×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Pri la 101-a Universala Kongreso

Pri la 101-a Universala Kongreso

La UK de Lillo (Lille, Francio), la centa, estis granda evento. Partoprenis ĉirkaŭ 2800 esperantistoj el 80 landoj.

Evidente la 101-a ne povis esti tiel granda. Tamen, kvankam ĝi okazis en malgranda urbo (en Nitro/Nitra, Slovakio), partoprenis sufiĉa kvanto da homoj: 1252 el 59 landoj. La Alta Protektanto estis eĉ la slovaka Prezidento, kaj la urbestro de Nitro forte apogis la kongreson.

Kio tre pozitive impresis min unue - antaŭ la UK - estis la bona organizado: tre frue la partoprenontoj ricevis informojn pri transporto, loĝado, manĝejo kaj ekskursoj. Tiel en ununura mendilo oni povis elekti hotelon (aŭ alian loĝejon) kaj diri ĉu oni volos busan transporton el la flughaveno, manĝi en komuna manĝejo (ĉu vegetaranaĵojn) kaj fari ekskurson (ĉio tio jam kun informoj pri la prezoj). La LKK (Loka Kongresa Komitato) sukcesis marĉandi ne nur bonegajn prezojn por la hoteloj (ekzemple nur 32 eŭrojn por dupersona ĉambro en bona kaj bone situita kvarstela hotelo), sed ankaŭ senpagan busan transporton en la tuta urbo dum la kongreso.

Alveninte unu tagon antaŭ la komenco de la kongreso, mi kaj mia edzino jam povis viziti la urbon. Nitro, kun ĉirkaŭ 80.000 loĝantoj, estas nuntempe nur la kvara plej granda slovaka urbo, sed ĝi estis la unua ĉefurbo. Ĝia plej grava vizitindaĵo estas ĝia bone - sur monteto - situita kastelo kun belega baroka preĝejo kaj malgranda muzeo. Krom tiu ekzistas du aŭ tri aliaj belaj preĝejoj en la urbo kaj kromaj belaj konstruaĵoj (precipe de katolikaj institucioj). La urbo estas tre agrabla, kun larĝaj stratoj en la centro.

La kongresejo estis unu el la universitatoj de Nitro. Tiu universitato situas en granda kaj bela parko. La prelegejoj estis preskaŭ ĉiuj ĉe la teretaĝo, kaj pro tio la distanco inter kelkaj el ili estis sufiĉe granda. Unu el la plej grandaj distancoj estis inter la ĉambro de la libroservo kaj la manĝejo. Sendube tio estis problemo por tiuj partoprenantoj kiuj malfacile piediras. Aliflanke por ĉiuj aliaj tio estis bona oportuno fizike ekzerciĝi - kio siavice estis grava, ĉar la manĝaĵoj eldonitaj en la manĝejo (la studenta restoracio) estis ĉiam grandkvantaj. Ĉiukaze estis tre agrable transpasi la parkon, kiam oni iris de unu al alia konstruaĵo (kaj bonŝance la suno brilis la tutan semajnon).

Kiel okazas ĉiam en UK-oj, la plejmulto de la partoprenantoj estis sufiĉe maljunaj. Evidente la ĉefaj kaŭzoj estas, ke la gejunuloj kaj junaj homoj estas malplimulto en UEA kaj ke ili havas malpli da mono ol la pli maljunaj por pagi longan vojaĝon kaj la partoprenon kaj restadon dum UK-oj. Malgraŭ tio oni vidis sufiĉe multe da gejunuloj en la 101-a kongreso. Ekzemple la du gvidantoj de nia merkreda ekskurso estis junuloj - aŭ junaj viroj - kiuj tre bone, tre flue, parolis Esperanton, kaj la plejmulto de la kongresaj helpantoj estis gejunuloj. Ankaŭ la prezidanto de LKK estas ankoraŭ sufiĉe juna viro. Grava kaj pozitiva fakto estas, ke du relative junaj virinoj nun apartenas al la gvidantaro de UEA, unu kiel ĝenerala direktorino, la alia kiel estraranino (vidu la numerojn de julio-aŭgusto 2015 kaj de januaro 2016 de la revuo Esperanto). Kaj bonŝance ekzistas TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), kies tre kompetenta prezidanto ankaŭ ĉeestis. Kaj kelkaj prelegoj estis faritaj de tre junaj kaj kompetentaj esperantistoj.

