×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Intervjuo de Selten, Intervjuo de Selten 3/3

Intervjuo de Selten 3/3

Kurz: Kiel vi Esperantiĝis?

Selten: Mi Esperantiĝis mi pensas en 1946 aŭ 1947, kaj en tiu tempo en Germanujo oni ne povas aĉeti librojn, sed mi kopiis la dekses regulojn de iu verko kaj ankaŭ mi povis ricevi iun vortaron.

Kaj sur la bazo de dekses reguloj kaj la vortaro mi aŭtodidakte lernis.

Mi ankaŭ trovis iun, kiu sendis al mi iun korespondan kurson, sed poste mi respondis al li kaj mi sciiĝis, ke mi jam sufiĉe scias, ke ne estas iu senco sendi.

Kurz: Kiom longe vi bezonis por lerni la lingvon?

Selten: Du aŭ tri semajnojn.

Sed tio nur estis la bazo.

Mi ne estis tre bona en Esperanto, sed post tio mi povis paroli iom skribi iom, legi, traduki, mi povis.

Kurz: Ĉu vi mem estis aktiva en la Esperanto-kulturo?

Selten: Mi estis aktiva en Esperanto-vivo, poste kiam mi studis en Frankfurto mi estis membro de la Esperanto-Societo de Frankfurto kaj poste kiam mi jam estis asistanto, mi dum kelkaj jaroj estis la vicprezidento de tiu societo.

Mi ankaŭ faris ekzamenon por kursgvidanto, kune kun mia edzino, ŝi ankaŭ faris tiun ekzamenon, ŝi estis pli bona ol mi, do ŝi estas eble la pli bona Esperantisto en mia familio.

Kaj mi ankaŭ donis iun kurson en la popolaltlernejo kaj ankaŭ poste havis ian Esperanto-rondon kiu renkontiĝis ja de en mia apartamento.

Kurz: Ĉu vi daŭre restis en kontakto kun Esperanto?

Selten: Mi daŭre restis en kontakto, mi legis ĵurnalojn, mi legis periodaĵojn, mi ja estas dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio.

Kaj ĉiam ricevis la revuon ESPERANTO, kaj ankaŭ mi estis abonanto de MONATO dum longa tempo, do mi legis ofte ion, sed en la mezo de mia vivo mi ne povis fari tiom multe, mi devis doni miajn fortojn al mia profesio.

Kurz: Kio estis la plej grava avantaĝo, kiun vi havis el Esperanto?

Selten: Multajn amikojn en aliaj landoj; kaj ne nur kolegoj aliaj profesoroj de mia fako, estas eĉ kelkaj Esperantistoj tie.

Sed mi renkontis homojn el aliaj kampoj de la vivo kiuj havis tute aliajn profesiojn kaj estis tre interese interagi kun ili.

Kurz: Vi jam menciis, ke via edzino ankaŭ parolas Esperanton.

Ĉu vi renkontis ŝin dum Esperanto-kunveno?

Selten: Jes, mi renkontis ŝin dum Esperanto-kunveno.

Kurz: Ĉu vi parolas Esperanton kun ŝi hejme?

Selten: Mi diru, ni faris tion dum eble duona jaro, mi pensas, ni iam faris tion, sed ĝenerale ni parolas la germanan lingvon.

Ni estas ambaŭ germanlingvanoj.

Kurz: Vi certe sufiĉe multe pripensis pri la estonteco de Esperanto kaj ankaŭ vi faris publikaĵon en tiu rilato.

Ĉu Esperanto havas estontecon?

Selten: Jes, Esperanto havas iun esperon mi devas diri, ne estas certa estonteco.

Oni ne povas esti certa pri tio, sed estas iu espero en la fakto ke estas avantaĝo lerni unue Esperanton, se oni volas lerni alian lingvon.

Oni havas tiujn eksperimentojn pri lernejoj kiuj montras, ke tio estas avantaĝo.

Helmar Frank ankaŭ skribis pri tio; kaj tio donas iun esperon.

Ĉar eble tio instigos lernejojn aŭ aŭtoritatojn enkonduki Esperanton kiel lingva orientigo.

