image

Intervjuo de Selten, Intervjuo de Selten 1/3

Prof.

Reinhard Selten – Nobelpremiito por ekonomio 1994 intervjuata de Rainer Kurz Ni troviĝas en Bonn, universitata urbo en Germanio.

Sur la kampo de ekonomio la universitato de Bonn estas inter la gvidaj altlernejoj en Germanio.

Ĉirkaŭ 1900 el inter la entute 37000 studentoj studas ĉe la fakultato de ekonomiaj sciencoj.

La bonan reputacion tiu fakultato akiris danke al siaj ekonomiaj sciencistoj kiel Krelle, Hildenbrand kaj certe ankaŭ Reinhard Selten.

Ĉi-tie Profesoro Selten kreis kaj plukonstruis la laboratorion de eksperimenta ekonomiko.

Daŭre li estas ties aktiva kaj inovativa direktoro.

Volontuloj ĉi-tie partoprenas decidludojn ĉe la komputilo.

Ju pli sukcesaj la partoprenantoj, des pli da mono ili povas gajni.

Per tiu maniero la laboratorio de eksperimenta ekonomiko plibonigas nian komprenon de la individua ago en ekonomiaj situacioj.

Profesoro Selten estas Nobelpremiito por ekonomio, la unua kaj ĝis nun la sola en Germanio.

Li ricevis la premion en 1994 kune kun la usonanoj John Harsanyi kaj John Nash.

La Nobelkomitato tiel honorigis la pionirajn esplorojn sur la kampo de la ludo-teorio de Reinhard Selten.

Ni vizitis profesoron Selten en lia domo en Königswinter ĉe Bonn por paroli pri liaj fakaj kontribuoj, pri la Nobelpremio, pri lia kariero kaj ankaŭ pri liaj privataj interesoj precipe liaj Esperanto-aktivadoj.

Kurz: Profesoro Selten, la ludo-teorio estas sufiĉe nova kampo de la scienco, kiun vi decide influis.

Ĉu vi povas klarigi al mi kaj al niaj spektantoj, kio estas la ludo-teorio?

Selten: La ludo-teorio estas matematika metodo por modeligi kaj analizi situaciojn, kiuj havas konflikton aŭ korporacion.

Kurz: Ĉu la ludo-teorio laŭ via opinio rilatas aŭ apartenas al la matematiko aŭ al la ekonomiko?

Selten: La ludo-teorio estas matematika teorio kaj oni havas en ĝi matematikajn demandojn, sed ankaŭ estas socio-scienca fako, ĉar oni ja priskribas la racian konduton de homoj.

Kurz: Al kiu utilas la ludo-teorio kaj ĉu ĝi jam hodiaŭ estas aplikata?

Selten: La ludo-teorio estas aplikata al multaj aferoj: ekonomio, al teorio de merkatoj kun malmultaj partoprenantoj aŭ malmultaj firmaoj, kiuj vendas la samajn aŭ similajn produktojn.

Ĝi estas aplikata al la politiko, ekzemple la formado de koalicioj en parlamentoj, al la elekto- kampanjoj.

Ĝi ankaŭ estas aplikata en biologio, ĉar la natura selekto rezultas en tendenco de optimigo, kaj optimigo se estas konflikto de intereso ĉiam rezultas en ludo-teoria ekvilibro.

Kurz: Ĉu vi, Profesoro Selten mem, jam uzis la ludo-teorion por fari ekzemple decidojn?

Selten: Ne rekte.

Oni ja povas profiti de ĝeneralaj ekkonoj, kiujn oni havas de ludo-teorio, sed oni ne povas komputi per formulo iun respondon al iu decidoproblemo, kiun oni havas. Tio estas tro naiva ideo pri la uzo de ludo-teorio.

Kurz: Profesoro Selten, kiel estis la stato de la ludo-teorio antaŭ viaj kontribuoj?

Selten: Dum multaj jaroj la ludo-teorio estis koncentrita al kooperativa ludo-teorio.

