×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Artaj Konfrontoj de Esperanto 2017

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Ĉi-jare denove ni renkontiĝis en Poznano en Pollando, uzante la antaŭan simpozion por aŭskulti prelegojn de konataj personoj el nia komunumo.

Kaj Arkoneso estas granda kultura kaj arta esperantista aranĝo, granda manifestacio por ĉiuj esperantistoj el ĉiuj landoj. Mi, kiel novbakita esperantisto, ekkonis multajn famajn prelegantojn kaj volonte sekvis la prelegojn de novaj aŭ jam konataj personoj.

Ĉi-jare prelegis por mi nova instruisto Alexander Melnikov – temo: Kiel „artefarita“ lingvo „naturan kvazaŭetnon“ kreis.

Li interese skizis la strukturon, projekton kaj ideologion de la komuna lingvo, la uzantaron, la celon. Renato Corsetti prezentis temon: Rajdi sur leono kaj traduki al Esperanto estas danĝere.

Rilatas al la nekompetenteco traduki, ne sciante la kutimojn kaj la kulturon de la origina lando. Unue oni bezonas interkonatiĝi kun la temo, havi la sciojn por traduki nekonatan agadkampon. Ida Stria priskribis la esploradon dum la centa Universala Kongreso.

Temo: Esperanto-lingva Bildo de la Mondo de vidpunkto de Justeco. Nin interesis la prelego kun multaj demandosignoj, kiuj aperis post la enketilo, nia strebado certe estas konstrui pli pacan kaj pli justan mondon. Vespere kaj dimanĉe tagmeze muzikis pluraj muzikgrupoj, kiuj revivigis la salonon Spegulejo, plena de muzikfavoruloj.

Tre plaĉis al mi la tradukitaj kantoj de Jacques Brel. La dimanĉa mateno estis dediĉita al la poezio de ĉiuj ŝatataj poetoj de Humphrey Tonkin, kiu deklamis ilin kun entuziasmo.

Certe, niaj konoj disvastiĝas, sed kion pensi pri la mencio de Tomasz Chmielik?

Li serioze cerbumas pri ripozo, ĉu li vere volus kabei? Do, ripozi jes, kabei ne. Kiu tiel interese kaj pasie prelegus pri traduko venontan jaron? Mi jam obeis lin, kaj penas voĉregistri interesajn artikolojn por karaj aŭskultantoj.

Bonvolu noti viajn reagojn en la komento. Antaŭdankon.


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Ĉi-jare denove ni renkontiĝis en Poznano en Pollando, uzante la antaŭan simpozion por aŭskulti prelegojn de konataj personoj el nia komunumo.

Kaj Arkoneso estas granda kultura kaj arta esperantista aranĝo, granda manifestacio por ĉiuj esperantistoj el ĉiuj landoj.

Mi, kiel novbakita esperantisto, ekkonis multajn famajn prelegantojn kaj volonte sekvis la prelegojn de novaj aŭ jam konataj personoj.

Ĉi-jare prelegis por mi nova instruisto Alexander Melnikov – temo: Kiel „artefarita“ lingvo „naturan kvazaŭetnon“ kreis.

Li interese skizis la strukturon, projekton kaj ideologion de la komuna lingvo, la uzantaron, la celon.

Renato Corsetti prezentis temon: Rajdi sur leono kaj traduki al Esperanto estas danĝere.

Rilatas al la nekompetenteco traduki, ne sciante la kutimojn kaj la kulturon de la origina lando. Unue oni bezonas interkonatiĝi kun la temo, havi la sciojn por traduki nekonatan agadkampon.

Ida Stria priskribis la esploradon dum la centa Universala Kongreso.

Temo: Esperanto-lingva Bildo de la Mondo de vidpunkto de Justeco. Nin interesis la prelego kun multaj demandosignoj, kiuj aperis post la enketilo, nia strebado certe estas konstrui pli pacan kaj pli justan mondon.

Vespere kaj dimanĉe tagmeze muzikis pluraj muzikgrupoj, kiuj revivigis la salonon Spegulejo, plena de muzikfavoruloj.

Tre plaĉis al mi la tradukitaj kantoj de Jacques Brel.

La dimanĉa mateno estis dediĉita al la poezio de ĉiuj ŝatataj poetoj de Humphrey Tonkin, kiu deklamis ilin kun entuziasmo.

Certe, niaj konoj disvastiĝas, sed kion pensi pri la mencio de Tomasz Chmielik?

Li serioze cerbumas pri ripozo, ĉu li vere volus kabei? Do, ripozi jes, kabei ne. Kiu tiel interese kaj pasie prelegus pri traduko venontan jaron?

Mi jam obeis lin, kaj penas voĉregistri interesajn artikolojn por karaj aŭskultantoj.

Bonvolu noti viajn reagojn en la komento. Antaŭdankon.