image

Intervjuo de Selten, Intervjuo de Selten 2/3

Kurz: Profesoro Selten, kio estis la plej emocia momento en via kariero?

Selten: Eble vere estis la ricevo de Nobelpremio, ĉar tio ja estas tre grava afero.

Kurz: Kaj kio estis la plej frustrinta momento en via kariero?

Selten: Ne estis vere momento, ĉar estis iu tempo kiun mi havis antaŭ mia antaŭ diplomo.

Estis en Germanujo la matematikaj studoj dividita en du partojn, kaj post la unua parto estis tiu ekzameno kiun oni nomas antaŭ diplomo.

Kurz: Dum la unuaj du jaroj?

Selten: Ja, estas post du ĝis tri jaroj.

Kaj mi vere havis grandajn dubojn, ĉu mi povus fari tiun ekzamenon kaj havi sukceson en ĝi.

Kaj mi jam informi ĝis pri aliaj laboroj, se mi forlasos la universitaton, kaj tiel mi pensis, ke mi ja povas provi sukcesi, kaj mi tre diligente lernis por tiu ekzameno kaj fakte havis sufiĉe bonan sukceson en ĝi, kaj kiam mia memkonfido altiĝis kaj mi restis ĉe la universitato.

Kurz: Ĉu la tiamaj problemoj eble ankaŭ rilatas al tio, ke vi havas multajn diversajn interesojn?

Selten: Jes, ankaŭ rilatas al tio, ĉar mi studis pli longe ol tio kutimis en tiu tempo eĉ por matematiko.

Mi aŭskultis prelegojn pri kampoj kiuj estas tre diversaj, kaj fakte kelkajn aferojn kiujn mi faris, ekzemple psikologio, estis tre valora por mi poste.

Kurz: Komence de la okdekaj jaroj vi kune kun Jonathan Pool eldonis la verkon: “Ĉu mi lernu Esperanton?”.

En tiu verko vi analizas helpe de via ludo-teorio la ŝancon, kiun la internacia lingvo Esperanto havas, kiel internacia komunikilo.

Kio instigis vin al tiu laboro?

Selten: Nun, Jonathan Pool kaj mi estas Esperantistoj kaj mi renkontis lin en Paderborn.

Li estis gasto de Helmar Frank kaj ni faris grandan ekskurson kaj migris en la montetoj kaj do ni parolis pri multaj aferoj kaj ankaŭ en tiuj interparoloj ekestis tiu ideo fari ion tian kaj modeligi ion tian en iu maniero.

Kaj ankaŭ tre interesiĝis pri tio kaj ni laboris pri tio kaj faris ĝin.

Ne estas tute klara al mi la situacio, mi ne tute scias, kiel tio ekestis.

Sed ni ambaŭ havis grandan intereson en tiuj demandoj kiuj rilatas al Esperanto kaj tiel ni konstruis tiun simplan modelon kaj poste tiu malgranda artikolo ricevis la nomon: “Ĉu mi lernu Esperanton?”

Unue tio nur estis, kiel oni diras esplorraporto, ne vere publikigita kiel libro sed nur esplorraporto, kiun oni senpage sendas al interesuloj, sed poste Helmar Frank eldonis ĝin kiel libro kun germana traduko kiu estis farita de germana matematikisto.

Kurz: La verko mem unue estas nur farita Esperante.

Selten: Jes, ni nur havis iun anglan sumigon antaŭe, eble tri aŭ kvar paĝojn en angla lingvo, sed tamen la alia estis en Esperanto.

Mi pensis, ke oni ja povas fari tian esploron en Esperanto, kial ne, se oni faras en la angla en Germanujo, kial ne en Esperanto se estas io, kio estus por speciala intereso por Esperantistoj.

Kurz: Nun tio kondukas nin al demando: ĉu Esperanto taŭgas kiel lingvo por tiuj specialaj fakoj?

Selten: Tio tre bone taŭgas, mi ja ne estas la unua, kiu skribis pri matematikaj aferoj.

Estis jam sufiĉe multe da sciencaj literarturoj en Esperanto haveblaj, kaj ankaŭ tre famaj matematikistoj skribis en Esperanto, ekzemple Fréchet.

Kurz: Dum alia intervjuo, vi diris, ke Esperanto estas parto de via identeco.

Ĉu vi povas klarigi tion? Selten: Kio estas identeco?

Identiteco estas kiel oni respondas al la demando: “Kiu estas vi?

Kiu mi estas?” Do mi estas germano, mi estas parolanto de la nacia lingvo, la gepatran lingvon, la germanan lingvon.

Mi estas matematika ekonomiisto kaj mi ankaŭ estas Esperantisto.



Want to learn a language?


Learn from this text and thousands like it on LingQ.