Eble eĉ privataj personoj konas tiujn avantaĝojn.

Ĉar fakte estas granda avantaĝo jam koni unu lingvon se vi volas lerni la duan, ĉar vi jam havas superrigardon pri la demando, kion oni devas lerni, kiam oni lernas novan lingvon.

Esperanto donas tute tre bonan enkondukon en la lingvo-lernadon, ĉar oni povas facile lerni ĝin ĝis alta grado de kompetenco kaj tiam la lernado de aliaj lingvoj estas malpli multe malfacila.

Fakte inter Esperantistoj oni trovas multajn homojn, kiuj parolas tri, kvar, kvin lingvojn.

Kaj ofte ili lernis ilin post Esperanto.

Kurz: Laŭ via opinio, ĉu la Esperanto-movado faras la bezonatan por atingi tiun celon?

Selten: La Esperanto-movado faras la eblon.

UEA faras tre bonan laboron.

Oni ne povas ataki ilin, ĉiam estas homoj, kiuj estas malkontentaj kaj volas ataki, ĉiam estas iuj kiuj pensas, ke oni povus fari pli multe kaj pli bone kaj la plej multaj ideoj ne estas praktikeblaj.

Ili faras tion kio estas praktikebla kaj mi estas kontenta kun la laboro de UEA.

Kurz: Kio estas la plej impresa okazintaĵo, kiun vi havis pere de Esperanto?

Selten: Ja eble estis ke mi povis prelegi en Hispanujo al hispana publiko en Esperanto.

Kaj mi havis la helpon de Esperantisto, tre bona tradukanto kaj ni havis foliojn en Esperanto kaj en hispana lingvoj kaj tio estis tre bona.

Kurz: La Eŭropa Unio plilarĝiĝos por la ŝtatoj de Mez- kaj Orienteŭropo.

Kiel vi vidas la lingvo-evoluon de la EU?

Selten: La EU eble baldaŭ havos dudek lingvojn, ili nun, mi pensas ili havas 12.

Ne ĉio estas konstruita en la konstruaĵo en Bruselo por dekdu lingvoj, kaj se ili havas pli, kaj ili volas havi iujn tradukitaj, ili devas konstrui novajn domojn.

Estas la lingva kaoso kaj la lingvaj kostoj pligrandiĝos multe per tiu pligrandiĝo de la Eŭropa Unio.

Kaj la lingva problemo fariĝos multe pli grava kaj oni devus fari ion pri tio.

Sed jam nun mi pensas, estas triono de la administraj kostoj kiuj estas por lingva tradukado ktp.

Estas lingvaj kostoj de la administrativaj kostoj, ne de la tutaj kostoj.

Sed poste eble estos multe pli.

Kurz: Vi devenas el Breslaŭ, vivis en Frankfurto, en Berlino, Bielefeld kaj vi nun vivas apud Bonn.

Kie estas via hejmo?

Selten: Ja hejmo en la senco de ...

Kompreneble mia hejmo nun estas tieĉi, sed mi ne parolas la lokan dialekton.

Do mi ne povas senti min parto de tiu regiono kiel iu povus kiu parolas la lokan dialekton kaj havas la radikojn tie ĉi.

Do mi ne vivas kie mi havas miajn radikojn.

Sed tio ja okazas al tre multaj homoj pro la plej diversaj kaŭzoj.

Oni ne devas pensi, ke tio estas iu aparta malfeliĉo.

Sed tiuj povas esti feliĉaj, kiuj povas vivi, kie ili havas siajn radikojn mi pensas.

Kurz: Kiujn estontajn celojn vi havas?

Selten: Mi ankoraŭ volas iom kontribui al la teorio de la limigita racieco kaj la eksperimenta esploro de tio je la bazaj faktoj pri homa ekonomia konduto.

Tion oni devas havi por kiel bazo de iu teorio de la limigita racieco.

Kaj mi esperas, ke mi ankoraŭ povas fari iun gravan kontribuaĵon al tiu kampo.

Kaj tial mi koncentrigas miajn fortojn je tiu kampo, ĉar mi ne scias kiom longe mi havos tempon por fari tion.

