×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Pri Elparolado de Esperantistoj

Pri Elparolado de Esperantistoj

Dum ĉiu UK unu el la multaj interesaj programeroj estas "La Akademio respondas". Pri kiu Akademio temas? Evidente pri la Akademio de Esperanto (AdE), kiu "estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon" (http://www.akademio-de-esperanto.org/). En la menciita programero akademianoj respondas demandojn de la ĉeestantoj. En la pasinta UK 15 akademianoj - el la 42 ekzistantaj - partoprenis kaj, post sinprezento, respondis aŭ opiniis.

Pro la tasko de la Akademio evidentas, ke la anoj ne nur estas homoj kiuj esperantiĝis antaŭ multaj jaroj (20, 30 , 40 aŭ pli) - do tre bone konas la lingvon kaj ĝiajn problemojn kaj eblojn - sed ankaŭ estas fakuloj pri lingvaj aferoj.

Ĉar la nuna prezidanto de AdE ne ĉeestis, gvidis la kunvenon unu el la vicprezidantoj. Li tuj klarigis, ke la akademianoj ĝenerale pridiskutas demandojn pri Esperanto longe kaj profunde, provante atingi konsenton, kvankam ĉiu membro havas sian propran opinion, tiel ke la opinioj ofte malsamas. Li ankaŭ emfazis, ke la Akademio ne trudas sian opinion al la esperantistaro, sed nur faras rekomendojn pri la uzo de nia lingvo.

Unu el la demandoj faritaj dum la kunveno en Nitro koncernis la prononcon, pli ekzakte la opinion de la Akademio pri la fakto, ke estas multaj variaĵoj kaŭze de la malsamaj gepatraj lingvoj de la esperantistoj.

Tiun problemon mi pritraktis en mia artikolo de la 30-a de majo 2015, titolita "Interferoj de la denaska lingvo en la prononco de fremdlingvo". Tie mi diris, ke "preskaŭ ĉiuj kiuj lernas fremdan lingvon post la infanaĝo konservas akĉenton - pli-malpli fortan -, kiu malkaŝas la denaskan lingvon de la parolanto". Tio estis ĝeneraligo. En realo oni ne nepre ekscias ekzakte la denaskan lingvon pro la akĉento, sed almenaŭ la lingvan familion, ekzemple la slavan, la nordĝermanan ktp. Estas sciate, ke kutime oni tre facile rekonas la anglalingvanojn, la francojn, la italojn, la germanojn, la hispanlingvanojn.

Tio validas ankaŭ por la 15 ĉeestintaj akademianoj: Kvankam ili tre bone kaj flue parolas Esperanton, ĉies prononco pli-malpli malkaŝas la gepatran lingvon.

Unu el ili informis, ke la variaĵoj kaj influo de la gepatraj lingvoj estis multe pli grandaj antaŭ 100 jaroj ol nuntempe, kaj laŭ li estas tendenco, ke pro la eblo aŭdi bonan prononcon ekzemple en la interreto la esperantistoj parolos ĉiam pli bone. Li ankaŭ atentigis, ke ekzistas multaj fonetikaj variaĵoj en la naciaj lingvoj.

Ĉar tiu akademiano laŭŝajne ne trovas la variaĵojn tre gravaj, tre malbonaj, kolegino lia - estraranino respondeca pri instruado de Esperanto - emfazis, ke gravas, ke oni instruu bonan, korektan prononcon. Kiel mi diris en mia artikolo, "La malkorekta prononco povas igi la komprenon malfacila, aŭ neebla [...]". Ripetante: La 15 ĉeestintaj akademianoj havas prononcon, kiu pli-malpli klare montras iliajn denaskajn lingvojn, sed ili parolas tre bone, tre flue, kaj oni komprenas ilin tre facile. Kial? Ĉar ili parolas "normale", t.e. kiel plejmultaj homoj parolas en sia gepatra lingvo, do farante paŭzojn kaj emfazante la plej interesajn kaj gravajn partojn de la frazoj.

Bedaŭrinde estas kelkaj - bonŝance malmultaj - esperantistoj kiuj bonege regas Esperanton, scipovantaj paroli eksterordinare flue, sed kiuj ne komprenas aŭ ne scias, ke tro rapida kaj monotona elparolado - sen la normalaj paŭzoj kaj emfazoj de specifaj frazpartoj - ne nur malfaciligas la komprenon, sed ankaŭ lacigas la aŭskultantojn.

Mi skribis ĉi tiun artikolon, ĉar mi ĉeestis en tri okazoj, kiam tri tiaj esperantistoj parolis tiamaniere.

Oni ekhavis la impreson, ke ili volis gajni konkuron de rapideco.

Estas ege admirinde, ke kelkaj - ĉefe junaj - esperantistoj parolas tiel flue kiel denaskaj parolantoj, sed estas tre malagrable aŭdi la menciitan nenormalan elparolmanieron. Ĉu vi ŝatus aŭdi elparoladon kiel la sekvan? Ripetante: La 15 ĉeestintaj akademianoj havas prononcon, kiu pli-malpli klare montras iliajn denaskajn lingvojn, sed ili parolas tre bone, tre flue, kaj oni komprenas ilin tre facile. Kial? Ĉar ili parolas "normale", t.e. kiel plejmultaj homoj parolas en sia gepatra lingvo, do farante paŭzojn kaj emfazante la plej interesajn kaj gravajn partojn de la frazoj.