×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Artefarita Inteligenteco (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Mi daŭrigas mian resumon aŭ/kaj tradukon de parto de revua artikolo pri la Artefarita Inteligenteco (AI).

Sendube AI anstataŭos homojn en laboroj kiuj ne postulas kapablojn ekskluzive homajn, t.e.

en kiuj temas pri emocioj, sentoj, subtilecoj. Do multaj laboristoj perdos siajn laborpostenojn, sed aliflanke okazos avantaĝoj, plibonigoj kaj benefaroj por multaj homoj. Kelkaj ekzemploj: Anstataŭante masonistojn: “La maŝino Hadrian X, disvolvita de la aŭstralia firmao FastBricks Robotics, kapablas konstrui domon en 48 horoj.

Ankaŭ konata kiel ‘robota masonisto' , ĝi konstruas – sen homa helpo – eĉ pluretaĝajn konstruaĵojn. Sufiĉas montri al la maŝino tridimensian konstruplanon. Tiel la robota brako scias, kien ĝi devas meti la brikojn, la tegaĵojn ktp. Pruvo de ĝia efikeco: Hadrian X enmetas po 1000 brikojn en horo. Homa masonisto bezonus unu tagon por enmeti nur 400 brikojn.” Pasintece bovinoj estis melkataj nur mane. Poste alvenis la mekanika melkado. Tamen en 2014 la sveda firmao DeLaval komencis uzi AI-on por plibonigi tiun laboron. Nova maŝino kaŭzas kondiĉadon en bovinoj, tiel ke ili asocias nutradon kun melkado: Kiam ili ricevas nutraĵojn, ili aŭtomate produktas pli da lakto. Tio estas nomata “libervola melkado”. Dum la melkado la maŝino krome analizas la sanon de la bestoj. La aplikaĵo “Peek” uzas la kameraon de kompufonoj por malkovri katarakton. La fulmlumo de la kamerao lumigas la retinon kaj produktas imagon, analizota de softvaro, kiu ankaŭ faras la diagnozon. La aplikaĵo estis disvolvita de la angla institucio “Peek” kaj estis testata en 2016 en 5.000 kenjanoj. La institucio intencas disponigi ĝin al 2,5 miliardoj da homoj, kiuj ne havas sufiĉe da mono por pagi multekostajn oftalmologiajn traktadojn. En 1997 la komputilo DeepBlue venkis la ŝakĉampionon Garry Kasparov (kp. la artikolon de Anton Oberndorfer de la 14-a de marto 2016). Tio eksplikeblis pro tio, ke en ŝako la ludantoj faras “normigitajn” movojn, kiuj povas esti parkerigataj de komputilo. Tamen ĉi-jare la robotoj faris pli bone: unu el ili venkis la plej bonan ludanton de la ludo “Dota 2”. Kial tio estis grava fakto? Ĉar “Dota 2” simulas tipajn situaciojn de reala milito, do neantaŭvideblajn situaciojn. Konkludas la aŭtoroj de la artikolo: “Por la maŝinoj milito estus nur ludo.” Aliflanke ili – la aparatoj – povos esti pli bonaj strategiistoj ol homoj. Oni taksas, ke dum la proksimaj jardekoj en 70 procentoj de ĉiuj tipoj de laboroj la homoj estos anstataŭataj de robotoj. La restontaj 30 procentoj de profesioj estos tiuj kiuj postulas ludajn, analizajn aŭ gvidajn kapablojn. Usona sciencisto asertis, ke “la maŝinoj ankoraŭ ne estas kreivaj, emociemaj kaj plurtalentaj kiel ni, sed mankas malmulte [por ke ili estu tiaj].

Ni kutimiĝu paroli – la unuan fojon en la historio – kun alia inteligenta estaĵo, kiu krome estos baldaŭ konscia pri sia propra ekzisto.”


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Mi daŭrigas mian resumon aŭ/kaj tradukon de parto de revua artikolo pri la Artefarita Inteligenteco (AI).

Sendube AI anstataŭos homojn en laboroj kiuj ne postulas kapablojn ekskluzive homajn, t.e.

en kiuj temas pri emocioj, sentoj, subtilecoj. Do multaj laboristoj perdos siajn laborpostenojn, sed aliflanke okazos avantaĝoj, plibonigoj kaj benefaroj por multaj homoj.

Kelkaj ekzemploj: Anstataŭante masonistojn: “La maŝino Hadrian X, disvolvita de la aŭstralia firmao FastBricks Robotics, kapablas konstrui domon en 48 horoj.

Ankaŭ konata kiel ‘robota masonisto' , ĝi konstruas – sen homa helpo – eĉ pluretaĝajn konstruaĵojn. Sufiĉas montri al la maŝino tridimensian konstruplanon. Tiel la robota brako scias, kien ĝi devas meti la brikojn, la tegaĵojn ktp. Pruvo de ĝia efikeco: Hadrian X enmetas po 1000 brikojn en horo. Homa masonisto bezonus unu tagon por enmeti nur 400 brikojn.” Pasintece bovinoj estis melkataj nur mane. Poste alvenis la mekanika melkado. Tamen en 2014 la sveda firmao DeLaval komencis uzi AI-on por plibonigi tiun laboron. Nova maŝino kaŭzas kondiĉadon en bovinoj, tiel ke ili asocias nutradon kun melkado: Kiam ili ricevas nutraĵojn, ili aŭtomate produktas pli da lakto. Tio estas nomata “libervola melkado”. Dum la melkado la maŝino krome analizas la sanon de la bestoj. La aplikaĵo “Peek” uzas la kameraon de kompufonoj por malkovri katarakton. La fulmlumo de la kamerao lumigas la retinon kaj produktas imagon, analizota de softvaro, kiu ankaŭ faras la diagnozon. La aplikaĵo estis disvolvita de la angla institucio “Peek” kaj estis testata en 2016 en 5.000 kenjanoj. La institucio intencas disponigi ĝin al 2,5 miliardoj da homoj, kiuj ne havas sufiĉe da mono por pagi multekostajn oftalmologiajn traktadojn. En 1997 la komputilo DeepBlue venkis la ŝakĉampionon Garry Kasparov (kp. la artikolon de Anton Oberndorfer de la 14-a de marto 2016). Tio eksplikeblis pro tio, ke en ŝako la ludantoj faras “normigitajn” movojn, kiuj povas esti parkerigataj de komputilo. Tamen ĉi-jare la robotoj faris pli bone: unu el ili venkis la plej bonan ludanton de la ludo “Dota 2”. Kial tio estis grava fakto? Ĉar “Dota 2” simulas tipajn situaciojn de reala milito, do neantaŭvideblajn situaciojn. Konkludas la aŭtoroj de la artikolo: “Por la maŝinoj milito estus nur ludo.” Aliflanke ili – la aparatoj – povos esti pli bonaj strategiistoj ol homoj. Oni taksas, ke dum la proksimaj jardekoj en 70 procentoj de ĉiuj tipoj de laboroj la homoj estos anstataŭataj de robotoj. La restontaj 30 procentoj de profesioj estos tiuj kiuj postulas ludajn, analizajn aŭ gvidajn kapablojn.

Usona sciencisto asertis, ke “la maŝinoj ankoraŭ ne estas kreivaj, emociemaj kaj plurtalentaj kiel ni, sed mankas malmulte [por ke ili estu tiaj].

Ni kutimiĝu paroli – la unuan fojon en la historio – kun alia inteligenta estaĵo, kiu krome estos baldaŭ konscia pri sia propra ekzisto.”