Oni nomas kooperativa, la ludo-teorion kiu supozas, ke kooperado okazos ĉiam kiam tio estos inter la intereso de la partoprenantoj.

Sed tion oni ne povas supozi ĉiam, ĉar oni devas ekspliki kial kelkfoje homoj kooperadas aŭ kelkfoje ili ne faras tion.

Kaj pro tio oni devas modeligi pli detale.

Do oni devas fari decidon ĉu oni kooperadas aŭ ne, kaj tio devas esti modeligita.

Kaj tiam oni ne devas plej supozi kooperadon, sed oni povas konkludi, ĉu en iu situacio kooperado okazas aŭ ne okazas.

Tio estas nekooperativa analizo de la kooperacio.

Kurz: Kaj kiuj estas la kontribuoj, kiujn viaj Nobelkolegoj kaj ankaŭ vi enkondukis en la ludo-teorion?

Selten: John Nash faris tre bazan laboron.

Li enkondukis la koncepton de la ludo-teoria ekvilibro kaj ankaŭ pruvis, ke ĉiu ludo kun kiu estas fina en certa senco havas iun ekvilibron.

Do li pruvis ekziston.

Kaj lia laboro estis tre grava, sed tion li jam faris en la jaro 1951.

Sed poste, por multaj jaroj oni ne atentis tiun koncepton tre multe.

Nur en la sepdekaj jaroj komencis kelkaj personoj, ankaŭ mi, komencis modeligi ekonomiajn situaciojn per ludoj kaj apliki tiun koncepton de subluda perfekta ekvilibro, kiun mi enkondukis.

Kaj tiu koncepto de subludperfekta ekvilibro faris progreson, ĉar oni nun povis demandi aliajn demandojn ol antaŭe, kaj modeligi interesajn situaciojn de la ekonomio.

Kurz: Laŭ via opinio, kiel estos la estonteco de la ludo-teorio?

Selten: La ludo-teorio devas ŝanĝiĝi, ĉar oni eltrovis per eksperimentoj, ke la homa konduto ne estas tiel racia kiel oni supozis el la ludo-teorio.

Oni esploris tre multe la racian ludo-teorion kaj tio ankaŭ estas tre grava laŭ filozofa vidpunkto, ĉar oni ja devas gajni iun komprenon kio estas la defino de racieco.

Eĉ, se neniu homo estas tute racia, oni devas iom kompreni, kio estus racia konduto, se ĝi eblus.

Fakte pro kelkaj kaŭzoj, ne eblas racia konduto, ĉar la homaj kapabloj por pensi, kaj kalkuli ne estas sufiĉe grandaj.

Do oni nur povas havi limigitan raciecon, kaj oni devas esplori tion en la laboratorio, kion tio ignifas, ĉar kiel la homo vere kondutas sub la limigoj de la racieco.

Oni ne povas nur teorie konkludi, oni devas observi la konduton, kaj tiam oni post la observo fari teorion pri ĝi: priskriba ludo-teorio per konduta ludo-teorio, ne komplete racian ludo-teorion.

Oni tiam eble havas tre grandan kaj tre fruktedonan ideon kaj oni pro tio donas tiun premion, sed antaŭ tio jam estas tempo ke oni eble konsideru la eksperimentan esploron de la ekonomia konduto, kiel bazo de Nobelpremio.

Kurz: Profesoro Selten, je la komenco de via kariero, ĉu vi povis imagi ricevi premion kiel la Nobelpremion?

Selten: Certe ne, mi ne povis imagi, ke mi estos profesoro, ĉar se vi komencas studi vi ne scias kiel bona vi estas en la scienco kaj ĉu vi povas fariĝi profesoro kaj resti ĉe la universitato tion oni tute ne scias.

Mi ja ĉiam sciis, ke mi ŝatis fari tion, sed mi ne pensis, ke mi nepre povas tion fari.

Kurz: Kiel vi eksciis, ke vi estas nobelpremiota, kaj ĉu tio estis surprizo por vi?

Selten: Ja estis surprizo, mi ne ekspektis tion.

