×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Akiane

Antaŭnelonge oni sendis al mi mallongan videon en kiu brazila ĵurnalisto parolas pri Akiane kaj intervjuas ŝin. Mi estis ege surprizita pro la informoj kaj la belegaj pentraĵoj montritaj. Poste mi serĉis en Guglo kaj vidis, ke ekzistas multaj artikoloj pri ŝi. Strange en Yutubo estas artikoloj – sufiĉe mallongaj – nur en 8 lingvoj. Ĉi tiu ERR-artikolo baziĝas grandparte sur la anglalingva Jutubo.

Akiane estas ŝia artista nomo. Normale ŝi nomiĝas Akiane Kramarik. Ŝi naskiĝis en 1994 en Usono. Ŝia patro estas usonano, ŝia patrino estis enmigrinta el Litovio. Je la aĝo de 4 jaroj ŝi komencis desegni, du jarojn poste ŝi komencis pentri, kaj 7-jaraĝa ŝi komencis skribi poemojn. Ŝia plej fama pentraĵo titoliĝas “Prince of Peace” (Princo de Paco), kiu estas portreto de Jesuo Kristo. Ŝi pentris ĝin je la aĝo de 8 jaroj.

Ŝi diras, ke Dio alparolis ŝin, kiam ŝi estis 4-jaraĝa, kaj instigis ŝin desegni kaj pentri ŝiajn viziojn. Ŝiaj gepatroj estis ateistoj, sed konvertis al kristanismo pro ŝiaj vizioj kaj pentraĵoj.

En 2006 (do kiam ŝi estis 12-jaraĝa) ŝi jam estis pentrinta 60 grandajn pentraĵojn. Nun ŝi jam finis 200 desegnaĵojn kaj pentraĵojn kaj 800 “literarajn verkojn” (mi supozas ke tiuj “verkoj” estas poemoj). En 2006 ankaŭ estis publikigitaj du libroj ŝiaj kiuj iĝis furorlibroj: Akiane: Her Life, Her Art, Her Poetry (Akiane: Ŝia Vivo, Arto kaj Poezio) kaj Akiane: My Dream is Bigger Than I: Memories of Tomorrow (Akiane: Mia revo estas pli granda ol mi – memoraĵoj pri morgaŭ).

Kaj per la literaturaj verkoj kaj per la desegnaĵoj kaj pentraĵoj ŝi gajnas multe da mono. Grandan parton de siaj enspezoj ŝi donacas al bonfaraj institucioj.

Ŝiaj pentraĵoj ofte estas aŭ alegoraj aŭ spiritaj. Sur ili aperas infanoj, bestoj, ŝi mem, vizaĝoj de homoj el pluraj etnoj, Jesuo. Ŝi asertas, ke ŝia inspiro venas de ŝiaj vizioj de la ĉielo kaj de ŝia persona kontakto kun Dio.

--------------------------------------------------- En la video kiun mi vidis la ĵurnalisto informas, ke unu pentraĵo ŝia povas kosti 100 mil dolarojn, ke ŝia retejo estas vizitata de averaĝe 150 milionoj da homoj en unu jaro, ke ŝi komencas pentri ĉiumatene je la 4-a horo (pro la silento en la domo) kaj pentras dum ĉirkaŭ 5 horoj. - Oni vidas ankaŭ, ke ŝi bone ludas pianon.

En la intervjuo ŝi diras, ke, kiam ŝi pentras ekzemple vizaĝojn, ŝi ne sentas sin sola. Pri la portreto de Jesuo (“Princo de Paco”), pentrita je la aĝo de 8 jaroj, ŝi rakontas: “Mi volis pentri Jesuon. Dum unu jaro mi provis ekscii, kiel li aspektis. Unu nokton mi petis al Dio montri al mi, kiel estis Jesuo. La sekvan matenon alvenis viro – li estis ĉarpentisto – kaj diris, ke li estas la modelo por mia pentraĵo.” Do la Jesuo de la portreto estis pentrita laŭ tiu modelo.

--------------------------------------------------- Kelkajn el ŝiaj treege variaj kaj belegaj pentraĵoj oni povas vidi ĉe akiane.com.