Sendube pluraj gejunuloj (kaj ankaŭ aliaj homoj) - kiuj povus partopreni en UK-oj - ne faras tion, ĉar ili pensas, ke kongresoj ne estas necesaj pro tio, ke nuntempe oni povas komunikiĝi per diversaj interretaj iloj kaj aŭskulti ekzemple esperantajn prelegojn en la interreto.

Do kial ankoraŭ partopreni en UK-oj? Vidu miajn personajn opiniojn.

1. Estas tre agrable vidi - kaj eble revidi - samideanojn el la tuta mondo. La etoso - kiam ĉeestas pli ol mil esperantistoj - estas malsama ol dum skajpa renkontiĝo.

2. Dum la kongreso ĉiam okazas tre interesaj prelegoj (krom aliaj esperantaj aranĝoj, ekzemple filmoj, teatraĵoj, muzikaĵoj), ofte pri temoj pri kiuj oni ne povas aŭskulti prelegojn aliloke aŭ pri kiuj oni nek pensis antaŭe (ekzemple pri la kulturo de la kongresa lando). Cetere estas ĉiam tiom da aranĝoj (precipe prelegoj), ke bedaŭrinde oni eĉ ne povas ĉeesti ĉiujn pri kiuj oni interesiĝas. Krome oni ricevas gravajn informojn pri Esperantujo, kiujn oni eble aŭ eĉ verŝajne ne trovus aliloke.

3. Estas ege plaĉe aŭdi bone kaj flue parolatan Esperanton. Kie oni havas la oportunon - se ne dum UK-oj - aŭdi tiom da flue parolantaj esperantistoj (kiuj estas la pruvo, ke nia internacia lingvo perfekte funkcias)?

Mi ne povas fini ĉi tiun artikolon sen mencii la prezidanton de la LKK de Nitro, Peter Baláž, ne nur ĉar la kongreso estis tre bone organizita, sed ankaŭ pro lia ege flua Esperanto kaj lia nekredebla laborego por Esperantujo. Li prelegis pri pluraj interesegaj kaj gravaj retejoj kiujn li kreis aŭ kunorganizas. Bonvolu informi vin ĉe la subaj adresoj. Menciindas ankaŭ la juna Chuck Smith, kiu prizorgas la esperantan parton de Duolingo kaj kiu estis kreinta la esperantan Vikipedion. Ĉio tio montras, ke Esperanto vivegas kaj havos belan estontecon!!

Pri la 101-a Universala Kongreso

La UK de Lillo (Lille, Francio), la centa, estis granda evento. Partoprenis ĉirkaŭ 2800 esperantistoj el 80 landoj.

Evidente la 101-a ne povis esti tiel granda. Tamen, kvankam ĝi okazis en malgranda urbo (en Nitro/Nitra, Slovakio), partoprenis sufiĉa kvanto da homoj: 1252 el 59 landoj. La Alta Protektanto estis eĉ la slovaka Prezidento, kaj la urbestro de Nitro forte apogis la kongreson.

Kio tre pozitive impresis min unue - antaŭ la UK - estis la bona organizado: tre frue la partoprenontoj ricevis informojn pri transporto, loĝado, manĝejo kaj ekskursoj. Tiel en ununura mendilo oni povis elekti hotelon (aŭ alian loĝejon) kaj diri ĉu oni volos busan transporton el la flughaveno, manĝi en komuna manĝejo (ĉu vegetaranaĵojn) kaj fari ekskurson (ĉio tio jam kun informoj pri la prezoj). La LKK (Loka Kongresa Komitato) sukcesis marĉandi ne nur bonegajn prezojn por la hoteloj (ekzemple nur 32 eŭrojn por dupersona ĉambro en bona kaj bone situita kvarstela hotelo), sed ankaŭ senpagan busan transporton en la tuta urbo dum la kongreso.

Alveninte unu tagon antaŭ la komenco de la kongreso, mi kaj mia edzino jam povis viziti la urbon. Nitro, kun ĉirkaŭ 80.000 loĝantoj, estas nuntempe nur la kvara plej granda slovaka urbo, sed ĝi estis la unua ĉefurbo. Ĝia plej grava vizitindaĵo estas ĝia bone - sur monteto - situita kastelo kun belega baroka preĝejo kaj malgranda muzeo. Krom tiu ekzistas du aŭ tri aliaj belaj preĝejoj en la urbo kaj kromaj belaj konstruaĵoj (precipe de katolikaj institucioj). La urbo estas tre agrabla, kun larĝaj stratoj en la centro.

