×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Albert Schweitzer

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Por alveni al mia hodiaŭa temo, mi faros unue etan ĉirkaŭvojon. Francisko Valdomiro Lorenz (1872-1957) estis geniulo – pro pluraj faktoj. Ĉi tie mi mencias nur la jenon: li estis ĉeĥo, sed transloĝiĝis al Brazilo, kie li vivis la plej grandan parton de sia vivo. Li estis esperantisto, spiritisto, mediumo kaj verkisto – kaj laŭdire scipovis ĉirkaŭ cent lingvojn!

En 1975 estis fondita la Eldona Societo Lorenz. Ĝi celas disvastigi Spiritismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter spiritistoj. Ĝia aktuala nomo estas Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz. Tiu eldonejo eldonas portugallingvajn librojn pri Spiritismo kaj aliaj spiritaj kaj filozofiaj aferoj, kaj publikigas en Esperanto la trimonatan bultenon Komunikoj kaj ekde 1981 la jaran Almanako Lorenz.

Antaŭ nelonge mi ricevis per retpoŝto reklamon de tiu eldonejo pri 5 libroj lanĉitaj en la lastaj jaroj. Ili estis verkitaj de la sama aŭtorino (Brunilde Mendes do Espírito Santo) kadre de la serio “Herooj de la Homaro” kaj priskribas la vivon kaj verkon de Albert Schweitzer, Marie Curie, Madre Teresa de Calcutá (Patrino Teresa), Pestalozzi kaj Louis (Ludoviko) Pasteur.

La aŭtorino estas nun 94-jaraĝa. Kiam ŝi publikigis la unuan libron de la serio, ŝi estis 91-jaraĝa. La kvinan ŝi publikigis ĉi-jare, do je la aĝo de 94. Apenaŭ kredeble! Ŝi estas spiritistino kaj mediumino. En Brazilo ĉiuj scias, kio estas mediumo, sed en Eŭropo kaj aliaj kontinentoj eble ne. PIV eksplikas: Mediumo estas “homo, kiu, laŭ la spiritisma doktrino, havas la kapablon servi kiel peranto inter la homoj kaj la spiritoj de la mortintoj”. Kiel mediumino, Brunilde Mendes do Espírito Santo skribis kelkajn librojn diktitajn de spiritoj (ankaŭ tiu ricevado kaj skribado de mesaĝoj de spiritoj estas sufiĉe konata en Brazilo). Tamen la librojn de la menciita serio ŝi skribis “normale”, post profunda esploro de la koncernaj fontoj.

Nun mi finas la ĉirkaŭvojon kaj parolas iomete pri la viro, kies vivo kaj verko estas priskribita en la unua libro: Albert Schweitzer.

Ĉar Albert Schweitzer estis germano, kaj ĉar li ricevis en 1952 la Nobelpremion pri Paco, mi aŭdis multe pri li, kiam mi pasigis mian adoleskantecon en Germanio. De tempo al tempo estis legeblaj raportoj pri li en gazetoj kaj revuoj. Post pli ol 50 jaroj (li mortis en 1965) mi ne memoris multajn informojn, sed mi memoris, ke oni emfazis ĉefe du faktojn: li dediĉis sian vivon al la helpo por malriĉaj malsanuloj en Afriko kaj li estis bonega orgenludanto.

Li naskiĝis en 1875 en malgranda germana urbo, kiu nun apartenas al Francio. Vivante en tiu lima regiono, li scipovis kaj la gepatran germanan kaj la francan. En 1893 li komencis studi Teologion kaj Filozofion en la germana universitato de Strasburgo (ankaŭ tiu urbo troviĝas hodiaŭ en Francio) kaj samtempe orgenon en Parizo. En 1899 li doktoriĝis pri Filozofio (pli ekzakte pri la religia filozofio de Kant) kaj en 1901 pri Teologio. La sekvan jaron li ellaboris alian (postdoktoran) teologian disertacion kaj iĝis profesoro en la universitato de Strasburgo. Ekde 1898 li jam estis evangelia (protestanta) vikario.

De 1905 ĝis 1913 li studis medicinon, ĉar li volis iĝi misia kuracisto en Afriko. Doktoriĝinte pri medicino en 1913, li estis je la aĝo de 38 jaroj do triobla doktoro, posedis katedron pri Teologio kaj estis profesoro.

Li publikigis libron pri la komponisto Bach (en 1905 en la franca kaj en 1908 en la germana).

En 1913 li realigis sian revon kaj fondis hospitalon meze de centrafrika arbaro kaj laboris tie kune kun sia edzino (kiu estis kuracistino). La regiono situis en franca kolonio (kiu hodiaŭ estas la lando Gabono). Kaŭze de la milito inter Germanio kaj Francio (dum la 1-a Mondmilito – 1914-1918) li estis observata de la polico kaj poste eĉ malpermesita labori. Dum tiuj jaroj li ellaboris sian etikon, kiun li nomis “Respektego al la vivo”. En 1917, kiam li estis elĉerpita kaj malsana, oni transportis lin al franca hospitalo.

Post la milito li reprenis sian postenon de vikario en la (nun franca) urbo Strasburgo kaj laboris kiel kuracisto. Per prelegoj kaj orgenkoncertoj li gajnis monon por pagi siajn ŝuldojn kaj ŝpari monon por reiri al Afriko kaj pligrandigi sian tiean hospitalon. Li vivis kaj laboris tie de 1924 ĝis 1927, en 1935 kaj de 1939 ĝis 1948 – mi ripetas: meze de la afrika arbaro, sub kondiĉoj ekstreme malfacilaj. Li kaj lia skipo kuracis multegajn afrikanojn.

Li estis teologo, filozofo, kuracisto, pacifisto, vegetarano, grava orgenludanto kaj interpretanto de Bach, faris multajn prelegojn pri la situacio de la mondo kaj publikigis plurajn verkojn. La plej grava estas “La Filozofio de la Civilizacio”. Pro lia bonfarema laboro kaj lia defendo de pacifistaj, homaranismaj idealoj li ricevis multajn premiojn. Pri lia vivo estis faritaj eĉ ses filmoj (sen kalkuli dokumentfilmojn).

Bone, multo ankoraŭ povus esti dirita pri Albert Schweitzer, sed mi devas halti nun. Nur unu frazon ankoraŭ: La subtitolo de la biografio publikigita de la brazila verkistino Brunilde Mendes do Espírito Santo estas “Vivo nomita Amo”.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Por alveni al mia hodiaŭa temo, mi faros unue etan ĉirkaŭvojon.

Francisko Valdomiro Lorenz (1872-1957) estis geniulo – pro pluraj faktoj. Ĉi tie mi mencias nur la jenon: li estis ĉeĥo, sed transloĝiĝis al Brazilo, kie li vivis la plej grandan parton de sia vivo. Li estis esperantisto, spiritisto, mediumo kaj verkisto – kaj laŭdire scipovis ĉirkaŭ cent lingvojn!