×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2016, Nova molekulo por kontraŭbatali dolorojn

Nova molekulo por kontraŭbatali dolorojn

Sciencistoj disvolvis novan molekulon kiu povas esti aplikata anstataŭ morfino por kontraŭbatali dolorojn - kaj kiu ne havas la samajn kromefikojn kiel la opiaĵo kiu estas uzata de jarmiloj.

Laŭ la studaĵo kiu estis publikigita antaŭ du semajnoj la substanco nek kaŭzas spirmankon nek ĝi dependigas aŭ kondukas al mallakso. Pro tiuj kromefikoj la dono de morfino estas konsiderata kiel riska.

Esplorista teamo de la Stanford-universitato en Kalifornio analizis ĉe la komputilo tri milionojn da substancoj kaj elkribris el tiuj substancoj la idealan kombinon por la kontraŭbatalo de doloroj. La nova molekulo kun la nomo PZM21 aktivigas cerban regionon kiu subpremas dolorojn. Kompare al morfino tamen la sintetika substanco efikas pli longe.

La sciencistoj testis la molekulon ĉe musoj kiuj same rapide dependiĝas kiel homoj ĉe preno de morfinoj kaj de aliaj kontraŭdoloraj rimedoj. La bestetoj en la testo ne montris ian preferon inter fako en kiu ili ricevis donon de PZM21 kaj fako en kiu ili ricevis neŭtralan solvaĵon de salo. Laŭ indikoj de la esploristoj PZM21 ofertas "longe daŭrantan sendolorecon lige kun la evidenta malĉeesto de spirproblemoj". Morfino kiu ĉerpiĝas el opio, do estas elplanta substanco, estas aplikata kiel kontraŭdolora rimedo de 4000 jaroj kaj estas ŝatata ankaŭ en la moderna medicino. "Sed ĝi ankaŭ estas danĝera", diras unu el la kunaŭtoroj de la studaĵo en San Francisko. De jardekoj oni serĉas pri sekura alternativo, li diris. La esplorado koncentriĝis ĝis nun precipe al la forigo de kromefikoj.

La esploristoj en Kalifornio iris alian vojojn: Ili koncentriĝis pri la opioidaj receptoroj en la cerbo per kiuj estas enŝaltata la subpremo de doloroj. Ĉe tio ili trovis la taŭgan molekulon kiu algluiĝas al la receptoro. Por ke ne estu kaŭzataj kromefikoj kiel ĉe morfino, la molekulo ne rajtas algluiĝi al plua receptoro en la cerbo.

En komputila simulado la sciencistoj eltrovis el tri milionoj da komerce riceveblaj substancoj tiujn kiuj plej bone fiksiĝas al la receptoro. El 2500 eble taŭgaj molekuloj ili sekve elfiltris tiujn kiuj estis tro similaj al la opioidoj kaj tiam restis 23 molekuloj. Fine restis nur unu molekulo kiu plenumis ĉiujn deziratajn funkciojn.

La esploristoj prijuĝas sian metodon kiel "paŝon antaŭen al la perfekta medikamento". PZM21 devas unue esti testata pri sia konveneco por homoj kaj pri sia efikeco, antaŭ ol ĝi povas enmerkatiĝi.


Nova molekulo por kontraŭbatali dolorojn A new molecule to fight pain

Sciencistoj disvolvis novan molekulon kiu povas esti aplikata anstataŭ morfino por kontraŭbatali dolorojn - kaj kiu ne havas la samajn kromefikojn kiel la opiaĵo kiu estas uzata de jarmiloj.

Laŭ la studaĵo kiu estis publikigita antaŭ du semajnoj la substanco nek kaŭzas spirmankon nek ĝi dependigas aŭ kondukas al mallakso. Pro tiuj kromefikoj la dono de morfino estas konsiderata kiel riska.

Esplorista teamo de la Stanford-universitato en Kalifornio analizis ĉe la komputilo tri milionojn da substancoj kaj elkribris el tiuj substancoj la idealan kombinon por la kontraŭbatalo de doloroj. La nova molekulo kun la nomo PZM21 aktivigas cerban regionon kiu subpremas dolorojn. Kompare al morfino tamen la sintetika substanco efikas pli longe.

La sciencistoj testis la molekulon ĉe musoj kiuj same rapide dependiĝas kiel homoj ĉe preno de morfinoj kaj de aliaj kontraŭdoloraj rimedoj. La bestetoj en la testo ne montris ian preferon inter fako en kiu ili ricevis donon de PZM21 kaj fako en kiu ili ricevis neŭtralan solvaĵon de salo. Laŭ indikoj de la esploristoj PZM21 ofertas "longe daŭrantan sendolorecon lige kun la evidenta malĉeesto de spirproblemoj". Morfino kiu ĉerpiĝas el opio, do estas elplanta substanco, estas aplikata kiel kontraŭdolora rimedo de 4000 jaroj kaj estas ŝatata ankaŭ en la moderna medicino. Morphine, which is extracted from opium, a plant substance, has been used as a painkiller for 4,000 years and is also popular in modern medicine. "Sed ĝi ankaŭ estas danĝera", diras unu el la kunaŭtoroj de la studaĵo en San Francisko. De jardekoj oni serĉas pri sekura alternativo, li diris. La esplorado koncentriĝis ĝis nun precipe al la forigo de kromefikoj. The research has so far focused mainly on the elimination of side effects.

La esploristoj en Kalifornio iris alian vojojn: Ili koncentriĝis pri la opioidaj receptoroj en la cerbo per kiuj estas enŝaltata la subpremo de doloroj. Ĉe tio ili trovis la taŭgan molekulon kiu algluiĝas al la receptoro. Por ke ne estu kaŭzataj kromefikoj kiel ĉe morfino, la molekulo ne rajtas algluiĝi al plua receptoro en la cerbo. In order not to cause side effects like with morphine, the molecule is not allowed to stick to a further receptor in the brain.

En komputila simulado la sciencistoj eltrovis el tri milionoj da komerce riceveblaj substancoj tiujn kiuj plej bone fiksiĝas al la receptoro. El 2500 eble taŭgaj molekuloj ili sekve elfiltris tiujn kiuj estis tro similaj al la opioidoj kaj tiam restis 23 molekuloj. Out of 2500 possibly suitable molecules they subsequently filtered out those that were too similar to the opioids and then 23 molecules remained. Fine restis nur unu molekulo kiu plenumis ĉiujn deziratajn funkciojn.

La esploristoj prijuĝas sian metodon kiel "paŝon antaŭen al la perfekta medikamento". PZM21 devas unue esti testata pri sia konveneco por homoj kaj pri sia efikeco, antaŭ ol ĝi povas enmerkatiĝi.