×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Unu horo da moviĝo kompensas ok horojn da sidado

Plurhora sidado damaĝas - sed estas neevitebla por multaj laborantoj en oficejo. Nova studaĵo vekas kuraĝon: Kiu ĉiutage moviĝas, tiu povas kompensi la negativajn efikojn.

La homa korpo ne estas kreita por daŭra sidado.

Ju pli ni sidadas, des pli alta estas nia risko ekzemple por malsanoj de koro kaj sangocirkulo. Sed la protaskan daŭron de sidado multaj homoj bedaŭrinde ne povas mem elekti - por enoficejaj laborantoj ok horoj sur la ĉeskribotabla seĝo estas ĉiutagaĵo.

Esplorista teamo nun direktas sin al tiuj homoj kun pozitiva novaĵo: Kiu sufiĉe moviĝas, tiu povas eĉ nuligi la sanriskojn kaŭzitaj de plurhora sidado. Por tio necesas nur unu horo da moviĝo en tago - ekzemple en formo de malhasta biciklado aŭ per energieca irado (ekde 5,6 km/h).

Por sia analizo la esploristoj el Norvegio uzis la datumojn de pli ol unu miliono da homoj en la tuta mondo kiuj estas partoprenintaj ĉe 16 diversaj esploroj. Post kiam ili estis kolektintaj la datumojn, la esploristoj atribuis al la partoprenintoj diversajn grupojn: Kiel bazo servis al la sciencistoj kvar moviĝogrupoj - unue la kvarono kiu moviĝis ĝis kvin minutojn tage plej malmulte, ĝis laste al la kvarono kiu plej multe moviĝis dum pli ol unu horo tage. Ene de tiuj moviĝogrupoj estis subgrupoj - depende de tio kiom la partoprenintoj sidadis: Al la apenaŭsidadantoj apartenis ĉiuj kiuj sidadis dum maksimume kvar horoj tage, al la plej alta grupo apartenis tiuj, kiuj atingis pli ol ok horojn da sidado tage.

Tiujn datumojn kombinis la esploristoj sekve kun la mortodatumoj okazintaj dum la esploro. El la pli ol unu miliono da partoprenintoj mortis 80.000 dum la daŭro de la studo.

La rezultoj estis klaraj: Kun pli kaj pli da horoj dum kiuj iu sidadas ĉiutage, plialtiĝas la risko morti frue. Aliflanke malaltiĝas la mortorisko kun ĉiu minuto pli da moviĝo ĉiutage. La mesaĝo el la studaĵo estas pozitiva: Eblas redukti aŭ eĉ tute elimini la riskon se oni estas nur sufiĉe aktiva - eĉ sen sporto aŭ vizitoj en trejnstudio.

Por multaj homoj kiuj komutas al la laboro kaj laboras en oficejo, ne estas ebleco eskapi el longa sidado. Precipe por tiuj homoj necesas atentigi kiom gravas moviĝo - tute egale ĉu temas pri promenado dum la tagmeza paŭzo, pri iom da kurado matene aŭ pri bicklado al la laboro.

Eĉ tiu kiu ne atingas tutan horon da moviĝo, tiu profitas. Jam kvin minutoj da ĉiutaga kurado povas protekti la koron.

La eldirpovo de la studaĵo estas enorma precipe pro la multaj partoprenintoj kaj pro la malambiguaj statistikaj tendencoj. Malgraŭ tio ĉe ĉiuj tiaj esploroj restas necertecoj. Tiel ekzemple la plej granda parto de la partoprenintoj estis pli ol 45-jara, krome preskaŭ ĉiuj devenis el okcidenta Eŭropo, Usono kaj Aŭstralio. Restas do malklare ĉu la rezultoj estas trafaj ankaŭ por aliaj popolgrupoj.

Plurhora sidado damaĝas - sed estas neevitebla por multaj laborantoj en oficejo. Nova studaĵo vekas kuraĝon: Kiu ĉiutage moviĝas, tiu povas kompensi la negativajn efikojn.

La homa korpo ne estas kreita por daŭra sidado.

Ju pli ni sidadas, des pli alta estas nia risko ekzemple por malsanoj de koro kaj sangocirkulo. Sed la protaskan daŭron de sidado multaj homoj bedaŭrinde ne povas mem elekti - por enoficejaj laborantoj ok horoj sur la ĉeskribotabla seĝo estas ĉiutagaĵo.

Esplorista teamo nun direktas sin al tiuj homoj kun pozitiva novaĵo: Kiu sufiĉe moviĝas, tiu povas eĉ nuligi la sanriskojn kaŭzitaj de plurhora sidado. Por tio necesas nur unu horo da moviĝo en tago - ekzemple en formo de malhasta biciklado aŭ per energieca irado (ekde 5,6 km/h).

Por sia analizo la esploristoj el Norvegio uzis la datumojn de pli ol unu miliono da homoj en la tuta mondo kiuj estas partoprenintaj ĉe 16 diversaj esploroj. Post kiam ili estis kolektintaj la datumojn, la esploristoj atribuis al la partoprenintoj diversajn grupojn:

Kiel bazo servis al la sciencistoj kvar moviĝogrupoj - unue la kvarono kiu moviĝis ĝis kvin minutojn tage plej malmulte, ĝis laste al la kvarono kiu plej multe moviĝis dum pli ol unu horo tage. Ene de tiuj moviĝogrupoj estis subgrupoj - depende de tio kiom la partoprenintoj sidadis: Al la apenaŭsidadantoj apartenis ĉiuj kiuj sidadis dum maksimume kvar horoj tage, al la plej alta grupo apartenis tiuj, kiuj atingis pli ol ok horojn da sidado tage.