×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Ankaŭ malkaŝe donitaj ŝajnmedikamentoj helpas

Studrezultoj povus pravigi la pli vastan aplikon de ŝajnmedikamentoj en la praktiko de kuracistoj.

Tion diras esploristoj de la universitato de Basel en Svislando. Tiel nomataj placeboj ankaŭ efikas se la pacientoj scias ke ili prenas nur ŝajnmedikamenton.

Tio tamen nur validas se ili estis informitaj pri la placebo-efiko. Tion indikas studaĵo kiu esploris la reagon pri ŝajnmedikamentoj ĉe 160 homoj. La rezultoj povus pravigi la pli vastan aplikon de placeboj.

La 160 partoprenantoj unue submetiĝis al testo pri varmego. Ĉe tio oni metis sondilon al la brako kiu fariĝis pli kaj pli varmega. La partoprenantoj povis mem haltigi la varmegiĝon ekde kiam ĝi fariĝis neeltenebla. Krome ili devis prijuĝi la fortecon de la doloro sur skalo de 0 ĝis 100. Tiam oni dividis ilin al kvar grupoj.

Tri grupoj ricevis kremon kiu tamen estis senefika. La unua grupo sciis tion sed ne estis informita pri la placebo-efiko. Ankaŭ la dua grupo sciis ke la kremo estis senefika, la partoprenantoj tamen estis informitaj pri la placebo-efiko. La tria grupo kredis ke ili ricevis kremon kiu mildigas dolorojn. La ceteraj partoprenantoj ne ricevis kremon. Nun la esploristoj ripetis la teston pri varmego.

El objektiva vidpunkto ĉe tio ne estis ŝanĝiĝoj. La partoprenantoj interrompis la varmegiĝon proksimume je la sama tempo kiel ĉe la unua fojo. Sed la subjektiva sento pri doloroj ŝanĝiĝis: La grupo kiu ne ricevis kremon taksis la intensecon de la doloro sur la skalo je averaĝe 64 poentoj. La grupo kiu sciis ke ili estis prenintaj ŝajnmedikamenton, sed ne estis informitaj pri la placebo-efiko, donis similan prijuĝon. La placebo-efiko tamen aperis ĉe tiu grupo kiu sciis ke ili estis ricevintaj ŝajnmedikamenton kaj krome estis informitaj pri la placebo-efiko.

Tiu grupo taksis la fortecon de la doloro je averaĝe 60 poentoj. Tiu valoro korespondis proksimume al la prijuĝo de tiuj kiuj kredis ke ili vere estis ricevintaj dolormildigan kremon. El tio la esploristoj konkludas ke la kuracista konsilado estas pli grava ol supozite.

"La ĝisnuna supozo ke placeboj efikas nur se ili estis donitaj trompe, devus esti repripensata", diras esploristo. Ĉe la klasika placebo-efiko pacientoj ne scias ĉu ili ricevas veran medikamenton aŭ ŝajnmedikamenton.

Kuracistoj tamen apenaŭ povis utiligi tion en sia praktiko, ĉar ili devas informi la pacientojn. Novaj studaĵoj ja montras ke ankaŭ malkaŝe donitaj ŝajnmedikamentoj povs efiki, sed ĝis nun ne ekzistis esploro kiu montris kuntekston kun la informo pri ĝi. Intertempe la medicina efikeco de placeboj estas bone pruveblas.

Se ni prenas kontraŭdolorajn medikamentojn, la cerbo elŝutas mesaĝajn substancojn, ekzemple endorfinojn. Laŭ cerbesploristoj tiu reago ankaŭ okazas ĉe dono de placebo, sed en alia cerba regiono. Gravas tamen la sinteno de la paciento rilate al atendota efiko.

"La signifo de la vorto en la medicino estas tute malnova temo, tio jam komenciĝas ĉe la sanigaj vortumoj kiuj estis uzataj dum la antikva epoko kaj tio daŭras ĝis la hodiaŭa alternativa medicino". Malkaŝa apliko de placeboj povas helpi precipe al pacientoj kiuj suferas pri doloroj. Tio estis opcio ĝuste tiam kiam medikamentoj havas signifajn kromefikojn kiel ekzemple ĉe opiatoj. Sed ankaŭ pacientoj kun reŭmatismo, parkinsonismo, alta sangopremo kaj depresioj povus profiti el tio.