Ĉar mi nun havas 70 jarojn.

Oni kelkfoje povas bone labori kaj esplori eĉ se oni havas 80 jarojn.

Sed tamen oni ne estas juna persono kaj oni ne povas labori kiel juna persono.

La fortoj malfortiĝas dum vi fariĝas pli aĝa kaj ankaŭ malsanoj povas veni subite.

Kaj ĉio povas ĉesi, la aktiva vivo povas subite ĉesi pro grava malsano.

Ekzemple John Harsanyi havis gravan malsanon kelkajn jarojn antaŭ li mortis, kaj li mortis en Aŭgusto 2000 kaj mi vidas, ke la vivo de la homo ne estas senfina kaj oni devas konscii pri tio.

Kurz: Profesoro Selten, se vi libere havus deziron, kio ĝi estus?

Selten: Ha, mi devus pripensi tion, mi ne kutimas deziri, mi devus pripensi tion, estas tre malfacila afero.

Kurz: Profesoro Selten, mi kore dankas al vi por la tre interesa intervjuo kaj mi deziras al vi ĉion bonan por la estonteco.

Selten: Dankon.


Intervjuo de Selten 3/3

Kurz: Kiel vi Esperantiĝis? Kurz: How did you become an Esperanto speaker?

Selten: Mi Esperantiĝis mi pensas en 1946 aŭ 1947, kaj en tiu tempo en Germanujo oni ne povas aĉeti librojn, sed mi kopiis la dekses regulojn de iu verko kaj ankaŭ mi povis ricevi iun vortaron.

Kaj sur la bazo de dekses reguloj kaj la vortaro mi aŭtodidakte lernis.

Mi ankaŭ trovis iun, kiu sendis al mi iun korespondan kurson, sed poste mi respondis al li kaj mi sciiĝis, ke mi jam sufiĉe scias, ke ne estas iu senco sendi. I also found someone who sent me some correspondence course, but then I answered him and I learned that I already know enough that there is no point in sending.

Kurz: Kiom longe vi bezonis por lerni la lingvon?

Selten: Du aŭ tri semajnojn.

Sed tio nur estis la bazo.

Mi ne estis tre bona en Esperanto, sed post tio mi povis paroli iom skribi iom, legi, traduki, mi povis.

Kurz: Ĉu vi mem estis aktiva en la Esperanto-kulturo? Kurz: Have you been active in Esperanto culture yourself?

Selten: Mi estis aktiva en Esperanto-vivo, poste kiam mi studis en Frankfurto mi estis membro de la Esperanto-Societo de Frankfurto kaj poste kiam mi jam estis asistanto, mi dum kelkaj jaroj estis la vicprezidento de tiu societo.

Mi ankaŭ faris ekzamenon por kursgvidanto, kune kun mia edzino, ŝi ankaŭ faris tiun ekzamenon, ŝi estis pli bona ol mi, do ŝi estas eble la pli bona Esperantisto en mia familio. I also did an exam for a tutor, together with my wife, she also did that exam, she was better than me, so she is perhaps the best Esperantist in my family.

Kaj mi ankaŭ donis iun kurson en la popolaltlernejo kaj ankaŭ poste havis ian Esperanto-rondon kiu renkontiĝis ja de en mia apartamento. And I also gave a course in the folk high school and also later had some kind of Esperanto circle that met in my apartment.

Kurz: Ĉu vi daŭre restis en kontakto kun Esperanto?

Selten: Mi daŭre restis en kontakto, mi legis ĵurnalojn, mi legis periodaĵojn, mi ja estas dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio.

Kaj ĉiam ricevis la revuon ESPERANTO, kaj ankaŭ mi estis abonanto de MONATO dum longa tempo, do mi legis ofte ion, sed en la mezo de mia vivo mi ne povis fari tiom multe, mi devis doni miajn fortojn al mia profesio.

Kurz: Kio estis la plej grava avantaĝo, kiun vi havis el Esperanto? Kurz: What was the most important advantage you had from Esperanto?

Selten: Multajn amikojn en aliaj landoj; kaj ne nur kolegoj aliaj profesoroj de mia fako, estas eĉ kelkaj Esperantistoj tie.

