×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Olimpikaj Ludoj, la metaforo

Olimpikaj Ludoj, la metaforo

Finiĝis la olimpikaj ludoj, en Rio. Ne eblas ne pensi pri ĉiuj simbolaj reprezentoj, kiujn ĝi alportas al la tutmonda publiko. Miliardoj da televidantoj spektas la konkurojn, ĉie. Kaj la olimpikoj estas metaforo de la mondo mem.

Sporto estas oportuna maniero vidi la mondon per aliaj lensoj. Ĝi taŭgas kiel trafa dramigo de la homa socia vivo sur nia planedo.

En la antikva tempo, en Helenujo, oni kreis la ludojn kiel manieron marki la tempopasadon kaj glori la heroecon de konkeroj kaj forto. Noble estis submeti la kontraŭulon kaj montri sian propran superecon. Jam tiutempe virinoj havis siajn proprajn konkurojn.

En la 19-a jarcento, je iniciato de la franca barono Coubertain, oni restarigis la ludojn. La barono estis pedagogiisto kaj intencis plibonigi la edukadon de gejunuloj per sporto. La ideo estis kunfratigi la homaron, kaj tion bele esprimas la malsamkoloraj kvin cirkloj, kiuj simbolas la kvin kontinentojn. Oni stimulas ne nur konkuradon, sed ankaŭ afablecon inter kontraŭuloj. Amikeco inter la popoloj, jen la devizo.

En la praktiko, la ludoj iom post iom ricevis ian aspekton de granda milito, de ĉiuj kontraŭ ĉiuj. La grandaj ekonomiaj potencoj (kiel en la reala mondo!) superas la “etajn” teamojn. La premio mem, por la venkintoj, havas fortan ekonomian signifon: oro, arĝento, bronzo materiigas la valoron de homaj faroj. Afableco ne ĉiam regas; male, foje akraj akuzoj kaj eĉ personaj batoj forigas la deziratan “fair play”. La lingvo franca, de la idealisma barono, ankoraŭ estas oficiala, sed la ĉieninvada angla lingvo laŭte sonas. La spektantaro kantas, krias, blasfemas, ploras, ululas, ne ĉiam respektante ĉiujn konkurantojn. Atletoj, kiuj ne gajnas medalojn sentas sin humiligitaj, post ekstrema klopodado por atingi la altan sportan nivelon por partopreni la ludojn.

Tamen, ĉu oni ne rajtas celebri, ke la olimpikoj fine prezentas pozitivan rezulton? Jes! Dum du semajnoj, la popolo en Brazilo, kiu travivas teruran ekonomian kaj politikan krizon, ĉion forgesis por ridi, kanti, ululi, emociiĝi, admiri la heroajn atletojn kaj iliajn belajn prezentojn. En ĉiu partopreninta lando kreskas la sento de kuneco kaj, se ne de internacia solidareco, almenaŭ de pli da unuiĝo interne de ĉiu patrolando. Premiiĝas homoj, kiuj atingas vere admirindajn farojn en sporto, kaj tio estas ekzemplo por la novaj generacioj: ekzemplo de obstino, sindediĉo kaj memfido. Fine, montriĝas, ke lando kia estas Brazilo, kun tiom da sociaj problemoj, sukcesis okazigi grandan feston, kiu dum kelkaj tagoj feliĉigis la popolojn.

Kelkaj kritikas, sed certe Zeŭso, en Olimpo, aplaŭdis.