×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, La influo de la informadika revolucio sur la ekonomia kresko

La influo de la informadika revolucio sur la ekonomia kresko

En brazila revuo mi legis antaŭnelonge intervjuon kun la ekonomikisto Robert Gordon, kiu dum multe da tempo studis la ekonomian kreskon kaj publikigis pri tiu temo la libron The Rise and Fall of American Growth (Leviĝo kaj Falo de la Usona Kresko). La revuo opinias kelkajn liajn ideojn – kiuj laŭ li baziĝas sur liaj esploroj – surprizigaj. Mi resumas – kaj parte tradukas – liajn precipajn asertojn.

Kvankam oni nuntempe parolas multe pri la mirindaĵoj de la informadika revolucio, Robert Gordon konsideras, ke ili estas malpli gravaj por la homa vivo kaj por la ekonomio ol la multnombraj inventaĵoj aperintaj inter 1870 kaj 1970, jarcento kiun li nomas “speciala jarcento”. Inter 1920 kaj 1970 la (supozeble jara) kresko de la produktiveco kaŭze de tiamaj teknikaj renovigoj estis preskaŭ la trioblo ol ekde 1970. Inter 1994 kaj 2004 la informadika revolucio ŝajnis plenumi la promeson pligrandigi la kreskon de produktiveco, sed poste la kresko malplirapidis denove.

Dum la “speciala jarcento” estis inventitaj la elektra lumo, la brulmotoro, kemiaj produktoj, plastoj, akvoduktoj en urboj kaj domoj ktp. – ĉio tio tute modifis la vivon en la kampoj de transporto, informado, komunikado, nutrado, loĝado, sano, laboro.

Evidente la interreto kaj la kompufono estas gravaj inventaĵoj. La homoj informas sin, aĉetas, negocas, babilas kun amikoj, kundividas fotojn ktp., kaj parte tiuj inventaĵoj plibonigas la produktivecon, sed multe malpli ol dum la “speciala jarcento”.

Cetere oni investas multe da mono kaj energio en la produkto de teknikaĵoj, kiuj estas efemeraj kaj malgravaj por la homa vivo. Ekzemple oni inventis videaĵojn, kiuj detruiĝas ene de 15 sekundoj (ĉu tia aĵo gravas? ), sed la iloj kiuj plibonigas nian vivon en la laborejoj estas esence la samaj kiel antaŭ unu jardeko.

Veras, ke oni disvolvas novegajn teknikaĵojn (ekzemple robotojn ĉiam pli kapablajn, aŭtomobilojn kiuj stiras aŭtomate, 3D-printilojn), sed ankoraŭ ne eblas kalkuli ilian influon sur la produktivecon. Tamen Robert Gordon pensas, ke ne okazos “eksplodo” kiel inter 1870 kaj 1970.

La ĵurnalisto kiu faris la intervjuon demandis la ekonomikiston ankaŭ pri lia opinio rilate al la estonta labormerkato. La sciencisto pensas, ke la maŝinoj ne anstataŭos la homojn tiom, kiom la futurologoj prognozas. Laŭ li ne estas statistikaj indikaĵoj, ke dum la proksimaj 20 jaroj duoblo de la laborlokoj perdiĝos kaŭze de la komputiloj kaj de la artefarita inteligenteco. Tamen li perceptas, ke la kvalito de multaj laborlokoj malpliboniĝas. Ekzemple dum la lastaj 15 jaroj en Usono pligrandiĝis la nombro de homoj kun universitataj diplomoj kiuj faras manajn laborojn anstataŭ labori en sia specialaĵo.

Poste Robert Gordon parolis pri la misa eduko en Usono kaj – post demando de la ĵurnalisto – pri la produktiveco en Brazilo, sed tion mi ellasas ĉi tie. Mi nur aldonas ankoraŭ la ĝeneralan aserton de la ekonomikisto, ke gravegas investi en eduko. Laboristoj pli bone edukitaj estas pli produktivaj kaj pli fidas la estontecon, kaj tio alportas prosperon.