×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Ankaŭ por viroj tiktakas la biologia horloĝo

Charlie Chaplin fariĝis patro en la aĝo de 73 jaroj, Robert de Niro kun 68. Ili tamen estas statistikaj esceptoj. Ĉar laŭ nova studaĵo signife malaltiĝas la fekundeco dum alta aĝo ĉe viroj - ne nur ĉe virinoj.

La aĝo de virinoj laŭ esploristoj el Bostono ja restas decida por genera sukceso, sed ankaŭ ĉe viroj tiktakas la "biologia horloĝo". La generomedicinistoj precize analizis la sukceson de ĉirkaŭ 19.000 cikloj da en-vitraj fekundigoj de pli ol 7.700 paroj el la jaroj 2000 ĝis 2014. Viroj kaj virinoj estis enordigitaj en diversaj aĝogrupoj kaj post tio estis mezurata la sukceso de en-vitraj fekundigoj.

Kiel oni jam supozis la plej aĝa virina grupo (40 ĝis 42 jaroj) naskis plej malmultajn bebojn. Ĉe ili la aĝo de la partnero ne ludis rolon. Sed tio ja estis trafa ĉe pli junaj virinoj. La nombro de naskoj ĉe virinoj sub 30 jaroj kun partnero inter 30 kaj 35 jaroj situis ĉe 73 procentoj. Se aliflanke iliaj viroj estis aĝaj inter 40 kaj 42 jaroj, tiam la procentaĵo malaltiĝis al 46 procentoj.

Ankaŭ en la virina grupo inter 35 kaj 40 jaroj pli juna viro signife plialtigis la ŝancon pri nasko. "Se via partnero estas sub 30 jaroj, tio plialtigas viajn ŝancojn kompare al 30- ĝis 35-jara partnero je 30 procentoj", klarigas esploristo en cirkulero. La rezultoj ne estas tute surprizaj. Oni scias ke pli aĝaj viroj ankaŭ ĉe natura fekundigo havas malpli da sukceso ol pli junaj: Daŭras pli longe ĝis iliaj partnerinoj gravediĝas, kaj ankaŭ la probableco de misnasko plialtiĝas. Kiel probabla kaŭzo estas konsiderata reduktita kvalito de la spermoj en alta aĝo. Genetikaj kaj epigenetikaj ŝanĝiĝoj de la spermoj influas la fekundecon kaj la evoluon de la embrio.

Sed: Kaj la aktuala studaĵo kaj ankaŭ pli fruaj laboraĵoj montras ke la aĝo de la virino estas pli grava por la reprodukta sukceso ol la aĝo de la viro. Virinoj naskiĝas kun certa nombro da ovoĉeloj, kiuj dum la kuro de la vivo genetike maljuniĝas. Post la menopaŭzo finiĝas ilia fekundeco.

La esploristoj el Bostono nun faris la unuan studaĵon kiu rekte komparas la influon de la aĝo de ambaŭ seksoj. Kaj ĉe tio montriĝis signifa diferenco: La nasko de infanoj ĉe virinoj pli ol 40-jaraj estas je 46 procentoj malpli probabla ol ĉe virinoj sub 30 jaroj. Ĉe viroj malaltiĝas la probableco en la sama komparo aliflanke je "nur" 20 procentoj. Ĉu pli aĝaj viroj kun pli junaj partnerinoj povas fari ion por kompensi la efikon de la aĝo? "Ĉar ni ankoraŭ ne konas la precizajn mekanismojn, la plej bona konsilo kiun oni povas doni, estas daŭrigi sanan vivostilon", diras la esploristo.


Charlie Chaplin fariĝis patro en la aĝo de 73 jaroj, Robert de Niro kun 68. Ili tamen estas statistikaj esceptoj. Ĉar laŭ nova studaĵo signife malaltiĝas la fekundeco dum alta aĝo ĉe viroj - ne nur ĉe virinoj.

La aĝo de virinoj laŭ esploristoj el Bostono ja restas decida por genera sukceso, sed ankaŭ ĉe viroj tiktakas la "biologia horloĝo".

La generomedicinistoj precize analizis la sukceson de ĉirkaŭ 19.000 cikloj da en-vitraj fekundigoj de pli ol 7.700 paroj el la jaroj 2000 ĝis 2014. Viroj kaj virinoj estis enordigitaj en diversaj aĝogrupoj kaj post tio estis mezurata la sukceso de en-vitraj fekundigoj.

Kiel oni jam supozis la plej aĝa virina grupo (40 ĝis 42 jaroj) naskis plej malmultajn bebojn. Ĉe ili la aĝo de la partnero ne ludis rolon. Sed tio ja estis trafa ĉe pli junaj virinoj. La nombro de naskoj ĉe virinoj sub 30 jaroj kun partnero inter 30 kaj 35 jaroj situis ĉe 73 procentoj. Se aliflanke iliaj viroj estis aĝaj inter 40 kaj 42 jaroj, tiam la procentaĵo malaltiĝis al 46 procentoj.

Ankaŭ en la virina grupo inter 35 kaj 40 jaroj pli juna viro signife plialtigis la ŝancon pri nasko. "Se via partnero estas sub 30 jaroj, tio plialtigas viajn ŝancojn kompare al 30- ĝis 35-jara partnero je 30 procentoj", klarigas esploristo en cirkulero.

La rezultoj ne estas tute surprizaj. Oni scias ke pli aĝaj viroj ankaŭ ĉe natura fekundigo havas malpli da sukceso ol pli junaj: Daŭras pli longe ĝis iliaj partnerinoj gravediĝas, kaj ankaŭ la probableco de misnasko plialtiĝas. Kiel probabla kaŭzo estas konsiderata reduktita kvalito de la spermoj en alta aĝo. Genetikaj kaj epigenetikaj ŝanĝiĝoj de la spermoj influas la fekundecon kaj la evoluon de la embrio.

Sed: Kaj la aktuala studaĵo kaj ankaŭ pli fruaj laboraĵoj montras ke la aĝo de la virino estas pli grava por la reprodukta sukceso ol la aĝo de la viro. Virinoj naskiĝas kun certa nombro da ovoĉeloj, kiuj dum la kuro de la vivo genetike maljuniĝas. Post la menopaŭzo finiĝas ilia fekundeco.

La esploristoj el Bostono nun faris la unuan studaĵon kiu rekte komparas la influon de la aĝo de ambaŭ seksoj. Kaj ĉe tio montriĝis signifa diferenco: La nasko de infanoj ĉe virinoj pli ol 40-jaraj estas je 46 procentoj malpli probabla ol ĉe virinoj sub 30 jaroj. Ĉe viroj malaltiĝas la probableco en la sama komparo aliflanke je "nur" 20 procentoj.

Ĉu pli aĝaj viroj kun pli junaj partnerinoj povas fari ion por kompensi la efikon de la aĝo? "Ĉar ni ankoraŭ ne konas la precizajn mekanismojn, la plej bona konsilo kiun oni povas doni, estas daŭrigi sanan vivostilon", diras la esploristo.