Sed mi kaj mia edzino, ni estis en supermerkato por aĉeti nian nutraĵon ktp.

Kaj ni nur revenis mi pensas je la 12a.

Kaj ili ĝenerale telefonos al la homoj kiam ili decidis kiun premiigi kaj ili ne povis atingi min, ĝenerale oni volas atingi la premiitojn antaŭ ol la ĝenerala publiko estas informita.

Sed mi ne estis tie, do ili atendis plian horon sed tiam ili anoncis tion.

Kiam mi venis hejmen de tiu aĉetado estis kelkaj grupoj de homoj antaŭ mia domo kaj mi pensis ke io malbona okazis kaj mi eliris la aŭtomobilon kaj iu venis al mi kaj diris: “Mi gratulas vin” Pro kio?

Mi demandis. Do li klarigis al mi, tiel mi informiĝis pri la premio.

Kurz: Kiel vi sentis, dum la momento kiam la sveda reĝo transdonis la premion al vi?

Selten: Mi ne tute memoras, mi nur memoras, ke mi devis atenti por korekte konduti en la ceremonio, kaj tio okupis min dum tiu tempo ke mi nenion faru malĝusta.

Kurz: Kion vi konsilus al juna scientisto, kiu kiel vi, volas iam ricevi la Nobelpremion?

Selten: Se iu venas al mi kaj diras, ke li ŝatus ricevi la Nobelpremion, kion mi devas fari pri tio, mi diros al li: se vi volas labori por atingi la Nobelpremion, vi jam faras la malĝustan, ĉar oni ne atingas tiun celon, se oni marŝas al la celo.

Tio estas celo kiun oni atingas, ĉar oni fakte estas entuziasmigita per la scienco mem, se oni havas iun scivolemon, kaj tial tre forte laboras por gajni la ekkonojn.

Se oni nur laboras por ricevi iun eksternan sukceson kiel premio, tio ne estas sufiĉe granda instigo al tio kion oni devas fari por ricevi la premion.

Kurz: Kiel kaj kie vi eltrovas viajn pli bonajn ideojn?

Selten: Mi ofte migras en la montetoj kaj dum tiu promenado mi ofte havas tre bonajn ideojn.

Ĉar se mi estas tutsola mi povas koncentriĝi je la problemoj sciencaj kiujn mi havas kaj tio ofte estas tre fruktedona, kelkfoje mi ankaŭ migras kun kolegoj kaj aliaj personoj kaj tiam oni interparolas.

Ankaŭ dum interparoloj oni povas havi bonan ideon.

Sed fakte ne ĉiuj miaj bonaj ideoj estas en tiuj situacioj.

Mi ankaŭ kelkfoje hejme havas bonajn ideojn.

Kurz: Kio ŝanĝis en via vivo kiam vi ricevis la Nobelpremion?

Selten: Antaŭ ol mi ricevis la premion, neniu interesiĝis pri mia laboro ekster la scienco.

Kompreneble mi jam estis konata en la scienco, sed homoj, kiuj estras entreprenojn ktp.

ili ne interesiĝis pri mia laboro. Estis tro teoria, tro baza, kaj oni ne interesiĝas pri tio.

Sed post kiam mi ricevis la premion, subite estis granda intereso pri kion mi faras kaj kiu mi estas ktp.

Ĵurnalistoj venas kaj intervjuas min kiel vi hodiaŭ, sed malmulte tio okazis antaŭe, tre malmulte.

Kurz: Mi volas reveni al via karierevoluo.

Vi mem studis matematikon en Frankfurto kaj poste vi decidis iri al ekonomiko.

Kial vi decidis tiel?

Selten: Nun, estis ne nur mia decido, mi ja interesiĝis pri ekonomio multe, sed tion mi mem ne povis decidi.

Iu devis oferti iun postenon al mi kaj iu profesoro de ekonomio faris tion, proponis al mi labori por li kaj mi akceptis tion.

Li konis min jam, do li proponis tion al mi kaj mi sciis, ke tio estis tre bona por mi kaj mi akceptis tion.

