×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, "Aĉeti tempon" feliĉigas

Kiu havas monon, tiu ne aĉetu multekostaĵojn, sed "aĉetu tempon", diras usonaj esploristoj. Ĉar kiu igas tedajn devojn kiel purigado plenumi de aliaj homoj, tiu sentas malpli da streso kaj tiel estas pli kontenta.

Tempo estas valora, kaj ĉe plej multaj homoj ĝi estas ĉiam malabunda. Tiu daŭra streso estas nek aparte sana nek ĝi feliĉigas. Eĉ sufiĉe riĉaj homoj suferas pri tio. Sed bona vivenspezo ja ofertus la eblecon aĉeti por si liberecon, skribas esploristoj de la Harvard universitato. Ĉar per tio eblus delegi neŝatatajn aktivecojn kiel purigado, aĉetado aŭ falĉado de gazono.

Por la aktuala studaĵo la esploristoj enketis ĉe pli ol 6000 homoj el Usono, Danlando, Kanado kaj Nederlando, kiom da mono ili elspezas por pagi aliajn homojn por tedaj devoj kaj kiel kontentaj ili estas pri sia vivo. Fakte tiuj partoprenantoj estis signife pli kontentaj kiuj elspezis pli da mono por delegitaj servoj.

Laŭ la esploristoj ĉe tio ne faras diferencon kiom da mono la homoj vivenspezis aŭ kiom da mono ili elspezis por helpantino en la domo. "Ni pensis ke tiu efiko aperos precipe ĉe homoj kun pli alta dungaĵo, sed surprize ni trovis ĝin en la tuta spektro de vivenspezo", opinias pri tio kunaŭtorino de la universitato de Brita Kolumbio. La esploristoj tamen koncedas ke nur malgranda parto de la partoprenantoj devenis el la malsupra nivelo de vivenspezo. Kaj homoj kiuj luktas por kontentigi siajn bezonojn, verŝajne ne estus pli kontentaj, se ili elspezus la malmultan monon ankoraŭ por pagi servojn.

Tiu tezo estis ankaŭ konfirmita per malgranda eksperimento ĉe kiu 60 partoprenantoj ricevis etan sumon. Per tiu sumo ili devis aŭ iri por fari aĉetojn aŭ pagi iun por purigado, kuirado aŭ io simila. La subjektiva kontenteco estis post la "aĉetita" libertempo signife pli granda ol post la aĉetado en vendejoj. Malgraŭ tio multaj homoj ne elspezas sian monon por tempoŝparaj servoj, eĉ se ili finance kapablus, diras la esploristoj. Tiel apenaŭ la duono de 818 milionuloj kiuj ankaŭ en la kadro de la studaĵo estis enketitaj, indikis ke ili ne elspezas monon por delegi dommastrumajn devojn al aliaj homoj. Tiel laŭ tio multaj virinoj ekzemple ankoraŭ sentas ke ili devas mem plenumi siajn endomajn devojn - ankaŭ se ili havus sufiĉe da mono por pagi aliajn homojn por tio.

Oni tamen ne elaĉetu sin de ĉiuj devoj ĉar tiam la pozitiva efiko povus inversiĝi. Se ĉiuj taskoj de la ĉiutago estas plenumataj de aliaj homoj, tiam povus aperi la sento ke oni ne plu havas sian vivon en la propraj manoj - kio same damaĝus la kontentecon.

La koncepto de la "aĉetita" tempo laŭ la esploristoj povus ankaŭ esti uzata en la labora medio, ekzemple se labordonantoj disdonas biletojn por servoj anstataŭ por pago de bonusoj. Pilota studaĵo kun usonaj kuracistoj jam sukcese testis tiun ideon.

Kiu havas monon, tiu ne aĉetu multekostaĵojn, sed "aĉetu tempon", diras usonaj esploristoj. Ĉar kiu igas tedajn devojn kiel purigado plenumi de aliaj homoj, tiu sentas malpli da streso kaj tiel estas pli kontenta.

Tempo estas valora, kaj ĉe plej multaj homoj ĝi estas ĉiam malabunda. Tiu daŭra streso estas nek aparte sana nek ĝi feliĉigas. Eĉ sufiĉe riĉaj homoj suferas pri tio. Sed bona vivenspezo ja ofertus la eblecon aĉeti por si liberecon, skribas esploristoj de la Harvard universitato. Ĉar per tio eblus delegi neŝatatajn aktivecojn kiel purigado, aĉetado aŭ falĉado de gazono.

Por la aktuala studaĵo la esploristoj enketis ĉe pli ol 6000 homoj el Usono, Danlando, Kanado kaj Nederlando, kiom da mono ili elspezas por pagi aliajn homojn por tedaj devoj kaj kiel kontentaj ili estas pri sia vivo. Fakte tiuj partoprenantoj estis signife pli kontentaj kiuj elspezis pli da mono por delegitaj servoj.

Laŭ la esploristoj ĉe tio ne faras diferencon kiom da mono la homoj vivenspezis aŭ kiom da mono ili elspezis por helpantino en la domo. "Ni pensis ke tiu efiko aperos precipe ĉe homoj kun pli alta dungaĵo, sed surprize ni trovis ĝin en la tuta spektro de vivenspezo", opinias pri tio kunaŭtorino de la universitato de Brita Kolumbio. La esploristoj tamen koncedas ke nur malgranda parto de la partoprenantoj devenis el la malsupra nivelo de vivenspezo. Kaj homoj kiuj luktas por kontentigi siajn bezonojn, verŝajne ne estus pli kontentaj, se ili elspezus la malmultan monon ankoraŭ por pagi servojn.

Tiu tezo estis ankaŭ konfirmita per malgranda eksperimento ĉe kiu 60 partoprenantoj ricevis etan sumon. Per tiu sumo ili devis aŭ iri por fari aĉetojn aŭ pagi iun por purigado, kuirado aŭ io simila. La subjektiva kontenteco estis post la "aĉetita" libertempo signife pli granda ol post la aĉetado en vendejoj.

Malgraŭ tio multaj homoj ne elspezas sian monon por tempoŝparaj servoj, eĉ se ili finance kapablus, diras la esploristoj. Tiel apenaŭ la duono de 818 milionuloj kiuj ankaŭ en la kadro de la studaĵo estis enketitaj, indikis ke ili ne elspezas monon por delegi dommastrumajn devojn al aliaj homoj. Tiel laŭ tio multaj virinoj ekzemple ankoraŭ sentas ke ili devas mem plenumi siajn endomajn devojn - ankaŭ se ili havus sufiĉe da mono por pagi aliajn homojn por tio.