×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Biologiaj gluiloj el la naturo

Esploristoj vetas pri helika muko.

Multo kion la homo bezonas, tion la naturo havas jam delonge. Tiel estas ankaŭ ĉe gluiloj: Sciencistoj el Vieno ricevas inspiron de konkoj, iksodoj kaj de gekoj por pli kaj pli anstataŭigi la ofte venenajn ĥemiajn gluilojn.

La lapfermilon ĉiu konas. Ankaŭ plastaj kupoj apenaŭ estas forpenseblaj en banejo. La naturaj modeloj por tio estas la kontraŭhokoj de la Granda Lapo kaj la tentakloj de sepioj. Esploristoj nun iras paŝon plu: Ili volas ne nur transpreni mekanikajn fenomenojn el la naturo, sed ankaŭ ĥemiajn.

En dutaga konferenco en Vieno ili interŝanĝis alirojn al biologiaj gluiloj. Daŭras longe ĝis sciencistoj ekzemple eltrovas kio igas helikan mukon tiom gluiva. Nur post tio povas komenciĝi la laboro de la bioteknologoj, nome produkti la naturajn gluilojn grandkvante kaj laŭeble favorkoste. Ja troviĝas en la naturo multaj biologiaj gluiloj. Necesas nur esplori ilin.

Pri tio laboras ankaŭ sciencisto de la universitato de Vieno. De apenaŭ unu jaro li esploras la tiel nomatan iksodan cementon: Ĉar iksodoj ne nur pikas bestojn kaj homojn por suĉi sangon, ili ankaŭ fiksas sin per gluiva sekreciaĵo el la saliva glando. Tiel ili povas glui dum tagoj kaj foje ankaŭ dum semajnoj sur sia viktimo. "La apliko estas por ni tre interesa", klarigas la zoologo. "Ĉar la iksoda cemento jam funkcias sur la haŭto." Tiel laŭ li estas pli simple transporti la principon al medicina apliko.

Sed ne nur la medicino, sed ankaŭ la kosmetiko povas profiti de naturaj gluiloj. Ĉar en multaj harŝprucaĵoj troviĝas formaldehido. Kaj tio estas altgrade venena. Sed multaj konsumantoj ne scias tion. La sciencisto riproĉas al la industrio ke oni tie tro malmulte interesiĝas pri biologiaj gluiloj. "Ili tute ne volas pli bone fari tion", li diras. Tion kontestas industria asocio. Jam 15 procentoj de la uzataj gluiloj baziĝas sur rekreskantaj krudmaterialoj, diras afergvidanto de la asocio. Granda problemo tamen estas la ekonomieco. "Estas vere multege da ideoj, sed ili devas esti realigeblaj por la merkato". En Germanio ekzemple pri tio laboras 15 projektoj. Kelkaj naturaj gluiloj jam trovas aplikon: Tiel kuracistoj povas fermi malgrandajn ŝiriĝojn en la embria sako per konka gluilo. Sed la esploristoj koncedas ke ankoraŭ daŭros plurajn jarojn ĝis biologiaj alternativoj anstataŭigos la laŭkonvenciajn produktojn en la dommastrumado.


Esploristoj vetas pri helika muko.

Multo kion la homo bezonas, tion la naturo havas jam delonge. Tiel estas ankaŭ ĉe gluiloj: Sciencistoj el Vieno ricevas inspiron de konkoj, iksodoj kaj de gekoj por pli kaj pli anstataŭigi la ofte venenajn ĥemiajn gluilojn.

La lapfermilon ĉiu konas. Ankaŭ plastaj kupoj apenaŭ estas forpenseblaj en banejo. La naturaj modeloj por tio estas la kontraŭhokoj de la Granda Lapo kaj la tentakloj de sepioj. Esploristoj nun iras paŝon plu: Ili volas ne nur transpreni mekanikajn fenomenojn el la naturo, sed ankaŭ ĥemiajn.

En dutaga konferenco en Vieno ili interŝanĝis alirojn al biologiaj gluiloj. Daŭras longe ĝis sciencistoj ekzemple eltrovas kio igas helikan mukon tiom gluiva. Nur post tio povas komenciĝi la laboro de la bioteknologoj, nome produkti la naturajn gluilojn grandkvante kaj laŭeble favorkoste. Ja troviĝas en la naturo multaj biologiaj gluiloj. Necesas nur esplori ilin.

Pri tio laboras ankaŭ sciencisto de la universitato de Vieno. De apenaŭ unu jaro li esploras la tiel nomatan iksodan cementon: Ĉar iksodoj ne nur pikas bestojn kaj homojn por suĉi sangon, ili ankaŭ fiksas sin per gluiva sekreciaĵo el la saliva glando. Tiel ili povas glui dum tagoj kaj foje ankaŭ dum semajnoj sur sia viktimo. "La apliko estas por ni tre interesa", klarigas la zoologo. "Ĉar la iksoda cemento jam funkcias sur la haŭto." Tiel laŭ li estas pli simple transporti la principon al medicina apliko.

Sed ne nur la medicino, sed ankaŭ la kosmetiko povas profiti de naturaj gluiloj. Ĉar en multaj harŝprucaĵoj troviĝas formaldehido. Kaj tio estas altgrade venena. Sed multaj konsumantoj ne scias tion. La sciencisto riproĉas al la industrio ke oni tie tro malmulte interesiĝas pri biologiaj gluiloj. "Ili tute ne volas pli bone fari tion", li diras.

Tion kontestas industria asocio. Jam 15 procentoj de la uzataj gluiloj baziĝas sur rekreskantaj krudmaterialoj, diras afergvidanto de la asocio. Granda problemo tamen estas la ekonomieco. "Estas vere multege da ideoj, sed ili devas esti realigeblaj por la merkato".

En Germanio ekzemple pri tio laboras 15 projektoj. Kelkaj naturaj gluiloj jam trovas aplikon: Tiel kuracistoj povas fermi malgrandajn ŝiriĝojn en la embria sako per konka gluilo. Sed la esploristoj koncedas ke ankoraŭ daŭros plurajn jarojn ĝis biologiaj alternativoj anstataŭigos la laŭkonvenciajn produktojn en la dommastrumado.