Sed mi renkontis homojn el aliaj kampoj de la vivo kiuj havis tute aliajn profesiojn kaj estis tre interese interagi kun ili.

Kurz: Vi jam menciis, ke via edzino ankaŭ parolas Esperanton.

Ĉu vi renkontis ŝin dum Esperanto-kunveno?

Selten: Jes, mi renkontis ŝin dum Esperanto-kunveno.

Kurz: Ĉu vi parolas Esperanton kun ŝi hejme?

Selten: Mi diru, ni faris tion dum eble duona jaro, mi pensas, ni iam faris tion, sed ĝenerale ni parolas la germanan lingvon. Selten: Let me say, we’ve been doing this for maybe half a year, I think we’ve done that once, but in general we speak German.

Ni estas ambaŭ germanlingvanoj. We are both German speakers.

Kurz: Vi certe sufiĉe multe pripensis pri la estonteco de Esperanto kaj ankaŭ vi faris publikaĵon en tiu rilato. Kurz: You certainly thought a lot about the future of Esperanto and you also made a publication in that regard.

Ĉu Esperanto havas estontecon?

Selten: Jes, Esperanto havas iun esperon mi devas diri, ne estas certa estonteco.

Oni ne povas esti certa pri tio, sed estas iu espero en la fakto ke estas avantaĝo lerni unue Esperanton, se oni volas lerni alian lingvon.

Oni havas tiujn eksperimentojn pri lernejoj kiuj montras, ke tio estas avantaĝo.

Helmar Frank ankaŭ skribis pri tio; kaj tio donas iun esperon.

Ĉar eble tio instigos lernejojn aŭ aŭtoritatojn enkonduki Esperanton kiel lingva orientigo. Because perhaps this will encourage schools or authorities to introduce Esperanto as a language orientation.

Eble eĉ privataj personoj konas tiujn avantaĝojn.

Ĉar fakte estas granda avantaĝo jam koni unu lingvon se vi volas lerni la duan, ĉar vi jam havas superrigardon pri la demando, kion oni devas lerni, kiam oni lernas novan lingvon. Because in fact it is a great advantage to already know one language if you want to learn the other, because you already have an overview of the question of what to learn when learning a new language.

Esperanto donas tute tre bonan enkondukon en la lingvo-lernadon, ĉar oni povas facile lerni ĝin ĝis alta grado de kompetenco kaj tiam la lernado de aliaj lingvoj estas malpli multe malfacila.

Fakte inter Esperantistoj oni trovas multajn homojn, kiuj parolas tri, kvar, kvin lingvojn.

Kaj ofte ili lernis ilin post Esperanto.

Kurz: Laŭ via opinio, ĉu la Esperanto-movado faras la bezonatan por atingi tiun celon?

Selten: La Esperanto-movado faras la eblon. Selten: The Esperanto movement makes the choice.

UEA faras tre bonan laboron.

Oni ne povas ataki ilin, ĉiam estas homoj, kiuj estas malkontentaj kaj volas ataki, ĉiam estas iuj kiuj pensas, ke oni povus fari pli multe kaj pli bone kaj la plej multaj ideoj ne estas praktikeblaj. You can’t attack them, there are always people who are dissatisfied and want to attack, there are always some who think one could do more and better and most ideas are not workable.

Ili faras tion kio estas praktikebla kaj mi estas kontenta kun la laboro de UEA.

Kurz: Kio estas la plej impresa okazintaĵo, kiun vi havis pere de Esperanto? Kurz: What is the most impressive event you have had through Esperanto?

Selten: Ja eble estis ke mi povis prelegi en Hispanujo al hispana publiko en Esperanto.

Kaj mi havis la helpon de Esperantisto, tre bona tradukanto kaj ni havis foliojn en Esperanto kaj en hispana lingvoj kaj tio estis tre bona. And I had the help of an Esperantist, a very good translator and we had sheets in Esperanto and in Spanish and that was very good.

Kurz: La Eŭropa Unio plilarĝiĝos por la ŝtatoj de Mez- kaj Orienteŭropo. Kurz: The European Union will expand to the states of Central and Eastern Europe.

