×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Kiam la mondo fariĝis cifereca

Kio origine naskiĝis pro neceso, tio disvolviĝis al la centro de la vivo por multaj homoj. La interreto ĵus fariĝis 25-jara - jen retrorigardo: La mondo estas kunretigita. De la telefono ĝis la horloĝo la aparatoj de hodiaŭ estas taŭgaj por la interreto. Laŭ ekspertoj tio tamen nur estas la komenco. Oni ne plu povas eskapi de la nocioj "interreto de la objektoj" kaj "industrio 4.0". Ne estas limo por la ligo kun la interreto. La interreto kaj la aplikado de la koncernaj aparatoj apartenas al la ĉiutaga vivo kiel manĝado kaj trinkado: Frumatene oni malaktivigas la vekfunkcion sur la kompufono, kaj antaŭ ol ekdormi oni legas la lastajn novaĵojn, mesaĝojn en Fejsbuko aŭ en Tvitero.

La teknika novigo donas la impreson kvazaŭ ĝi jam ĉiam ĉeestis. Sed ĝi estas ankoraŭ tre juna. La 6-an de aŭgusto la interreto festis sian 25-an naskiĝdatrevenon. Je tiu tago en Svislando la unua retejo konektiĝis kaj per tio la vivo de multaj homoj por ĉiam ŝanĝiĝis.

La interreto tamen kiel ni konas ĝin hodiaŭ trapasis multajn paŝojn de evoluo. Sian originon havas la interreto en la usona defendministerio kiu disvolvis transmisian protokolon (TCP/IP) kaj kiu konatiĝis sub la nomo Arpanet. Per tio ebliĝis ke la usonaj universitatoj kaj la defendministerio estis kunligitaj helpe de siaj komputiloj kaj telefonaj lineoj malgraŭ la distanca separiĝo .

Tio jam estis la baza ŝtono por la interreto, sed la historio nur komenciĝas vere per Tim Berners-Lee. La brito estis fizikisto ĉe la CERN en Svislando. La tie reganta informa ĥaoso ĝenis lin tiom ke li proponis al siaj labordonantoj simpligi la tutmondan interŝanĝon de datumoj inter esploristoj surbaze de hiperteksto. La respondeculoj aprobis lian projekton kaj li ricevis subtenon de Robert Cailliau. Apenaŭ unu kaj duonan jaron poste konektiĝis al la reto la unua retservilo sub la nomo info.cern.ch. Pasis pluaj ok monatoj ĝis prezentiĝis la unua retpaĝo.

En Svislando oni decidis en la jaro 1993 igi tiun disvolvaĵon publike alirebla. Oni rezignis pri patentoj kaj pago de licencoj. Sen la libera disponebleco la interreto ne estus disvastiĝinta tiel rapide.

Intertempe 3,43 miliardoj da homoj ĉiutage aktive uzas la interreton kaj funkcias pli ol unu miliardo da retejoj. Sur unu el ili, nome sur internetlivestates.com oni povas observi kiom da retpoŝtaj mesaĝoj, enketoj ĉe Guglo, alŝutoj ĉe Instagram okazas kaj kiom da spektataj filmetoj sur Jutubo disponeblas - ĉiutage, ĉiuminute kaj ĉiusekunde. La realtempaj datumoj en la retejo baziĝas sur algoritmo. Pri la datumoj fidas ankaŭ la konsorcio W3C (Konsorcio Tuttera Teksaĵo).

Dum la interreto dum la pasintaj 25 jaroj naskis multajn milionulojn kaj miliardulojn, la origina disvolvinto restis en la fono. La reĝino Elizabeto en la jaro 2004 donis al li la kavaliran baton; en la jaro 2010 li estis proponita kune kun Larry Roberts kaj Vint Cerf por la Nobelpremio pri paco. De 17 jaroj li instruas ĉe la MIT. Post la malkaŝoj per Edward Snowden la patro de la interreto publike postulis katalogon de bazaj rajtoj kaj alian solvon por la atribuado de retnomoj kaj de IP-adresoj. Aktuale la administrado de tio estas en la manoj de Usono.

Kio origine naskiĝis pro neceso, tio disvolviĝis al la centro de la vivo por multaj homoj. La interreto ĵus fariĝis 25-jara - jen retrorigardo:

La mondo estas kunretigita. De la telefono ĝis la horloĝo la aparatoj de hodiaŭ estas taŭgaj por la interreto. Laŭ ekspertoj tio tamen nur estas la komenco. Oni ne plu povas eskapi de la nocioj "interreto de la objektoj" kaj "industrio 4.0". Ne estas limo por la ligo kun la interreto. La interreto kaj la aplikado de la koncernaj aparatoj apartenas al la ĉiutaga vivo kiel manĝado kaj trinkado: Frumatene oni malaktivigas la vekfunkcion sur la kompufono, kaj antaŭ ol ekdormi oni legas la lastajn novaĵojn, mesaĝojn en Fejsbuko aŭ en Tvitero.