili ne tiom detale rememoras, tiam ili revenos kaj denove aĉetos.