×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ameriko produktas sojon

Nia mondo ankoraῠ ne trovis manieron plene nutri ĉiujn siajn sep miliardojn da enloĝantoj: almenaῠ unu miliardo ankoraῠ ne ricevas sufiĉe da nutraĵoj. En la 21-a jarcento, tio sonas kiel absurdaĵo, ke ankoraῠ ekzistas tiom multe da malsatantoj. Kiel sciate, ne mankas nutraĵoj, sed mankas solidareco.

Por eviti malsanojn, unualoke homoj bezonas proteinojn de alta biologia valoro. Ĝenerale, oni serĉas ilin en bestodevenaj manĝaĵoj, ĉar plej multaj vegetaĵoj ne enhavas iujn esence gravajn aminoacidojn. Tamen, rilate la strategion por tutmonda produktado de nutraĵoj, oni pli kaj pli ofte kalkulas, ke bredado de bestoj por homa nutrado ne estas ekonomie taῠga: ĝi estas tro multekosta kaj minacas la konservadon de la naturo. Kiel solvi la problemon? Almenaῠ unu solvon oni jam trovis de longa tempo. Ĝi nomiĝas sojo, nome grajno kiu kontentigas bazajn bezonojn de proteinoj por la homa sano. Krome, ĝi liveras diversajn aliajn sanigajn elementojn. Unu kvaronon el la tutmonda rikoltado de sojo konsumas unu sola lando: Ĉinujo. Pro tio, la produktado de tiu valora nutraĵo kreskas konstante. Ĉi-jare, la amerika kontinento denove ĉampionas en tia kulturado. Proksimume duono de la tuta monda rikolto okazas en Ameriko. Plej grandaj produktantoj estas Usono kaj Brazilo; sekvas Argentino kaj Paragvajo. Pli ol okdek procentoj el la tuta rikoltata sojo rezultas de transgenaj plantoj.

Oni jam selektis diversajn variaĵojn de tiu vegetaĵo, cele al plej taῠga adaptiĝo al la amerika grundo. Rezultas multaj milionoj da tunoj da grajnoj ĉiujare, kaj preskaῠ ĉiujare oni atingas rekordojn, kiel okazas en ĉi tiu jaro 2017, laῠ oficialaj informoj. Nur en Sudameriko oni rikoltos 167 milionojn da tunoj – pli ol 60 procentojn de ĉi tio en Brazilo.

Sojo estas fabaco, simila al fazeolo, pizo kaj lento. Kurioze, ke ĝi devenis el Ĉinujo kaj Japanujo. Ĝi estas arbusto riĉa je mineraloj : kalio, kalcio, magnezio, kupro, zinco kaj fosforo. Ĝi enhavas ankaῠ diversajn vitaminojn, sed ne vitaminojn D kaj B12, kiuj estas esence gravaj, ankaῠ. Ĝi enhavas ankaῠ substancon nomatan “izoflavono”, kiu preventas certajn specojn de kanceroj kaj helpas forigi simptomojn de menopaῠzo kaj malfortiĝon de la ostoj. Sojon oni konsumas en formo de kuiritaj grajnoj, pasto, faruno, oleo, suko, supo kaj kiel aldonaĵon al aliaj nutraĵoj. Ĝi estas ankaῠ vaste uzata kiel nutraĵo por bestoj.

Tiel la homaro iras survoje al tempo, kiam neniu homo suferos malsaton. Mankas nur planti ankaῠ pli da solidareco.