×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Alvenis printempo!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En duono de la mondo, ĵus alvenis la nostalgia aŭtuno; en alia duono, la romantika printempo.

Sekve, diras medicinistoj, estas tempo zorgi pri via sano. Freŝaj esploroj en diversaj prestiĝaj universitatoj montras, ke transiro de unu sezono al alia signifas grandan defion al la defendosistemo de bestaj kaj plantaj korpoj. Por adaptiĝi al la eksteraj ŝanĝoj, amaso da fiziologiaj movoj okazas, sub la determino de amaso da genoj.

Ne malpli ol 23 procentoj el ĉiuj homaj genoj montras modifojn en sia funkciado. Tiu tuta mobilizo de fortoj celas eviti malsanojn, kiuj estas pli oftaj en vintro aŭ en somero: infektoj, multobla sklerozo, reŭmata artrito, por mencii plej konatajn. Iuj specifaj blankaj ĉeloj en la sango, kies funkcio estas reagi kontraŭ inflamoj, konsiderinde pliiĝas. Eĉ mensmalsanoj kaj kormalsanoj povas pliintensiĝi dum vintro. Malmultaj medikamentoj estas vere efikaj kontraŭ sezonaj sanproblemoj. Oni konsideras, ke vakcinoj estas tiaj, sed ili estas specifaj kontraŭ certaj minacoj. Kuracistoj insistas tamen pri bezono de sanaj vivkutimoj. Dieto estas grava, kiel oni (ankaŭ ĉi tie, per la Esperanta RetRadio) konstante emfazas. Oni rekomendas multe da folioj, legomoj, fruktoj kaj integraj grajnoj. Trinki sufiĉe da akvo estas ankaŭ grave, precipe por infanoj kaj maljunuloj. Ankaŭ jogurto kaj aliaj fermentitaj laktaĵoj povas helpi. Kaj oni atentu pri ruĝaj kaj flavaj fruktoj kaj legomoj, kiuj enhavas gravajn vitaminojn. Evitado de streĉaj situacioj kaj praktikado de regulaj korpekzercoj estas prudentaj sintenoj. Resume, manĝu sane, praktiku korpekzercojn, klopodu kultivi vivĝojon kaj evitu toksajn substancojn. Simple, ĉu ne? En printempo kaj aŭtuno, aparte seriozaj estas la alergiaj atakoj. Ili siavice signifas ne mankon de imunologiaj fortoj, sed troajn reagojn de antikorpoj kontraŭ iuj substancoj en la medio. Kurioze, ke en pli riĉaj landoj, kie higienaj protektoj estas pli efikaj, kreskas la kvanto da alergiaj malsanoj. Eble oni devus reveni al pli ofta kontakto kun la naturo. Fakto estas, ke transiroj de unu sezono al alia devas pensigi nin pri la delikata ekvilibro, kiuj fluas en nia korpo. Ni zorgu pri ĝi!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En duono de la mondo, ĵus alvenis la nostalgia aŭtuno; en alia duono, la romantika printempo.

Sekve, diras medicinistoj, estas tempo zorgi pri via sano. Freŝaj esploroj en diversaj prestiĝaj universitatoj montras, ke transiro de unu sezono al alia signifas grandan defion al la defendosistemo de bestaj kaj plantaj korpoj.

Por adaptiĝi al la eksteraj ŝanĝoj, amaso da fiziologiaj movoj okazas, sub la determino de amaso da genoj.