×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Aperas nova kulturo de memfarado

Havi ideon, desegne konstrui ĝin, ciferecigi ĝin, produkti per 3-d-printilo aŭ per lasera tranĉilo prototipon kaj fariĝi entreprenisto. Tiel funkcias nova kultura movado de memfarado.

Kiu bezonas protezon kaj malfacile povas trovi bone taŭgan, tiu trovas produktejon en Zagrebo. Tie membroj de la organizaĵo "Spacoj de faristoj" specialiĝis precize adapti protezojn, enkomputiligi la mezurojn helpe de koncerna softvaro kaj elprinti la deziratan modelon per 3-d-printilo. Kune kun tio oni povas ankaŭ elekti la dezajnon kaj eblas surprinti motivojn kio estas alloga precipe por infanoj kaj kio povas esti psikologia subteno.

Por granda entrepreno la produktado de tiaj unuopaĵoj ne rentumas. Sed per la koncerna softvaro kaj per novaj laboriloj kiel 3-d-printilo, lasera tranĉilo kaj ciferece stirataj freziloj (kiuj povas produkti altgrade kompleksajn muldojn) specialistoj povas labori en tiaj produktejoj sen grandaj investoj por maŝinoj.

Ankaŭ juna paro el Malsupra Aŭstrio havis ideon, nome faldeblan, per unu mano manipuleblan starilon por muzikinstrumentoj kiel gitaroj, violonoj kaj aldviolonoj. Por produkti la prototipon ili povis uzi la ciferecan frezilon de la filio de la supre menciita organizaĵo en Vieno. Intertempe por la starilo por muzikinstrumentoj jam estas petita patento.

Ĉu tiu nova movado estas reago pri la ciferecigo de la socio?

Kiel socian novigon oni komprenas novajn sociajn praktikojn kiuj estas kombinitaj kun la neceso kaj la preteco solvi problemojn. La kostoj por la membroj de tiaj komunumoj de memfaristoj estas malaltaj. Kelkaj tiaj laborejoj havas porteblajn maŝinojn por plifaciligi la aliron. Tiel ili estas uzeblaj ankaŭ en barakaroj de rifuĝintoj aŭ en sociaj projektoj. Kaj tio ofertas sociajn perspektivojn por pliaĝuloj kaj senlaboruloj. La membroj ricevas ankaŭ subtenon rilate al kalkulado de prezo, produktado kaj disvendado de siaj novaj produktoj.

Kaj kiel tio okazas rilate al softvaro por komputiloj, nome la aplikado de la principo de "malferma fonto", ankaŭ ĉe tiuj novaj ideoj tiu principo povas regi kaj tiel helpi porti novajn ideojn kaj ties utilon al uzantoj en la tuta mondo. Oni ne forgesu ke ankaŭ Esperanto jam baziĝas sur tiu principo, ĉar Zamenhof rezignis pri aŭtoraj rajtoj por la lingvo. Same kiel nova lingvo povas havi sociajn efikojn, ankaŭ novaj teknikaj rimedoj povas ŝanĝi la sociajn rilatojn de la homoj. Tiu ŝanĝo estas daŭra procezo kiu en kazo de sukceso kondukas al pli da memstareco kaj pli da memvalorsento.


Havi ideon, desegne konstrui ĝin, ciferecigi ĝin, produkti per 3-d-printilo aŭ per lasera tranĉilo prototipon kaj fariĝi entreprenisto. Tiel funkcias nova kultura movado de memfarado.

Kiu bezonas protezon kaj malfacile povas trovi bone taŭgan, tiu trovas produktejon en Zagrebo. Tie membroj de la organizaĵo "Spacoj de faristoj" specialiĝis precize adapti protezojn, enkomputiligi la mezurojn helpe de koncerna softvaro kaj elprinti la deziratan modelon per 3-d-printilo. Kune kun tio oni povas ankaŭ elekti la dezajnon kaj eblas surprinti motivojn kio estas alloga precipe por infanoj kaj kio povas esti psikologia subteno.

Por granda entrepreno la produktado de tiaj unuopaĵoj ne rentumas. Sed per la koncerna softvaro kaj per novaj laboriloj kiel 3-d-printilo, lasera tranĉilo kaj ciferece stirataj freziloj (kiuj povas produkti altgrade kompleksajn muldojn) specialistoj povas labori en tiaj produktejoj sen grandaj investoj por maŝinoj.

Ankaŭ juna paro el Malsupra Aŭstrio havis ideon, nome faldeblan, per unu mano manipuleblan starilon por muzikinstrumentoj kiel gitaroj, violonoj kaj aldviolonoj. Por produkti la prototipon ili povis uzi la ciferecan frezilon de la filio de la supre menciita organizaĵo en Vieno. Intertempe por la starilo por muzikinstrumentoj jam estas petita patento.

Ĉu tiu nova movado estas reago pri la ciferecigo de la socio?

Kiel socian novigon oni komprenas novajn sociajn praktikojn kiuj estas kombinitaj kun la neceso kaj la preteco solvi problemojn. La kostoj por la membroj de tiaj komunumoj de memfaristoj estas malaltaj. Kelkaj tiaj laborejoj havas porteblajn maŝinojn por plifaciligi la aliron. Tiel ili estas uzeblaj ankaŭ en barakaroj de rifuĝintoj aŭ en sociaj projektoj. Kaj tio ofertas sociajn perspektivojn por pliaĝuloj kaj senlaboruloj. La membroj ricevas ankaŭ subtenon rilate al kalkulado de prezo, produktado kaj disvendado de siaj novaj produktoj.

Kaj kiel tio okazas rilate al softvaro por komputiloj, nome la aplikado de la principo de "malferma fonto", ankaŭ ĉe tiuj novaj ideoj tiu principo povas regi kaj tiel helpi porti novajn ideojn kaj ties utilon al uzantoj en la tuta mondo.

Oni ne forgesu ke ankaŭ Esperanto jam baziĝas sur tiu principo, ĉar Zamenhof rezignis pri aŭtoraj rajtoj por la lingvo. Same kiel nova lingvo povas havi sociajn efikojn, ankaŭ novaj teknikaj rimedoj povas ŝanĝi la sociajn rilatojn de la homoj. Tiu ŝanĝo estas daŭra procezo kiu en kazo de sukceso kondukas al pli da memstareco kaj pli da memvalorsento.