×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Postkongresa Vojaĝo

Partopreni en UK estas ĉiam bona oportuno ekkoni la urbon de la UK kaj - por la eksterlandanoj - la kulturon de la koncerna lando. Krome la LKK (Loka Kongresa Komitato) organizas ekskursojn, tiel ke oni povas ekkoni aliajn urbojn kaj regionojn de tiu lando. Oni povas ankaŭ profiti de la okazo por fari individuajn vojaĝojn.

Evidente necesas mono por fari tion. Multaj esperantistoj bedaŭrinde ne havas sufiĉe da mono por partopreni en UK-oj. Inter la partoprenantoj eble estas kelkaj por kiuj mono ne estas problemo, sed mi supozas, ke la plejmulto devas ŝpari dum multaj monatoj por povi kaj partopreni kaj fari antaŭajn aŭ postajn turismajn vojaĝojn.

Kiam UK okazas en granda lando kiel ekzemple Brazilo, sendube tiaj vojaĝoj estas farataj ene de la lando. Sed en Eŭropo la situacio malsamas. Pluraj landoj estas malgrandaj, tiel ke oni povas rapide veturi el unu al alia. Eĉ en landoj pli grandaj, kiel Francio, se la UK okazas proksime al la limo, oni povas facile viziti la najbaran landon. Ekzemple post la UK en Lillo, urbo proksime al Belgio, oni povis viziti belajn belgiajn urbojn.

La 101-a UK okazis en Nitro, Slovakio. La LKK organizis evidente ekskursojn al aliaj partoj de la lando. Sed Slovakio situas en eŭropa regiono en kiu ekzistas ankaŭ tri tre famaj kaj belegaj ĉefurboj de aliaj landoj: Budapeŝto (Hungario), Prago (Ĉeĥio) kaj Vieno (Aŭstrio).

Mia edzino kaj mi volis profiti de nia estado en Slovakio por viziti tiujn urbojn. Ni planis specifan postkongresan vojaĝon, kaj fakte faris ĝin.

Vidu unue la proksimumajn distancojn inter la urboj kiujn ni vizitis: Nitro - Budapeŝto: 170 km Budapeŝto - Bratislavo (ĉefurbo de Slovakio): 200 Bratislavo - Prago: 330 Prago - Vieno: 290. Sendube ekzemple por rusoj, ĉinoj, usonanoj kaj brazilanoj tiuj estas tre malgrandaj distancoj.

En ĉi tiu artikolo mi ne povas priskribi la urbojn nek eĉ nur tion kion ni vidis. Mi diros nur, kiel ni vojaĝis.

Post la kongresa malfermo ni veturis de la fervoja stacio de Nitro (kie ni perceptis, ke ĉirkaŭ 30 kongresanoj havis la saman ideon) ĝis malgranda urbo, kie ni bezonis preni alian trajnon por iri al Budapeŝto.

De Budapeŝto ni veturis per trajno al Bratislavo, kie ni restis nur du noktojn, dum en la aliaj ĉefurboj ni restis tri. Bratislavo estas pli malgranda kaj havas malpli da vizitindaĵoj. Sed ankaŭ tiu urbo tre plaĉis al ni.

Poste ni estis intencinta iri al Prago, kaj la plej simpla maniero estus veturi rekte tien per trajno. Tamen, ĉar la veturado per boato sur la rivero Danubo inter Bratislavo kaj Vieno estas sufiĉe fama, ni elektis fari tion.

Alveninte en la haveno en Vieno, ni iris al la fervoja stacio kaj veturis dum ĉirkaŭ 5 horoj ĝis Prago. Kiel en Budapeŝto, ni piediris multe por viziti la plej gravajn vizitindaĵojn dum la du tagoj kiujn ni restis tie.

En la interreto ni estis "malkovrintaj" malgrandan ĉeĥan urbon, kiu estas monda kulturheredaĵo de UNESCO (Ĉesky Krumlov), kaj ni volis viziti ankaŭ ĝin. Necesis preni du trajnojn. Vere valoris la penon viziti dum unu tago la ĉarmegan urbeton.

La sekvan tagon, por iri al Vieno, ni bezonis veturi per buseto (nomita "shuttle"), ĉar per trajno la veturado estintus tro komplika. Por bone viziti Vienon, estas necesaj pluraj tagoj, sed dum la du kiujn ni pasigis en tiu ĉefurbo ni almenaŭ povis viziti ĝiajn du belegajn imperiajn palacojn, ĝian faman katedralon kaj kelkajn aliajn vizitindaĵojn. Ni eĉ vidis parkon nomitan "Parko Esperanto" (kie troviĝas busto de Zamenhof) kaj vizitis la Esperanto-Muzeon (apartenantan al la Nacia Biblioteko de Aŭstrio). Por fini ĉi tiun artikolon, mi volas fari tri ĝeneralajn rimarkojn.

Unue pri la ebloj de transporto en Budapeŝto, Prago kaj Vieno: en tiuj ĉefurboj la trafiksistemo estas bonega, kaj oni povas aĉeti bileton validan por 24, 48 aŭ 72 horoj kaj veturi tiom kiom oni volas per metroo, tramo kaj buso. Viziti la urbojn tiamaniere estas tre agrable.

Due: la plejmulto de la landoj apartenantaj al la Eŭropa Unio adoptis la valuton Eŭro (kio tre faciligas la pagojn kaj kalkulojn de prezoj, kiam oni vojaĝas en Eŭropo), sed bedaŭrinde du el la 4 landoj kiujn ni vizitis ne adoptis ĝin: Hungario kaj Ĉeĥio. La konsekvenco estas, ke oni ne nur bezonas multe kalkuli pri la prezoj, sed ankaŭ perdas monon, kiam oni ŝanĝas monon de unu valuto al alia.

