×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Ankoraŭ kelkaj impresoj pri la UK el 1927

Tiun ĉi sonartikolon produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Vespere estis solena malfermo de la Kongreso en la Domo de Pafistoj.

Estis tiam ankoraŭ la kutimo organizi la inaŭguron de la Kongreso sabate vespere. Post la oficialaj paroladoj kaj salutoj, post la ĉefparolado de la eminenta svisa esperantisto d-ro Edmond Privat, la tribunon suriris la reprezentantoj de ĉiuj nacioj, partoprenantaj la Kongreson, por saluti prezidantaron kaj la ĉeestantojn. La salutoj estis dulingvaj: en la lingvo nacia kaj en Esperanto. Komence oni aŭdis aron de sonoj tute fremdaj, nekompreneblaj, kiel balbutadon de mutulo kaj poste el la sama buŝo eliĝis la vortoj tute kompreneblaj, la vortoj en la lingvo por ĉiuj ĉeestantoj konata, klara. La granda ideo de la paco, internacia fratiĝo de nacioj, fariĝis en tiu ĉi momento tiel evidente, konkrete, preskaŭ palpebla, ke ni ĉiuj aŭskultis tiujn salutojn kun spontana emocio kaj granda entuziasmo. Salutis nin ankaŭ la estro de la sovetia delegacio Ernest Drezen, kiu alportis el Moskvo al Gdańsk la unuajn en la mondo poŝtmarkojn kun la subskribo en la esperanta lingvo kaj portreto de Zamenhof, ĝuste en tiu jubilea jaro eldonitajn de la sovetia poŝto. Ĉio ĉi estis vere ŝoka.

Tio faris grandiozan impreson precipe je la komencantaj esperantistoj, la unuan fojon partoprenantaj la kongreson. En tiu perspektivo oni vidis bonege kaj komprenis klare la roIon kaj la signifon de la Lingvo Internacia kaj la grandecon de ĝia Kreinto. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam la nombro de nacioj partoprenantaj la kongreson komencis konstate kreski, oni lasis tiun belan kutimon, malgraŭ ĝia grandega signifo por la propagando de la lingvo, ĉar ĝi plilongigadis ĝis la ne akceptebla tempodaŭro la inaŭguron. Domaĝe! Kongresanoj estis preskaŭ 1000, la reprezentitaj nacioj 45. Jam en la unua tago de la Kongreso mi konatiĝis kun la hispana reprezentanto, kolonelo Julio Mangada, kun la japana profesoro el Takavaka s-ro Kodera, etnografo, kiu poste gastis ĉe mi en Przemyśl dum kelkaj tagoj, ankaŭ Maksymilian Ziomek, tiam ankoraŭ studento en la Jagelona Universitato en Krakovo, kiu post la lasta milito estis profesoro en la Supera Ekonomia Lernejo en Sopot, kie antaŭ kelkaj jaroj li forpasis. La Komisaro pola en Gdańsk kaj la Alta Komisaro de Ligo de Nacioj - nederlandano van Hamel invitis sufiĉe grandan nombron de gekongresanoj je la vinglaseto. Poloj, kongresanoj, organizis ekskurson per la ŝipo „Gdańsk" al Gdynia, nova pola haveno, tiam konstruata kaj al la duoninsulo Hel. La impresoj kaj ekintereso estis grandaj. La prelegoj de IKU okazis ĉefe en la Teknika Supera Lernejo en Gdańsk.

Mi bone memoris la prelegon de profesoro Odo Bujwid (pri higieno) kaj de Edmond Privat (pri prononcado). La manko de la tempo kaj laco ne permesis al mi viziti ĉiujn prelegojn, kiuj sendube estis ankaŭ interesaj. Al la prelego de prof. Bujwid, mi iris en la akompano de la konata varsovia Esperantisto d-ro Róbin, kiu partoprenis ankaŭ la 1-an Kongreson en Boulogne sur Mer en Francujo en la jaro 1905. En la pordego de Politekniko ni renkontis prof. E. Privat. Post la saluto, d-ro Róbin diris: - Mi memoras vin ankoraŭ de la unua Kongreso sinjoro... - Jes, fakte mi estis tie, sed tiam mi estis ankorau tiel malgranda „smarkacz” (nazmukulo) - kaj li permane montris kiel malgranda li estis. La lastan vorton li diris tute korekte, laŭ la pola prononcado. Privat estis granda amiko de Pollando. Kaj de poloj li bone konis la historion de Pollando kaj eĉ multe skribis en siaj verkoj pri ĝi. (...) (Prof. Józef Toczyski )


Tiun ĉi sonartikolon produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Vespere estis solena malfermo de la Kongreso en la Domo de Pafistoj.

