×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, "Femina" atingis sian dekan vivojaron

"Femina" atingis sian dekan vivojaron

La Esperanta revuo “Femina” atingis sian dekan vivojaron. Tia jubileo meritas komenton.

Dum tiu tempo, ĝi aperis regule, kvar-foje en ĉiu jaro. La tuta kolekto formas do stakon da kvardek kajeroj, kiuj valoras la penon konservi kiel kolekton. Estus bela iniciato, se la eldonejo publikigus ĝin en formo de impona volumo, kiu certe interesus multajn aĉetontojn, se oni konsideras, ke la materialo de la revuo ne perdas sian aktualecon. “Femina” estas valora esprimo de nia Esperanta kulturo. Mi pensas, ke la movadanoj, ĝenerale, ne atentas pri tiu tuta ĝia valoro, en formo de apogo kaj abonado. Ĝi estas altnivela publikaĵo. Kiel pionira manifestiĝo de la feminisma movado en nia verda mondo, ĝi ne transdonas siajn paĝojn al la kutimaj temoj en “porvirinaj revuoj”: dietoj, modo, parfumoj, ŝminkaĵoj. Tute ne. “Femina” proponas artikolojn pri la vera rolo de virinoj en la moderna mondo, kun la saĝa devizo “ne nur por virinoj”. En ĝi eblas legi poeziaĵojn, biografiojn, informojn kaj eseojn pri la politika, sociologia, psikologia, scienca, historia, literatura aspektoj de tiu rolo. Ĝi ne estas simple revuo por distro, sed por pripensado. La redaktoreco de Perla Martinelli kaj la eldonado de Kooperativo de Literatura Foiro garantias altan lingvouzon kaj belan grafikan aspekton. Indas aboni ĝin amase! Ekde 2016, ĝi aperas nur per interreto. Feminismo estas pensofluo, kiu donas eblecon por diversaj aliroj. La vorton kreis en la 19-a jarcento la socialista filozofo Charles Fourier, en Francujo. Ĝi evoluis laŭ diversaj “ondoj”, kiel reago al neakceptebla situacio, kiu daŭris jarcentojn, foje jarmilojn. Ni pensu nur, ke en Usono virinoj ricevis la rajton politike voĉdoni apenaŭ en la jaro 1919; en Svisujo, nur en 1971 (kaj en unu kantono, nur en 1991!). Ni pensu, ke la permeson labori sen konsento de la edzo ili ricevis nur en 1965. Kaj ni pensu ankaŭ, inter aliaj absurdaĵoj, ke en multaj landoj virinaj salajroj estas ĉiam malpli altaj, ol viraj. Kaj ni ne forgesu la seksan mutiladon de miloj da inaj infanoj en Afriko.

En la jaro 1949, la franca tre konata aŭtorino Simone de Beauvoir publikigis mejloŝtonan libron pri la rajtoj de virinoj: “La Dua Sekso”. Estus bele, se ni povus legi ĝin en Esperanto.

Koncerne nian Esperantan mondon, supozeble la ĝenerala sinteno estas favora al virinoj. Tio estas bona. Sed mankas multo, ankaŭ inter ni. Sufiĉas rigardi la nomojn de la estraranoj de niaj plej gravaj Esperanto-institucioj tra la mondo. Kiom da lokoj okupas virinoj?