Kiel vi vidas la lingvo-evoluon de la EU?

Selten: La EU eble baldaŭ havos dudek lingvojn, ili nun, mi pensas ili havas 12.

Ne ĉio estas konstruita en la konstruaĵo en Bruselo por dekdu lingvoj, kaj se ili havas pli, kaj ili volas havi iujn tradukitaj, ili devas konstrui novajn domojn. Not everything is built in the building in Brussels for twelve languages, and if they have more, and want to have some translated, they have to build new houses.

Estas la lingva kaoso kaj la lingvaj kostoj pligrandiĝos multe per tiu pligrandiĝo de la Eŭropa Unio. There is the language chaos and the language costs will increase a lot with this enlargement of the European Union.

Kaj la lingva problemo fariĝos multe pli grava kaj oni devus fari ion pri tio. And the language problem will become much more important and something should be done about it.

Sed jam nun mi pensas, estas triono de la administraj kostoj kiuj estas por lingva tradukado ktp.

Estas lingvaj kostoj de la administrativaj kostoj, ne de la tutaj kostoj.

Sed poste eble estos multe pli.

Kurz: Vi devenas el Breslaŭ, vivis en Frankfurto, en Berlino, Bielefeld kaj vi nun vivas apud Bonn. Kurz: You come from Breslau, lived in Frankfurt, Berlin, Bielefeld and now live near Bonn.

Kie estas via hejmo?

Selten: Ja hejmo en la senco de ...

Kompreneble mia hejmo nun estas tieĉi, sed mi ne parolas la lokan dialekton.

Do mi ne povas senti min parto de tiu regiono kiel iu povus kiu parolas la lokan dialekton kaj havas la radikojn tie ĉi.

Do mi ne vivas kie mi havas miajn radikojn.

Sed tio ja okazas al tre multaj homoj pro la plej diversaj kaŭzoj.

Oni ne devas pensi, ke tio estas iu aparta malfeliĉo. One should not think that this is any particular misfortune.

Sed tiuj povas esti feliĉaj, kiuj povas vivi, kie ili havas siajn radikojn mi pensas. But those can be happy who can live where they have their roots I think.

Kurz: Kiujn estontajn celojn vi havas?

Selten: Mi ankoraŭ volas iom kontribui al la teorio de la limigita racieco kaj la eksperimenta esploro de tio je la bazaj faktoj pri homa ekonomia konduto.

Tion oni devas havi por kiel bazo de iu teorio de la limigita racieco. This must be taken as the basis of any theory of limited rationality.

Kaj mi esperas, ke mi ankoraŭ povas fari iun gravan kontribuaĵon al tiu kampo.

Kaj tial mi koncentrigas miajn fortojn je tiu kampo, ĉar mi ne scias kiom longe mi havos tempon por fari tion.

Ĉar mi nun havas 70 jarojn.

Oni kelkfoje povas bone labori kaj esplori eĉ se oni havas 80 jarojn.

Sed tamen oni ne estas juna persono kaj oni ne povas labori kiel juna persono.

La fortoj malfortiĝas dum vi fariĝas pli aĝa kaj ankaŭ malsanoj povas veni subite. The forces weaken as you get older and also diseases can come on suddenly.

Kaj ĉio povas ĉesi, la aktiva vivo povas subite ĉesi pro grava malsano.

Ekzemple John Harsanyi havis gravan malsanon kelkajn jarojn antaŭ li mortis, kaj li mortis en Aŭgusto 2000 kaj mi vidas, ke la vivo de la homo ne estas senfina kaj oni devas konscii pri tio.

Kurz: Profesoro Selten, se vi libere havus deziron, kio ĝi estus? Kurz: Professor Selten, if you were free to wish, what would it be?

Selten: Ha, mi devus pripensi tion, mi ne kutimas deziri, mi devus pripensi tion, estas tre malfacila afero. Selten: Ah, I should think about that, I’m not used to wishing, I should think about that, it’s a very difficult thing.

Kurz: Profesoro Selten, mi kore dankas al vi por la tre interesa intervjuo kaj mi deziras al vi ĉion bonan por la estonteco.

Selten: Dankon.