×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Biofuelo el pajlo kaj ligno

Pli kaj pli kreskas la merkata bezono pri biofueloj. En la regiono de Graz nun oni disvolvis procedon per kiu lignorestaĵoj aŭ pajlo povas esti konvertataj al dizelecaj fueloj.

Ĉe tiu procedo la biomaso, en la koncerna kazo lignorestaĵoj, tritika pajlo aŭ kano sen aldono de oksigeno estas varmegigataj en likva portanta medio ĉe pli ol 300 gradoj C. Kiel portanta medio estis uzata vakua gasoleo (VGO). Tiu maso varmegiĝas tiel longe ĝis la biomaso kaj la vakua gasoleo "krakiĝas", tio signifas ke la makromolekuloj estas disigataj al pli malgrandaj frakciaĵoj. Ĉe 390 gradoj C preskaŭ 40 procentoj laŭ pezo da biodevena karbono estis konvertataj al krudaj frakcioj de karbonhidrogenaĵoj.

Firmao en Stirio jam patentigis tiun produktan procedon. Ĉefa avantaĝo de la likvafaza pirolizo estas la rekta konverto de solida biomaso al likvaj kaj solidaj karbonhidrogenaĵoj per teknike relative simpla proceda paŝo. Malavantaĝo estas tamen la disigo de la portanta likvaĵo. Kaj ĝuste tion la sukcesiga recepto de la bioKRAKa procedo solvas: Ĝi samtempe disigas la biomason kaj portantan oleon kies disigo estas dezirata.

En pilota instalaĵo ĉe mineralolea konzerno en Aŭstrio la konvertado de hore ĉirkaŭ 100 kilogramoj da solida biomaso kaj malfacile boligebla VGO estis testataj jam dum du jaroj. Tiel estiĝas fuelo kun proksimume 10 procentoj da biodevena materialo kiu povas rekte esti prilaborata en rafinejo. 15 procentoj de la biodevena karbono solviĝas en la nekrakitan portantan oleon. Tiu solvaĵo per plua proceda paŝo en rafinejo povas esti gradigata al fuelo.

La procedo kaj la testrezultoj pri la optimuma reakcia temperaturo kaj la konsisto de la biomaso publikiĝis en faka ĵurnalo. La sekva paŝo estus demonstra instalaĵo. Por ekonomia funkciado la biokraka procedo devus esti testata laŭ industria skalo.

La plej grava produkto estas la biokraka oleo. En ĝi troviĝas ĉirkaŭ 21 procentoj de la aldonita biodevena karbono. Ĝi konsistas el krakita VGO kaj la disigaj produktoj de la biomaso. Je laboratoria skalo oni jam sukcesis likvigi la biodevenan karbon.

Krome estiĝas likvafaza pirolizoleo kiu pro sia alta konsisto el oksigeno kaj acido kaj akvo ne estas rekte aplikebla kiel energiportanto aŭ kiel biofuelo. La likva konsistero devas esti liberigata de oksigeno kaj hidrogeno por esti uzebla kiel fuelo. En plua projekto oni nun volas taŭgigi tiun teknologion por la praktiko.