Tio estis post mia diplomekzameno.

Poste mi laboris por doktoriĝo en matematiko, mi doktoriĝis en matematiko kiam mi jam estis laboranta por ekonomio.

Kurz: Kaj tio estis doktoriĝo rilata al ludo-teorio.

Selten: Jes, estis iu daŭrigo de diploma tezo.

Poste mi nur laboris por ekonomio.

Kurz: Ĉu vi hodiaŭ elektus la saman karieron?

Selten: Mi ne scias, ĉar hodiaŭ estas ankaŭ aliaj eblecoj.

Se mi estus juna nun, verŝajne mi farus ion alian, ĉar la scienco ja ŝanĝiĝis kaj eble estas nun aliaj kampoj, kiuj havas tre grandajn ŝancojn, kiel ekzemple, artefarita inteligenco.

Kurz: Vi restis fidela al via akademia kariero, kio instigis vin ne ŝanĝi al ekzemple la industrio?

Selten: Nu ja, mi ne havis tiom da eblecoj ŝanĝi al la industrio.

Oni proponis al mi postenon ekster la universitato eble unu aŭ dufoje mi havis la eblecon, tio ne atraktis min tiel multe.

Kurz: Kadre de viaj sciencaj laboroj, vi ofte estas eksterlande.

Ĉu tiuj eksterlandaj kontaktoj estas gravaj por viaj esploroj?

Selten: Jes, estis gravaj kontaktoj.

Mi multe kunlaboris kun tri personoj en Berkley universitato tie, kaj plej multe konvenas al mi kaj kiuj estas 10 jarojn pli aĝaj ol mi kaj mi lernis tre multe de ili.

Niaj interagoj estis tre intencaj, mi nur skribis unu libron kaj unu artikolon dum la tuta tempo de dudek jaroj, sed tamen niaj interagoj estis tre intencaj kaj influis ankaŭ tion kion ni faris ekster nia kunlaboro.



Want to learn a language?


Learn from this text and thousands like it on LingQ.

  • A vast library of audio lessons, all with matching text
  • Revolutionary learning tools
  • A global, interactive learning community.

Language learning online @ LingQ

Prof.

Reinhard Selten – Nobelpremiito por ekonomio 1994 intervjuata de Rainer Kurz

Ni troviĝas en Bonn, universitata urbo en Germanio.

Sur la kampo de ekonomio la universitato de Bonn estas inter la gvidaj altlernejoj en Germanio.

Ĉirkaŭ 1900 el inter la entute 37000 studentoj studas ĉe la fakultato de ekonomiaj sciencoj.

La bonan reputacion tiu fakultato akiris danke al siaj ekonomiaj sciencistoj kiel Krelle, Hildenbrand kaj certe ankaŭ Reinhard Selten.

Ĉi-tie Profesoro Selten kreis kaj plukonstruis la laboratorion de eksperimenta ekonomiko.

Daŭre li estas ties aktiva kaj inovativa direktoro.

Volontuloj ĉi-tie partoprenas decidludojn ĉe la komputilo.

Ju pli sukcesaj la partoprenantoj, des pli da mono ili povas gajni.

Per tiu maniero la laboratorio de eksperimenta ekonomiko plibonigas nian komprenon de la individua ago en ekonomiaj situacioj.

Profesoro Selten estas Nobelpremiito por ekonomio, la unua kaj ĝis nun la sola en Germanio.

Li ricevis la premion en 1994 kune kun la usonanoj John Harsanyi kaj John Nash.

La Nobelkomitato tiel honorigis la pionirajn esplorojn sur la kampo de la ludo-teorio de Reinhard Selten.

Ni vizitis profesoron Selten en lia domo en Königswinter ĉe Bonn por paroli pri liaj fakaj kontribuoj, pri la Nobelpremio, pri lia kariero kaj ankaŭ pri liaj privataj interesoj precipe liaj Esperanto-aktivadoj.

 

Kurz: Profesoro Selten, la ludo-teorio estas sufiĉe nova kampo de la scienco, kiun vi decide influis.

