×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, 1917 - 2017

Verŝajne plejmultaj esperantistoj scias, ke la jaro 2017 estis deklarita Zamenhof-Jaro, ĉar en ĝi okazas la 100-a datreveno de la forpaso de la kreinto de Esperanto.

Persone mi ne ŝatas jubileon de ies forpaso, sed mi komprenas, ke – unue – tio estas normala, kutima, kaj ke – due – en Esperantujo oni devas profiti de ĉiu ajn okazo por fortigi kaj diskonigi la internacian lingvon.

Zamenhof – naskiĝinta en 1859 – mortis en 1917.

En la Vikipedio ekzistas paĝo (aŭ artikolo), kiu informas pri gravaj okazaĵoj en specifa jaro. Pri 1917 la mallonga esperanta versio informas nur pri malmultaj eventoj (evidente menciante la morton – kaj eĉ la entombigon – de Zamenhof) kaj pri naskiĝoj kaj forpasoj de kelkaj konataj homoj.

Kelkaj alilingvaj versioj donas multajn ĝeneralajn informojn. Ekzemple laŭ la germana versio (kiu ankaŭ mencias la forpason de Zamenhof, okazintan la 14-an de aprilo) 1917 estis epokfaranta jaro. Kial?

En februaro 1917 okazis en Rusio revolucio, dum kiu la caro estis renversita. Sed ankaŭ la ĉefoj de tiu revolucio estis renversitaj – dum la “oktobra revolucio” (kiu komenciĝis en novembro laŭ la Gregoria kalendaro). “La bolŝevistoj sub Lenin perforte ĉesigis la postcaran demokration kaj komencis konstrui novan, socialisme orientitan ŝtaton. Sekvis malpermeso de balotoj, de gazetara libereco, diktatoreca regado kaj civila milito, kiu daŭris ĝis 1922. En tiu jaro Rusio eniris la tiam fonditan Sovetan Union, kiu ekzistis ĝis 1991.“ (E-Vikipedio, artikolo „Oktobra Revolucio“) Do en 1917 komenciĝis io, kio estigis la Sovetan Union, kiu siavice iĝis monda potenco, kaj tiel ekestis post la Dua Mondmilito la longdaŭra konflikto inter komunismaj kaj kapitalismaj ŝtatoj. En 1917 Usono eniris la Unuan Mondmiliton – kontraŭ Aŭstrio-Hungario, Germanio kaj iliaj aliancanoj – kio transformis ĝin de granda industria potenco en mondan superpotencon, kio ĝi estas ĝis hodiaŭ.

Do vere 1917 estis epokfaranta jaro.

Sed mi revenu al la Zamenhof-Jaro. En la numero 1306 (oktobro 2016) de la revuo esperanto Sara Spanó, estraranino de UEA, donis multajn informojn pri tiu jaro. I.a. ŝi diris: “Celebri la Zamenhof-Jaron 2017 estas multe pli ol silenta kolektiĝo ĉirkaŭ monumento; temas pri iniciato kiu tuŝas ĉiujn agadkampojn, kiu havas la grandan potencialon renovigi forton kaj instigon antaŭeniri por antauenpuŝi niajn idealojn.” Mi finas ĉi tiun artikolon per alia interesa informo donita de Sara Spanó: “Menciindas, ke dum la 38-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazinta en novembro 2015, estis oficiale akceptita listo de datrevenoj celebrotaj sub la protektado de Unesko en 2017. Inter 53 datrevenoj proponitaj de organizoj en oficialaj rilatoj kun Unesko, enviciĝis la 100-a datreveno de la forpaso de L.L. Zamenhof [...]. La propono, prezentita de Pollando, estis subtenita de Germanio kaj Slovakio.”


Verŝajne plejmultaj esperantistoj scias, ke la jaro 2017 estis deklarita Zamenhof-Jaro, ĉar en ĝi okazas la 100-a datreveno de la forpaso de la kreinto de Esperanto.

Persone mi ne ŝatas jubileon de ies forpaso, sed mi komprenas, ke – unue – tio estas normala, kutima, kaj ke – due – en Esperantujo oni devas profiti de ĉiu ajn okazo por fortigi kaj diskonigi la internacian lingvon.

Zamenhof – naskiĝinta en 1859 – mortis en 1917.

En la Vikipedio ekzistas paĝo (aŭ artikolo), kiu informas pri gravaj okazaĵoj en specifa jaro. Pri 1917 la mallonga esperanta versio informas nur pri malmultaj eventoj (evidente menciante la morton – kaj eĉ la entombigon – de Zamenhof) kaj pri naskiĝoj kaj forpasoj de kelkaj konataj homoj.

Kelkaj alilingvaj versioj donas multajn ĝeneralajn informojn. Ekzemple laŭ la germana versio (kiu ankaŭ mencias la forpason de Zamenhof, okazintan la 14-an de aprilo) 1917 estis epokfaranta jaro. Kial?

En februaro 1917 okazis en Rusio revolucio, dum kiu la caro estis renversita. Sed ankaŭ la ĉefoj de tiu revolucio estis renversitaj – dum la “oktobra revolucio” (kiu komenciĝis en novembro laŭ la Gregoria kalendaro). “La bolŝevistoj sub Lenin perforte ĉesigis la postcaran demokration kaj komencis konstrui novan, socialisme orientitan ŝtaton. Sekvis malpermeso de balotoj, de gazetara libereco, diktatoreca regado kaj civila milito, kiu daŭris ĝis 1922. En tiu jaro Rusio eniris la tiam fonditan Sovetan Union, kiu ekzistis ĝis 1991.“ (E-Vikipedio, artikolo „Oktobra Revolucio“) Do en 1917 komenciĝis io, kio estigis la Sovetan Union, kiu siavice iĝis monda potenco, kaj tiel ekestis post la Dua Mondmilito la longdaŭra konflikto inter komunismaj kaj kapitalismaj ŝtatoj. En 1917 Usono eniris la Unuan Mondmiliton – kontraŭ Aŭstrio-Hungario, Germanio kaj iliaj aliancanoj – kio transformis ĝin de granda industria potenco en mondan superpotencon, kio ĝi estas ĝis hodiaŭ.

Do vere 1917 estis epokfaranta jaro.

Sed mi revenu al la Zamenhof-Jaro. En la numero 1306 (oktobro 2016) de la revuo esperanto Sara Spanó, estraranino de UEA, donis multajn informojn pri tiu jaro. I.a. ŝi diris:

“Celebri la Zamenhof-Jaron 2017 estas multe pli ol silenta kolektiĝo ĉirkaŭ monumento; temas pri iniciato kiu tuŝas ĉiujn agadkampojn, kiu havas la grandan potencialon renovigi forton kaj instigon antaŭeniri por antauenpuŝi niajn idealojn.”

Mi finas ĉi tiun artikolon per alia interesa informo donita de Sara Spanó:

“Menciindas, ke dum la 38-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazinta en novembro 2015, estis oficiale akceptita listo de datrevenoj celebrotaj sub la protektado de Unesko en 2017. Inter 53 datrevenoj proponitaj de organizoj en oficialaj rilatoj kun Unesko, enviciĝis la 100-a datreveno de la forpaso de L.L. Zamenhof [...]. La propono, prezentita de Pollando, estis subtenita de Germanio kaj Slovakio.”