×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Arto por ĉiuj

En ĉi tiu monato februaro 2017, unu el la plej grandaj, famaj kaj gravaj muzeoj en la mondo, la “Metropolitan”, en Novjorko, anoncis epokfaran decidon. Per oficiala komuniko, ĝi decidis liberigi ĉirkaῠ 375000 verkojn el sia cifereca katalogo kiel bildojn por publika aliro. Pro tiu nova sinteno flanke de la institucio, la artaĵoj jam estas disponeblaj en interreto laῠ sistemo de “Creative Commons Zero”. Tio permesas, ke iu ajn homo, ie ajn, elŝutu, uzu kaj eĉ ŝanĝu la verkojn laῠ sia gusto. Oni eĉ ne estas devigata informi la nomon de la originala aῠtoro.

Tiu paŝo fakte komenciĝis en la jaro 2014, kiam la muzeo ekpermesis aliron al la verkoj per interreto, sub certaj kondiĉoj. Nun, la alirebleco estas plene libera. La katalogo inkluzivas grandan panoramon da verkoj je alta bildkvalito, nome skulptaĵoj, gravuraĵoj, fotoj kaj pentraĵoj. La estraro de la muzeo klarigis, ke tiu paŝo faras ĝin unu el la plej grandaj kaj ampleksaj kolektoj de artaĵoj, tute malfermitaj al la mondo. Tio signifas 5000 jarojn da historio pri arto en la tuta mondo. Estas facile kalkuli, kiom da horoj da senĉesa laboro estis necesaj por ciferecigi tian grandegan trezoron. En tia giganta laboro partoprenis fotografiistoj, teknikistoj, ekspoziciistoj kaj staĝantoj. Per tio, “Metropolitan” ekstaras apud aliaj gravaj muzeoj en la mondo, kiuj faris la samon, sed je iom pli modesta kvanto: en la usona urbo Baltimore ( 18 000 bildoj), Amsterdamo, Londono kaj la prestiĝa novjorka MoMA (120 000 bildoj). Ne eblus pensi pri pli eminentaj artistoj, kiuj ĉeestas la kolekton: Botticelli, Degas, Hokusai, Rodin, van Gogh, kaj multaj aliaj. La eduka signifo de tia iniciato estas apenaῠ imagebla. Temas pri vera demokratigo de kulturo. Oni kalkulas, ke tia rimedo trafos 30 milionojn da klientoj. “Metropolitan Museum” (karese nomata “Met”) fondiĝis en la jaro 1872 kaj situas ĉe la Centra Parko. Ĝi akceptas po 6 milionoj da vizitantoj ĉiujare, kio faras ĝin unu el la plej popularaj turismaj lokoj en la mondo. En ĝi staras pli ol du milionoj da artaĵoj. Inter tiuj, la kolekto de egipta arto kaj la impresionismaj pentraĵoj estas plej imponaj. De sur la ĉarma kafejo, sur la supra etaĝo de la majesta konstruaĵo, oni povas ĝui belan panoramon de la insulo Manhattan. “Creative Commons” estas neregistara organizo funkcianta en Kalifornio, fondita en la jaro 2001, kun la celo disponigi sciencajn, artajn kaj aliajn verkojn por pli libera uzado de la ĝenerala publiko. Alivorte, ĝi laboras por fleksebligo de la tiel nomataj aῠtoraj rajtoj. Per ĝi eblas viziti la vastan, mirindan trezoron de “Met”.

http://www.metmuseum.org/art/collection