Ĉu vi povas klarigi al mi kaj al niaj spektantoj, kio estas la ludo-teorio?

Selten: La ludo-teorio estas matematika metodo por modeligi kaj analizi situaciojn, kiuj havas konflikton aŭ korporacion.

Kurz: Ĉu la ludo-teorio laŭ via opinio rilatas aŭ apartenas al la matematiko aŭ al la ekonomiko?

Selten: La ludo-teorio estas matematika teorio kaj oni havas en ĝi matematikajn demandojn, sed ankaŭ estas socio-scienca fako, ĉar oni ja priskribas la racian konduton de homoj.

Kurz: Al kiu utilas la ludo-teorio kaj ĉu ĝi jam hodiaŭ estas aplikata?

Selten: La ludo-teorio estas aplikata al multaj aferoj: ekonomio, al teorio de merkatoj kun malmultaj partoprenantoj aŭ malmultaj firmaoj, kiuj vendas la samajn aŭ similajn produktojn.

Ĝi estas aplikata al la politiko, ekzemple la formado de koalicioj en parlamentoj, al la elekto- kampanjoj.

Ĝi ankaŭ estas aplikata en biologio, ĉar la natura selekto rezultas en tendenco de optimigo, kaj optimigo se estas konflikto de intereso ĉiam rezultas en ludo-teoria ekvilibro.

Kurz: Ĉu vi, Profesoro Selten mem, jam uzis la ludo-teorion por fari ekzemple decidojn?

Selten: Ne rekte.

Oni ja povas profiti de ĝeneralaj ekkonoj, kiujn oni havas de ludo-teorio, sed oni ne povas komputi per formulo iun respondon al iu decidoproblemo, kiun oni havas.

Tio estas tro naiva ideo pri la uzo de ludo-teorio.

Kurz: Profesoro Selten, kiel estis la stato de la ludo-teorio antaŭ viaj kontribuoj?

Selten: Dum multaj jaroj la ludo-teorio estis koncentrita al kooperativa ludo-teorio.

Oni nomas kooperativa, la ludo-teorion kiu supozas, ke kooperado okazos ĉiam kiam tio estos inter la intereso de la partoprenantoj.

Sed tion oni ne povas supozi ĉiam, ĉar oni devas ekspliki kial kelkfoje homoj kooperadas aŭ kelkfoje ili ne faras tion.

Kaj pro tio oni devas modeligi pli detale.

Do oni devas fari decidon ĉu oni kooperadas aŭ ne, kaj tio devas esti modeligita.

Kaj tiam oni ne devas plej supozi kooperadon, sed oni povas konkludi, ĉu en iu situacio kooperado okazas aŭ ne okazas.

Tio estas nekooperativa analizo de la kooperacio.

Kurz: Kaj kiuj estas la kontribuoj, kiujn viaj Nobelkolegoj kaj ankaŭ vi enkondukis en la ludo-teorion?

Selten: John Nash faris tre bazan laboron.

Li enkondukis la koncepton de la ludo-teoria ekvilibro kaj ankaŭ pruvis, ke ĉiu ludo kun kiu estas fina en certa senco havas iun ekvilibron.

Do li pruvis ekziston.

Kaj lia laboro estis tre grava, sed tion li jam faris en la jaro 1951.

Sed poste, por multaj jaroj oni ne atentis tiun koncepton tre multe.

Nur en la sepdekaj jaroj komencis kelkaj personoj, ankaŭ mi, komencis modeligi ekonomiajn situaciojn per ludoj kaj apliki tiun koncepton de subluda perfekta ekvilibro, kiun mi enkondukis.

Kaj tiu koncepto de subludperfekta ekvilibro faris progreson, ĉar oni nun povis demandi aliajn demandojn ol antaŭe, kaj modeligi interesajn situaciojn de la ekonomio.

Kurz: Laŭ via opinio, kiel estos la estonteco de la ludo-teorio?