La kongresejo estis unu el la universitatoj de Nitro. Tiu universitato situas en granda kaj bela parko. La prelegejoj estis preskaŭ ĉiuj ĉe la teretaĝo, kaj pro tio la distanco inter kelkaj el ili estis sufiĉe granda. Unu el la plej grandaj distancoj estis inter la ĉambro de la libroservo kaj la manĝejo. Sendube tio estis problemo por tiuj partoprenantoj kiuj malfacile piediras. Aliflanke por ĉiuj aliaj tio estis bona oportuno fizike ekzerciĝi - kio siavice estis grava, ĉar la manĝaĵoj eldonitaj en la manĝejo (la studenta restoracio) estis ĉiam grandkvantaj. Ĉiukaze estis tre agrable transpasi la parkon, kiam oni iris de unu al alia konstruaĵo (kaj bonŝance la suno brilis la tutan semajnon).

Kiel okazas ĉiam en UK-oj, la plejmulto de la partoprenantoj estis sufiĉe maljunaj. Evidente la ĉefaj kaŭzoj estas, ke la gejunuloj kaj junaj homoj estas malplimulto en UEA kaj ke ili havas malpli da mono ol la pli maljunaj por pagi longan vojaĝon kaj la partoprenon kaj restadon dum UK-oj. Malgraŭ tio oni vidis sufiĉe multe da gejunuloj en la 101-a kongreso. Ekzemple la du gvidantoj de nia merkreda ekskurso estis junuloj - aŭ junaj viroj - kiuj tre bone, tre flue, parolis Esperanton, kaj la plejmulto de la kongresaj helpantoj estis gejunuloj. Ankaŭ la prezidanto de LKK estas ankoraŭ sufiĉe juna viro. Grava kaj pozitiva fakto estas, ke du relative junaj virinoj nun apartenas al la gvidantaro de UEA, unu kiel ĝenerala direktorino, la alia kiel estraranino (vidu la numerojn de julio-aŭgusto 2015 kaj de januaro 2016 de la revuo Esperanto). Kaj bonŝance ekzistas TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), kies tre kompetenta prezidanto ankaŭ ĉeestis. Kaj kelkaj prelegoj estis faritaj de tre junaj kaj kompetentaj esperantistoj.

Sendube pluraj gejunuloj (kaj ankaŭ aliaj homoj) - kiuj povus partopreni en UK-oj - ne faras tion, ĉar ili pensas, ke kongresoj ne estas necesaj pro tio, ke nuntempe oni povas komunikiĝi per diversaj interretaj iloj kaj aŭskulti ekzemple esperantajn prelegojn en la interreto.

Do kial ankoraŭ partopreni en UK-oj? Vidu miajn personajn opiniojn.

1\\. Estas tre agrable vidi - kaj eble revidi - samideanojn el la tuta mondo. La etoso - kiam ĉeestas pli ol mil esperantistoj - estas malsama ol dum skajpa renkontiĝo.

2\\. Dum la kongreso ĉiam okazas tre interesaj prelegoj (krom aliaj esperantaj aranĝoj, ekzemple filmoj, teatraĵoj, muzikaĵoj), ofte pri temoj pri kiuj oni ne povas aŭskulti prelegojn aliloke aŭ pri kiuj oni nek pensis antaŭe (ekzemple pri la kulturo de la kongresa lando). Cetere estas ĉiam tiom da aranĝoj (precipe prelegoj), ke bedaŭrinde oni eĉ ne povas ĉeesti ĉiujn pri kiuj oni interesiĝas. Krome oni ricevas gravajn informojn pri Esperantujo, kiujn oni eble aŭ eĉ verŝajne ne trovus aliloke.

3\\. Estas ege plaĉe aŭdi bone kaj flue parolatan Esperanton. Kie oni havas la oportunon - se ne dum UK-oj - aŭdi tiom da flue parolantaj esperantistoj (kiuj estas la pruvo, ke nia internacia lingvo perfekte funkcias)?