Kiel malsanoj parolas el ni
Nia voĉo malkaŝas multe pri nia korpa kaj psika stato. Tion elprofitas nun ankaŭ esploristoj.
Ĝi estas ĉiam preta por esti uzata: Kvankam la voĉo estas nia daŭra akompananto, ni apenaŭ dediĉas al ĝi atenton. Vere konscie ni nur perceptas ĝin, se ĝi surprizas nin en sonregistraĵo. Ĉu vere oni aŭdas min tiel?
Apenaŭ 16.000 vortojn la homo kundividas kun sia medio. Apud tiuj vortaj mesaĝoj la korpo daŭre sendas per la voĉo sekretan statraporton kiu povas malkaŝi al atentaj aŭskultantoj sufiĉe multe: Kiel agopovaj aŭ lacaj estas la homo kaj sia parolaparato? Ĉu en la cerbo ankoraŭ funkcias ĉio kiel ĝi faru? La voĉo koncedas ĉiam vidon en la internon de la homo.
Sed plej multaj signaloj estas preteraŭdataj. "Nia mondo fokusiĝas je vidaj aspektoj. Se iu havas cikatron en la vizaĝo, tio tuj kaptas la atenton de ĉiuj. Por la voĉo aliflanke ne estas konscio", diras ĉefkuracistino en kliniko por malsanoj de kolo, nazo kaj oreloj. La sono de la voĉo regas ŝian profesian ĉiutagon. Ŝi ŝatas prezenti tion: Ĉiam denove ŝi modifas sian voĉon, parolas foje alte, foje malalte. Ŝi formas mildan A-sonon, poste akran. Vokaloj foje estas elpremataj, foje elspiretataj. Kiam ŝi priskribas la sonojn, oni vere povas imagi timemam A-sonon. Ŝia demonstro tamen precipe montras, el kiu abunda repertuaro de voĉaj sonoj la homo ĉiam povas ĉerpi. Ŝi konsideras la voĉon kiel daŭre subtaksata. Eble ĉar la homo ne vidas kiel produktiĝas la sonoj inter laringo kaj buŝo.
Ĉe la elspiro fluas seninterrompa aerfluo tra la laringo direkte al la buŝo. Kiam ni parolas, en la laringo la voĉlipoj malvaste kuniĝas kaj komencas vibri. Ili estas streĉataj de la voĉmuskoloj kiuj same kiel kovranta muka haŭto apartenas al la voĉlipoj. Ĉe parolado la trafluanta aero malfermas la voĉlipojn. Se ili estas elastaj kaj se la premsituacio en la laringo tion postulas, ili tamen baldaŭ denove ekfermiĝas. Pli kaj pli rapide ili alproksimiĝas unu al la alia, fine ili frapas unu al la alia. Tiel ili disdividas la aerfluon kaj produktas el tio signife aŭdeblajn sonondojn - nian voĉon.
La individua sono de la voĉo tamen ne ekestas en la laringo, sed en la tiel nomata vokalkanalo. Tiel nomiĝas la zono super la voĉlipoj kiu etendiĝas de la faringo ĝis buŝo kaj nazo. Preciza scio pri la mekaniko de la formado de voĉo por la kuracistino estas nepra bazo por ekscii pli pri la pacientoj.
Ĉe ŝtopita nazo la modifo de la voĉo estas evidenta, tiun fenomenon ĉiu konas. Sed la specialistino aŭdas el raŭka voĉo ankaŭ malgrandajn nodetojn en la voĉaparato aŭ kelkajn malmultajn gramojn da suferflua muka haŭto, kiuj modifas la vibrokonduton de la voĉlipoj. La streĉe elparolataj sonoj de la parolanto tiel estas pli ol nura simptomo. Ili fariĝas rimedo por la diagnozo. "La voĉo ofte estas indikilo por malsanoj, ankaŭ por psikaj afekcioj malantaŭ tiuj malsanoj", diras la kuracistino.