Selten: La ludo-teorio devas ŝanĝiĝi, ĉar oni eltrovis per eksperimentoj, ke la homa konduto ne estas tiel racia kiel oni supozis el la ludo-teorio.

Oni esploris tre multe la racian ludo-teorion kaj tio ankaŭ estas tre grava laŭ filozofa vidpunkto, ĉar oni ja devas gajni iun komprenon kio estas la defino de racieco.

Eĉ, se neniu homo estas tute racia, oni devas iom kompreni, kio estus racia konduto, se ĝi eblus.

Fakte pro kelkaj kaŭzoj, ne eblas racia konduto, ĉar la homaj kapabloj por pensi, kaj kalkuli ne estas sufiĉe grandaj.

Do oni nur povas havi limigitan raciecon, kaj oni devas esplori tion en la laboratorio, kion tio ignifas, ĉar kiel la homo vere kondutas sub la limigoj de la racieco.

Oni ne povas nur teorie konkludi, oni devas observi la konduton, kaj tiam oni post la observo fari teorion pri ĝi: priskriba ludo-teorio per konduta ludo-teorio, ne komplete racian ludo-teorion.

Oni tiam eble havas tre grandan kaj tre fruktedonan ideon kaj oni pro tio donas tiun premion, sed antaŭ tio jam estas tempo ke oni eble konsideru la eksperimentan esploron de la ekonomia konduto, kiel bazo de Nobelpremio.

Kurz: Profesoro Selten, je la komenco de via kariero, ĉu vi povis imagi ricevi premion kiel la Nobelpremion?

Selten: Certe ne, mi ne povis imagi, ke mi estos profesoro, ĉar se vi komencas studi vi ne scias kiel bona vi estas en la scienco kaj ĉu vi povas fariĝi profesoro kaj resti ĉe la universitato tion oni tute ne scias.

Mi ja ĉiam sciis, ke mi ŝatis fari tion, sed mi ne pensis, ke mi nepre povas tion fari.

Kurz: Kiel vi eksciis, ke vi estas nobelpremiota, kaj ĉu tio estis surprizo por vi?

Selten: Ja estis surprizo, mi ne ekspektis tion.

Sed mi kaj mia edzino, ni estis en supermerkato por aĉeti nian nutraĵon ktp.

Kaj ni nur revenis mi pensas je la 12a.

Kaj ili ĝenerale telefonos al la homoj kiam ili decidis kiun premiigi kaj ili ne povis atingi min, ĝenerale oni volas atingi la premiitojn antaŭ ol la ĝenerala publiko estas informita.

Sed mi ne estis tie, do ili atendis plian horon sed tiam ili anoncis tion.

Kiam mi venis hejmen de tiu aĉetado estis kelkaj grupoj de homoj antaŭ mia domo kaj mi pensis ke io malbona okazis kaj mi eliris la aŭtomobilon kaj iu venis al mi kaj diris: “Mi gratulas vin” Pro kio?

Mi demandis.

Do li klarigis al mi, tiel mi informiĝis pri la premio.

Kurz: Kiel vi sentis, dum la momento kiam la sveda reĝo transdonis la premion al vi?

Selten: Mi ne tute memoras, mi nur memoras, ke mi devis atenti por korekte konduti en la ceremonio, kaj tio okupis min dum tiu tempo ke mi nenion faru malĝusta.

Kurz: Kion vi konsilus al juna scientisto, kiu kiel vi, volas iam ricevi la Nobelpremion?

Selten: Se iu venas al mi kaj diras, ke li ŝatus ricevi la Nobelpremion, kion mi devas fari pri tio, mi diros al li: se vi volas labori por atingi la Nobelpremion, vi jam faras la malĝustan, ĉar oni ne atingas tiun celon, se oni marŝas al la celo.

Tio estas celo kiun oni atingas, ĉar oni fakte estas entuziasmigita per la scienco mem, se oni havas iun scivolemon, kaj tial tre forte laboras por gajni la ekkonojn.

Se oni nur laboras por ricevi iun eksternan sukceson kiel premio, tio ne estas sufiĉe granda instigo al tio kion oni devas fari por ricevi la premion.