Estis tiam ankoraŭ la kutimo organizi la inaŭguron de la Kongreso sabate vespere. Post la oficialaj paroladoj kaj salutoj, post la ĉefparolado de la eminenta svisa esperantisto d-ro Edmond Privat, la tribunon suriris la reprezentantoj de ĉiuj nacioj, partoprenantaj la Kongreson, por saluti prezidantaron kaj la ĉeestantojn. La salutoj estis dulingvaj: en la lingvo nacia kaj en Esperanto. Komence oni aŭdis aron de sonoj tute fremdaj, nekompreneblaj, kiel balbutadon de mutulo kaj poste el la sama buŝo eliĝis la vortoj tute kompreneblaj, la vortoj en la lingvo por ĉiuj ĉeestantoj konata, klara. La granda ideo de la paco, internacia fratiĝo de nacioj, fariĝis en tiu ĉi momento tiel evidente, konkrete, preskaŭ palpebla, ke ni ĉiuj aŭskultis tiujn salutojn kun spontana emocio kaj granda entuziasmo. Salutis nin ankaŭ la estro de la sovetia delegacio Ernest Drezen, kiu alportis el Moskvo al Gdańsk la unuajn en la mondo poŝtmarkojn kun la subskribo en la esperanta lingvo kaj portreto de Zamenhof, ĝuste en tiu jubilea jaro eldonitajn de la sovetia poŝto.

Ĉio ĉi estis vere ŝoka.

Tio faris grandiozan impreson precipe je la komencantaj esperantistoj, la unuan fojon partoprenantaj la kongreson. En tiu perspektivo oni vidis bonege kaj komprenis klare la roIon kaj la signifon de la Lingvo Internacia kaj la grandecon de ĝia Kreinto. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam la nombro de nacioj partoprenantaj la kongreson komencis konstate kreski, oni lasis tiun belan kutimon, malgraŭ ĝia grandega signifo por la propagando de la lingvo, ĉar ĝi plilongigadis ĝis la ne akceptebla tempodaŭro la inaŭguron. Domaĝe! Kongresanoj estis preskaŭ 1000, la reprezentitaj nacioj 45. Jam en la unua tago de la Kongreso mi konatiĝis kun la hispana reprezentanto, kolonelo Julio Mangada, kun la japana profesoro el Takavaka s-ro Kodera, etnografo, kiu poste gastis ĉe mi en Przemyśl dum kelkaj tagoj, ankaŭ Maksymilian Ziomek, tiam ankoraŭ studento en la Jagelona Universitato en Krakovo, kiu post la lasta milito estis profesoro en la Supera Ekonomia Lernejo en Sopot, kie antaŭ kelkaj jaroj li forpasis. La Komisaro pola en Gdańsk kaj la Alta Komisaro de Ligo de Nacioj - nederlandano van Hamel invitis sufiĉe grandan nombron de gekongresanoj je la vinglaseto. Poloj, kongresanoj, organizis ekskurson per la ŝipo „Gdańsk" al Gdynia, nova pola haveno, tiam konstruata kaj al la duoninsulo Hel. La impresoj kaj ekintereso estis grandaj.

La prelegoj de IKU okazis ĉefe en la Teknika Supera Lernejo en Gdańsk.

Mi bone memoris la prelegon de profesoro Odo Bujwid (pri higieno) kaj de Edmond Privat (pri prononcado). La manko de la tempo kaj laco ne permesis al mi viziti ĉiujn prelegojn, kiuj sendube estis ankaŭ interesaj. Al la prelego de prof. Bujwid, mi iris en la akompano de la konata varsovia Esperantisto d-ro Róbin, kiu partoprenis ankaŭ la 1-an Kongreson en Boulogne sur Mer en Francujo en la jaro 1905. En la pordego de Politekniko ni renkontis prof. E. Privat. Post la saluto, d-ro Róbin diris: - Mi memoras vin ankoraŭ de la unua Kongreso sinjoro... - Jes, fakte mi estis tie, sed tiam mi estis ankorau tiel malgranda „smarkacz” (nazmukulo) - kaj li permane montris kiel malgranda li estis. La lastan vorton li diris tute korekte, laŭ la pola prononcado. Privat estis granda amiko de Pollando. Kaj de poloj li bone konis la historion de Pollando kaj eĉ multe skribis en siaj verkoj pri ĝi. (...) (Prof. Józef Toczyski )