  • A vast library of audio lessons, all with matching text
  • Revolutionary learning tools
  • A global, interactive learning community.

Language learning online @ LingQ

Kurz: Profesoro Selten, kio estis la plej emocia momento en via kariero?

Selten: Eble vere estis la ricevo de Nobelpremio, ĉar tio ja estas tre grava afero.

Kurz: Kaj kio estis la plej frustrinta momento en via kariero?

Selten: Ne estis vere momento, ĉar estis iu tempo kiun mi havis antaŭ mia antaŭ diplomo.

Estis en Germanujo la matematikaj studoj dividita en du partojn, kaj post la unua parto estis tiu ekzameno kiun oni nomas antaŭ diplomo.

Kurz: Dum la unuaj du jaroj?

Selten: Ja, estas post du ĝis tri jaroj.

Kaj mi vere havis grandajn dubojn, ĉu mi povus fari tiun ekzamenon kaj havi sukceson en ĝi.

Kaj mi jam informi ĝis pri aliaj laboroj, se mi forlasos la universitaton, kaj tiel mi pensis, ke mi ja povas provi sukcesi, kaj mi tre diligente lernis por tiu ekzameno kaj fakte havis sufiĉe bonan sukceson en ĝi, kaj kiam mia memkonfido altiĝis kaj mi restis ĉe la universitato.

Kurz: Ĉu la tiamaj problemoj eble ankaŭ rilatas al tio, ke vi havas multajn diversajn interesojn?

Selten: Jes, ankaŭ rilatas al tio, ĉar mi studis pli longe ol tio kutimis en tiu tempo eĉ por matematiko.

Mi aŭskultis prelegojn pri kampoj kiuj estas tre diversaj, kaj fakte kelkajn aferojn kiujn mi faris, ekzemple psikologio, estis tre valora por mi poste.

Kurz: Komence de la okdekaj jaroj vi kune kun Jonathan Pool eldonis la verkon: “Ĉu mi lernu Esperanton?”.

En tiu verko vi analizas helpe de via ludo-teorio la ŝancon, kiun la internacia lingvo Esperanto havas, kiel internacia komunikilo.

Kio instigis vin al tiu laboro?

Selten: Nun, Jonathan Pool kaj mi estas Esperantistoj kaj mi renkontis lin en Paderborn.

Li estis gasto de Helmar Frank kaj ni faris grandan ekskurson kaj migris en la montetoj kaj do ni parolis pri multaj aferoj kaj ankaŭ en tiuj interparoloj ekestis tiu ideo fari ion tian kaj modeligi ion tian en iu maniero.

Kaj ankaŭ tre interesiĝis pri tio kaj ni laboris pri tio kaj faris ĝin.

Ne estas tute klara al mi la situacio, mi ne tute scias, kiel tio ekestis.

Sed ni ambaŭ havis grandan intereson en tiuj demandoj kiuj rilatas al Esperanto kaj tiel ni konstruis tiun simplan modelon kaj poste tiu malgranda artikolo ricevis la nomon: “Ĉu mi lernu Esperanton?”

Unue tio nur estis, kiel oni diras esplorraporto, ne vere publikigita kiel libro sed nur esplorraporto, kiun oni senpage sendas al interesuloj, sed poste Helmar Frank eldonis ĝin kiel libro kun germana traduko kiu estis farita de germana matematikisto.

Kurz: La verko mem unue estas nur farita Esperante.

Selten: Jes, ni nur havis iun anglan sumigon antaŭe, eble tri aŭ kvar paĝojn en angla lingvo, sed tamen la alia estis en Esperanto.

Mi pensis, ke oni ja povas fari tian esploron en Esperanto, kial ne, se oni faras en la angla en Germanujo, kial ne en Esperanto se estas io, kio estus por speciala intereso por Esperantistoj.

Kurz: Nun tio kondukas nin al demando: ĉu Esperanto taŭgas kiel lingvo por tiuj specialaj fakoj?

Selten: Tio tre bone taŭgas, mi ja ne estas la unua, kiu skribis pri matematikaj aferoj.

Estis jam sufiĉe multe da sciencaj literarturoj en Esperanto haveblaj, kaj ankaŭ tre famaj matematikistoj skribis en Esperanto, ekzemple Fréchet.

Kurz: Dum alia intervjuo, vi diris, ke Esperanto estas parto de via identeco.

Ĉu vi povas klarigi tion?

Selten: Kio estas identeco?

Identiteco estas kiel oni respondas al la demando:

“Kiu estas vi?

Kiu mi estas?”

Do mi estas germano, mi estas parolanto de la nacia lingvo, la gepatran lingvon, la germanan lingvon.

Mi estas matematika ekonomiisto kaj mi ankaŭ estas Esperantisto.

×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.