Kurz: Kiel kaj kie vi eltrovas viajn pli bonajn ideojn?

Selten: Mi ofte migras en la montetoj kaj dum tiu promenado mi ofte havas tre bonajn ideojn.

Ĉar se mi estas tutsola mi povas koncentriĝi je la problemoj sciencaj kiujn mi havas kaj tio ofte estas tre fruktedona, kelkfoje mi ankaŭ migras kun kolegoj kaj aliaj personoj kaj tiam oni interparolas.

Ankaŭ dum interparoloj oni povas havi bonan ideon.

Sed fakte ne ĉiuj miaj bonaj ideoj estas en tiuj situacioj.

Mi ankaŭ kelkfoje hejme havas bonajn ideojn.

Kurz: Kio ŝanĝis en via vivo kiam vi ricevis la Nobelpremion?

Selten: Antaŭ ol mi ricevis la premion, neniu interesiĝis pri mia laboro ekster la scienco.

Kompreneble mi jam estis konata en la scienco, sed homoj, kiuj estras entreprenojn ktp.

ili ne interesiĝis pri mia laboro.

Estis tro teoria, tro baza, kaj oni ne interesiĝas pri tio.

Sed post kiam mi ricevis la premion, subite estis granda intereso pri kion mi faras kaj kiu mi estas ktp.

Ĵurnalistoj venas kaj intervjuas min kiel vi hodiaŭ, sed malmulte tio okazis antaŭe, tre malmulte.

Kurz: Mi volas reveni al via karierevoluo.

Vi mem studis matematikon en Frankfurto kaj poste vi decidis iri al ekonomiko.

Kial vi decidis tiel?

Selten: Nun, estis ne nur mia decido, mi ja interesiĝis pri ekonomio multe, sed tion mi mem ne povis decidi.

Iu devis oferti iun postenon al mi kaj iu profesoro de ekonomio faris tion, proponis al mi labori por li kaj mi akceptis tion.

Li konis min jam, do li proponis tion al mi kaj mi sciis, ke tio estis tre bona por mi kaj mi akceptis tion.

Tio estis post mia diplomekzameno.

Poste mi laboris por doktoriĝo en matematiko, mi doktoriĝis en matematiko kiam mi jam estis laboranta por ekonomio.

Kurz: Kaj tio estis doktoriĝo rilata al ludo-teorio.

Selten: Jes, estis iu daŭrigo de diploma tezo.

Poste mi nur laboris por ekonomio.

Kurz: Ĉu vi hodiaŭ elektus la saman karieron?

Selten: Mi ne scias, ĉar hodiaŭ estas ankaŭ aliaj eblecoj.

Se mi estus juna nun, verŝajne mi farus ion alian, ĉar la scienco ja ŝanĝiĝis kaj eble estas nun aliaj kampoj, kiuj havas tre grandajn ŝancojn, kiel ekzemple, artefarita inteligenco.

Kurz: Vi restis fidela al via akademia kariero, kio instigis vin ne ŝanĝi al ekzemple la industrio?

Selten: Nu ja, mi ne havis tiom da eblecoj ŝanĝi al la industrio.

Oni proponis al mi postenon ekster la universitato eble unu aŭ dufoje mi havis la eblecon, tio ne atraktis min tiel multe.

Kurz: Kadre de viaj sciencaj laboroj, vi ofte estas eksterlande.

Ĉu tiuj eksterlandaj kontaktoj estas gravaj por viaj esploroj?

Selten: Jes, estis gravaj kontaktoj.

Mi multe kunlaboris kun tri personoj en Berkley universitato tie, kaj plej multe konvenas al mi kaj kiuj estas 10 jarojn pli aĝaj ol mi kaj mi lernis tre multe de ili.

Niaj interagoj estis tre intencaj, mi nur skribis unu libron kaj unu artikolon dum la tuta tempo de dudek jaroj, sed tamen niaj interagoj estis tre intencaj kaj influis ankaŭ tion kion ni faris ekster nia kunlaboro.

×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.