Studrezultoj povus pravigi la pli vastan aplikon de ŝajnmedikamentoj en la praktiko de kuracistoj.

Tion diras esploristoj de la universitato de Basel en Svislando.

Tiel nomataj placeboj ankaŭ efikas se la pacientoj scias ke ili prenas nur ŝajnmedikamenton.

Tio tamen nur validas se ili estis informitaj pri la placebo-efiko. Tion indikas studaĵo kiu esploris la reagon pri ŝajnmedikamentoj ĉe 160 homoj.

La rezultoj povus pravigi la pli vastan aplikon de placeboj.

La 160 partoprenantoj unue submetiĝis al testo pri varmego. Ĉe tio oni metis sondilon al la brako kiu fariĝis pli kaj pli varmega. La partoprenantoj povis mem haltigi la varmegiĝon ekde kiam ĝi fariĝis neeltenebla. Krome ili devis prijuĝi la fortecon de la doloro sur skalo de 0 ĝis 100.

Tiam oni dividis ilin al kvar grupoj.

Tri grupoj ricevis kremon kiu tamen estis senefika. La unua grupo sciis tion sed ne estis informita pri la placebo-efiko. Ankaŭ la dua grupo sciis ke la kremo estis senefika, la partoprenantoj tamen estis informitaj pri la placebo-efiko. La tria grupo kredis ke ili ricevis kremon kiu mildigas dolorojn. La ceteraj partoprenantoj ne ricevis kremon.

Nun la esploristoj ripetis la teston pri varmego.

El objektiva vidpunkto ĉe tio ne estis ŝanĝiĝoj. La partoprenantoj interrompis la varmegiĝon proksimume je la sama tempo kiel ĉe la unua fojo. Sed la subjektiva sento pri doloroj ŝanĝiĝis: La grupo kiu ne ricevis kremon taksis la intensecon de la doloro sur la skalo je averaĝe 64 poentoj. La grupo kiu sciis ke ili estis prenintaj ŝajnmedikamenton, sed ne estis informitaj pri la placebo-efiko, donis similan prijuĝon.

La placebo-efiko tamen aperis ĉe tiu grupo kiu sciis ke ili estis ricevintaj ŝajnmedikamenton kaj krome estis informitaj pri la placebo-efiko.

Tiu grupo taksis la fortecon de la doloro je averaĝe 60 poentoj. Tiu valoro korespondis proksimume al la prijuĝo de tiuj kiuj kredis ke ili vere estis ricevintaj dolormildigan kremon.

El tio la esploristoj konkludas ke la kuracista konsilado estas pli grava ol supozite.

"La ĝisnuna supozo ke placeboj efikas nur se ili estis donitaj trompe, devus esti repripensata", diras esploristo.

Ĉe la klasika placebo-efiko pacientoj ne scias ĉu ili ricevas veran medikamenton aŭ ŝajnmedikamenton.

Kuracistoj tamen apenaŭ povis utiligi tion en sia praktiko, ĉar ili devas informi la pacientojn. Novaj studaĵoj ja montras ke ankaŭ malkaŝe donitaj ŝajnmedikamentoj povs efiki, sed ĝis nun ne ekzistis esploro kiu montris kuntekston kun la informo pri ĝi.

Intertempe la medicina efikeco de placeboj estas bone pruveblas.

Se ni prenas kontraŭdolorajn medikamentojn, la cerbo elŝutas mesaĝajn substancojn, ekzemple endorfinojn. Laŭ cerbesploristoj tiu reago ankaŭ okazas ĉe dono de placebo, sed en alia cerba regiono.

Gravas tamen la sinteno de la paciento rilate al atendota efiko.

"La signifo de la vorto en la medicino estas tute malnova temo, tio jam komenciĝas ĉe la sanigaj vortumoj kiuj estis uzataj dum la antikva epoko kaj tio daŭras ĝis la hodiaŭa alternativa medicino". Malkaŝa apliko de placeboj povas helpi precipe al pacientoj kiuj suferas pri doloroj. Tio estis opcio ĝuste tiam kiam medikamentoj havas signifajn kromefikojn kiel ekzemple ĉe opiatoj. Sed ankaŭ pacientoj kun reŭmatismo, parkinsonismo, alta sangopremo kaj depresioj povus profiti el tio.