×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Akvo el aero

Nova inventaĵo povus solvi la problemon pri trinkakvo en evoluantaj landoj: Usonaj esploristoj disvolvis aparaton kiu ĉerpas akvon el seka aero. La aparato funkcias eĉ en la dezerto.

Aero plus suno donas trinkakvon. Tio estas la bilanca ekvacio de la aparato kiu estas ĵus prezentita en faka ĵurnalo. La kora elemento de la maŝino estas metalorganika kombinaĵo kiu funkcias simile al spongo.

Ĝi absorbas akvon el la aero kaj alkuŝigas ĝin je sia surfaco. La duan laborpaŝon plenumas la suno. Ĝia varmo prizorgas ke la akvo forlasas la metalorganikan spongon kiel vaporo kaj ke ĝi finfine kolektiĝas ĉe surfaco de kondensilo, de kie ĝi povas flui en ujon.

"Nia aparato funkcias ĝis aerhumideco de nur 20 procentoj. Ĝi do taŭgas por senakvaj regionoj, do ekzemple por dezertoj", diras sciencisto. La esploristoj povas per unu kilogramo da metalorganika kombinaĵo ene de dekdu horoj ĉerpi 2,8 litrojn da akvo. La praktika testo okazis interalie sur la tegmento de la MIT, kaj nun la esploristoj esperas ke la industrio pludisvolvos la prototipon.

Jam ekzistas intereso. La konzerno BASF jam aliĝis kaj post kelkaj jaroj jam povus surmerkatiĝi la unuaj aparatoj. "La konsisteroj estas relative malmultekostaj, la prezo sumiĝos je ne pli ol kelkcent dolaroj", diras esploristo. Potencialaj uzantoj por la movebla aersenhumidigilo ja troveblas pli ol sufiĉe, precipe en la evoluantaj landoj. Laŭ raporto de WWF nuntempe 780 milionoj da homoj ne havas aliron al pura trinkakvo. Apud la sekeco la malpuriĝo de lagoj, riveroj kaj grunda akvo en multaj landoj endanĝerigas la ekzistadon de homoj. Ĉiujare mortas 1,5 milionoj da homoj, ĉar ili ne havas ion alian por trinki.

Kaj tio okazas kvankam la UNO en la jaro 2010 rekonis la aliron al pura trinkakvo kiel homan rajton. Inter politika konfeso kaj socia realeco tamen malfermiĝas ankoraŭ larĝa abismo: La esploristoj de la MIT kaj de la universitato de Kalifornio en Berkeley povus kontribui per sia inventaĵo ke tiu abismo finfine fermiĝos.

Laŭ unu el la kuninventintoj la teknika disvolvo de la aparato ankoraŭ neniel estas atinginta finon. La nuntempe uzata materialo de metalorganika kombinaĵo kapablas absorbi akvon je 20 procentoj de sia pezo . Sed je mezlonga vido ankaŭ 40 procentoj eblos. La pruvo pri farebleco estas plenumita, "nun temas plu nur pri la teknika disvolvo".

Nova inventaĵo povus solvi la problemon pri trinkakvo en evoluantaj landoj: Usonaj esploristoj disvolvis aparaton kiu ĉerpas akvon el seka aero. La aparato funkcias eĉ en la dezerto.

Aero plus suno donas trinkakvon. Tio estas la bilanca ekvacio de la aparato kiu estas ĵus prezentita en faka ĵurnalo. La kora elemento de la maŝino estas metalorganika kombinaĵo kiu funkcias simile al spongo.

Ĝi absorbas akvon el la aero kaj alkuŝigas ĝin je sia surfaco. La duan laborpaŝon plenumas la suno. Ĝia varmo prizorgas ke la akvo forlasas la metalorganikan spongon kiel vaporo kaj ke ĝi finfine kolektiĝas ĉe surfaco de kondensilo, de kie ĝi povas flui en ujon.

"Nia aparato funkcias ĝis aerhumideco de nur 20 procentoj. Ĝi do taŭgas por senakvaj regionoj, do ekzemple por dezertoj", diras sciencisto. La esploristoj povas per unu kilogramo da metalorganika kombinaĵo ene de dekdu horoj ĉerpi 2,8 litrojn da akvo. La praktika testo okazis interalie sur la tegmento de la MIT, kaj nun la esploristoj esperas ke la industrio pludisvolvos la prototipon.

Jam ekzistas intereso. La konzerno BASF jam aliĝis kaj post kelkaj jaroj jam povus surmerkatiĝi la unuaj aparatoj. "La konsisteroj estas relative malmultekostaj, la prezo sumiĝos je ne pli ol kelkcent dolaroj", diras esploristo.

Potencialaj uzantoj por la movebla aersenhumidigilo ja troveblas pli ol sufiĉe, precipe en la evoluantaj landoj. Laŭ raporto de WWF nuntempe 780 milionoj da homoj ne havas aliron al pura trinkakvo. Apud la sekeco la malpuriĝo de lagoj, riveroj kaj grunda akvo en multaj landoj endanĝerigas la ekzistadon de homoj. Ĉiujare mortas 1,5 milionoj da homoj, ĉar ili ne havas ion alian por trinki.