×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Favorkosta sunenergio superos karbon

Favorkosta sunenergio superos karbon

Nigrega, rapida kaj efike produktebla: Per maldikega tavolizo elektro el sunenergio baldaŭ povus fariĝi signife pli malmultekosta.

Se oni veturas de Phoenix en Arizono okcidenten, post tri horoj subite aperas meze en la sudkalifornia hela dezerto malhela makulo: la "Dezerta sunlumo"- sunkolektila kampo. Ok milionoj da moduloj estas instalitaj tie, je rektaj vicoj dum kilometroj. Kune ili povas liveri tiom da elektro kiel karbocentrala bloko. Preskaŭ elegantaj ŝajnas la fotovoltaj platoj en tiu dezerta medio, kvazaŭ landartaĵo. Kaj la aspekto de la moduloj estas alia ol tiu kiun oni konas de tegmentoj en centra Eŭropo: Anstataŭ ŝanĝbrili bluece-kristalece, ili estas unuforme nigraj. Kaj ankaŭ mankas la tipa desegno de krado.

Eble oni baldaŭ vidos la nigrajn platojn pli ofte. Ĉar la esplorado pri tiaj moduloj rapidege progresas; ili baldaŭ povus igi elsunan elektron simile malmultekosta kiel la malpura variaĵo el karbo. La diferenco al tradiciaj moduloj troviĝas kaj en la materialo kaj en la konstruo. Ĉe la fotovolta kolekto de energio duonkonduktantoj transformas la sunradiadon al elektro. Kutime estas aplikata tiucele silicio kiu antaŭe estas fandata kaj gisata al bloko. Dum la malvarmiĝo ekestas kristalstrukturoj kun la karaktereca blua tono. La moduloj de la sunkolektila parko en la dezerto aliflanke enhavas duonkonduktantan kombinon el kadmio kaj teluridoj (CdTe), kiu estas vaporizata sur vitran diskon. Tiu tavolo havas dikecon de nur kelkaj mikrometroj kio korespondas al dekono de la diametro de homa haro. Tiaj tiel nomataj maldiktavolaj moduloj estas produkteblaj pli rapide kaj je pli favoraj kostoj ol paneloj surbaze de silicio.

Tamen mondskale eĉ ne dek procentoj de fotovoltaj moduloj estas tiaj. Grava kaŭzo por tio troviĝas en la malgranda efikeco: Dum la kutimaj moduloj kun silicio povas konverti proksimume 15 ĝis 19 procentojn de la energienhavo de la sunradioj al elektro, ĉe la maldiktavolaj produktoj estas nur 11 ĝis 19 procentoj. Tio siavice neniigas la avantaĝon de kostoj de la produktado.

Sed la maldiktavola teknologio nun avancas. Usona produktanto jam atingas efikecgradon de 22,1 procentoj. Kaj en germana laboratorio oni nun jam atingis 22,6 procentojn kio estas pli ol 1,3 procentŝtupoj super la plej alta procentaĵo ĉe sunĉeloj el silicio. Kaj oni antaŭvidas ankoraŭ 24 ĝis 25 procentojn da efikeco por tiu nova teknologio.

Per tiuj moduloj laŭ takso la produktado de unu KWh kostos ankoraŭ nur 5 ĝis 6 cendojn, tio estas malpli ol en karbo- aŭ gascentraloj. Tiam rentumos produkti elsunan elektron ankaŭ sur areoj kiuj ĝis nun ne estis ekspluatataj, ekzemple fasadoj de domoj. Precipe en urboj ekzistas multe da potencialo. Kaj ĉar la moduloj pli bone ĉerpas energion ol la konkuranta teknologio kun silicio, se la sunradiado estas nur malforta, la maldiktavolaj moduloj taŭgas ankaŭ por regionoj kun malforta sunradiado aŭ por tegmentoj kiuj montras orienten kaj okcidenten.

La favoraj kostoj tamen nur estos atingeblaj per amasa produktado de la maldiktavolaj moduloj. La afero disvolviĝos nur se troviĝos investantoj kiuj fidas je tiu teknologio kaj konsideras ĝin profitodona.