Trie: Ni transpasis 4 landojn. En ĉiu el ili oni parolas malsaman lingvon (kvankam la slovaka kaj la ĉeĥa laŭdire estas sufiĉe similaj). Kiel oni povus vojaĝi, se ne ekzistus la nuna lingvo de internacia komunikado, la angla? Tio estus ege malfacila.

Bedaŭrinde ankoraŭ ne venkis Esperanto. Ni laboru por ke tia PLI JUSTA solvo estiĝu en ne malproksima estonteco.

Partopreni en UK estas ĉiam bona oportuno ekkoni la urbon de la UK kaj - por la eksterlandanoj - la kulturon de la koncerna lando. Krome la LKK (Loka Kongresa Komitato) organizas ekskursojn, tiel ke oni povas ekkoni aliajn urbojn kaj regionojn de tiu lando. Oni povas ankaŭ profiti de la okazo por fari individuajn vojaĝojn.

Evidente necesas mono por fari tion. Multaj esperantistoj bedaŭrinde ne havas sufiĉe da mono por partopreni en UK-oj. Inter la partoprenantoj eble estas kelkaj por kiuj mono ne estas problemo, sed mi supozas, ke la plejmulto devas ŝpari dum multaj monatoj por povi kaj partopreni kaj fari antaŭajn aŭ postajn turismajn vojaĝojn.

Kiam UK okazas en granda lando kiel ekzemple Brazilo, sendube tiaj vojaĝoj estas farataj ene de la lando. Sed en Eŭropo la situacio malsamas. Pluraj landoj estas malgrandaj, tiel ke oni povas rapide veturi el unu al alia. Eĉ en landoj pli grandaj, kiel Francio, se la UK okazas proksime al la limo, oni povas facile viziti la najbaran landon. Ekzemple post la UK en Lillo, urbo proksime al Belgio, oni povis viziti belajn belgiajn urbojn.

La 101-a UK okazis en Nitro, Slovakio. La LKK organizis evidente ekskursojn al aliaj partoj de la lando. Sed Slovakio situas en eŭropa regiono en kiu ekzistas ankaŭ tri tre famaj kaj belegaj ĉefurboj de aliaj landoj: Budapeŝto (Hungario), Prago (Ĉeĥio) kaj Vieno (Aŭstrio).

Mia edzino kaj mi volis profiti de nia estado en Slovakio por viziti tiujn urbojn. Ni planis specifan postkongresan vojaĝon, kaj fakte faris ĝin.

Vidu unue la proksimumajn distancojn inter la urboj kiujn ni vizitis:

Nitro - Budapeŝto: 170 km Budapeŝto - Bratislavo (ĉefurbo de Slovakio): 200 Bratislavo - Prago: 330 Prago - Vieno: 290.

Sendube ekzemple por rusoj, ĉinoj, usonanoj kaj brazilanoj tiuj estas tre malgrandaj distancoj.

En ĉi tiu artikolo mi ne povas priskribi la urbojn nek eĉ nur tion kion ni vidis. Mi diros nur, kiel ni vojaĝis.

Post la kongresa malfermo ni veturis de la fervoja stacio de Nitro (kie ni perceptis, ke ĉirkaŭ 30 kongresanoj havis la saman ideon) ĝis malgranda urbo, kie ni bezonis preni alian trajnon por iri al Budapeŝto.

De Budapeŝto ni veturis per trajno al Bratislavo, kie ni restis nur du noktojn, dum en la aliaj ĉefurboj ni restis tri. Bratislavo estas pli malgranda kaj havas malpli da vizitindaĵoj. Sed ankaŭ tiu urbo tre plaĉis al ni.

Poste ni estis intencinta iri al Prago, kaj la plej simpla maniero estus veturi rekte tien per trajno. Tamen, ĉar la veturado per boato sur la rivero Danubo inter Bratislavo kaj Vieno estas sufiĉe fama, ni elektis fari tion.

Alveninte en la haveno en Vieno, ni iris al la fervoja stacio kaj veturis dum ĉirkaŭ 5 horoj ĝis Prago. Kiel en Budapeŝto, ni piediris multe por viziti la plej gravajn vizitindaĵojn dum la du tagoj kiujn ni restis tie.

En la interreto ni estis "malkovrintaj" malgrandan ĉeĥan urbon, kiu estas monda kulturheredaĵo de UNESCO (Ĉesky Krumlov), kaj ni volis viziti ankaŭ ĝin. Necesis preni du trajnojn. Vere valoris la penon viziti dum unu tago la ĉarmegan urbeton.

La sekvan tagon, por iri al Vieno, ni bezonis veturi per buseto (nomita "shuttle"), ĉar per trajno la veturado estintus tro komplika.

Por bone viziti Vienon, estas necesaj pluraj tagoj, sed dum la du kiujn ni pasigis en tiu ĉefurbo ni almenaŭ povis viziti ĝiajn du belegajn imperiajn palacojn, ĝian faman katedralon kaj kelkajn aliajn vizitindaĵojn. Ni eĉ vidis parkon nomitan "Parko Esperanto" (kie troviĝas busto de Zamenhof) kaj vizitis la Esperanto-Muzeon (apartenantan al la Nacia Biblioteko de Aŭstrio).

Por fini ĉi tiun artikolon, mi volas fari tri ĝeneralajn rimarkojn.