×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2016, Ĉu eblas forpeli streson per rideto?

Ĉu eblas forpeli streson per rideto?

Daŭra streso malsanigas - sed estas homoj al kiuj streso ne kaŭzas problemon. Kio estas la neŭrobiologia bazo por tio? Tiu demando okupas esploriston pri psika rezistivo en Majenco. Tie funkcias la sola esplorcentro en Germanio pri la psika rezistivo kontraŭ streso.

Pozitiva pensado estas laŭ pritakso de la sciencisto probable unu el la faktoroj kiuj malebligas ke homoj sub streso reagas vundiĝeble. Tio estas la malo al psika rezistivo ĉe kiu psikaj kaj neŭrologiaj protektaj mekanismoj aktiviĝas kontraŭ streso.

Jam de kelkaj jaroj la bioĥemiisto dediĉas sin al la koncernaj procedoj en la cerbo. Ekzemple al la demando kiel funkcias la memoro kaj kiel la korpo prilaboras streson. Kelkaj faktoroj por la akcelo de psika rezistivo jam estas identigitaj, ekzemple ecoj de karaktero, kognaj kapabloj aŭ ankaŭ socia subteno.

De 15 jaroj la direktoro de instituto pri fiziologia ĥemio esploras endokanaboidojn: Tio estas propraj substancoj de la korpo kiuj efikas simile al haŝiŝo kaj kiuj povas aktivigi en la cerbo protektajn mekanismojn - ekzemple per bremsado de reagoj kaj kiuj sekve alportas ekvilibron inter malsamaj statoj de ekscitiĝo. Tiuj substancoj tiel povas esti ankaŭ faktoro por la psika rezistivo.

"Ni celas preventi anstataŭ apliki terapion", diras la esploristo. "Ni volas ekkoni problemojn antaŭ ol ili manifestiĝas".Vide al la altaj kostoj de strese kaŭzitaj malsanoj kiel la elbruliĝo-sindromo, statoj de timo kaj depresioj, estus ekonomie sencohave preventi ĝustatempe. "Psika rezistivo ne estas denaska kapablo", li diras. "Tio estas dinamisma procezo kiun oni povas lerni." Metodike la esploristoj alproksimiĝas al la sekreto de la psika rezistivo laŭ diversaj vojoj. En nun komenciĝanta longtempa studaĵo ĉirkaŭ 1200 homoj dum minimume kvar jaroj estos akompanataj por registri iliajn spertojn pri streso en la reala vivo kaj por analizi tiujn spertojn kune kun psikologiaj kaj neŭrologiaj faktoroj.

La esplorado de psika rezistivo dum la nova lerneja jaro ankaŭ estos temo por du gimnazioj en okcidenta Germanio. Laŭ la direktorino de unu el tiuj gimnazioj la gelernantoj tiel povas spertiĝi pri scienca laboro. Celo de la projekto estas la plifortigo de la propra psika rezistivo. "Pli profunda vido en tiun temaron povas konduki al okupiĝo pri la propra persono kaj povas pliprecizigi la vidon por la propraj fortoj", diras la direktorino. En la profesia vivo la psika rezistivo devas pruviĝi, "se ĉefo malagrable traktas subulon kaj kaŭzas grandan streson", klarigas la sciencisto el Majenco. "Tiam ni havas la saman situacion kiel ĉe la laboratoriaj musoj - estas klare ke oni evitas tian ĉefon kaj ne ŝatas rilati kun li". Pozitivaj pensoj kaŭzas pli serenan animstaton. Homo kiu havas la psikan forton kontraŭstari negativajn influojn de ekstere, tiu povas malgraŭ tiuj influoj esti en serena animstato. Tio montriĝas ankaŭ en la mieno - per rideto.


Ĉu eblas forpeli streson per rideto? Kann man mit einem Lächeln Stress vertreiben?

Daŭra streso malsanigas - sed estas homoj al kiuj streso ne kaŭzas problemon. Kio estas la neŭrobiologia bazo por tio? Tiu demando okupas esploriston pri psika rezistivo en Majenco. Tie funkcias la sola esplorcentro en Germanio pri la psika rezistivo kontraŭ streso.

Pozitiva pensado estas laŭ pritakso de la sciencisto probable unu el la faktoroj kiuj malebligas ke homoj sub streso reagas vundiĝeble. Tio estas la malo al psika rezistivo ĉe kiu psikaj kaj neŭrologiaj protektaj mekanismoj aktiviĝas kontraŭ streso.

Jam de kelkaj jaroj la bioĥemiisto dediĉas sin al la koncernaj procedoj en la cerbo. Ekzemple al la demando kiel funkcias la memoro kaj kiel la korpo prilaboras streson. Kelkaj faktoroj por la akcelo de psika rezistivo jam estas identigitaj, ekzemple ecoj de karaktero, kognaj kapabloj aŭ ankaŭ socia subteno.

De 15 jaroj la direktoro de instituto pri fiziologia ĥemio esploras endokanaboidojn: Tio estas propraj substancoj de la korpo kiuj efikas simile al haŝiŝo kaj kiuj povas aktivigi en la cerbo protektajn mekanismojn - ekzemple per bremsado de reagoj kaj kiuj sekve alportas ekvilibron inter malsamaj statoj de ekscitiĝo. Há 15 anos, o diretor de um instituto de química fisiológica pesquisa os endocanabinóides: são substâncias do próprio corpo que têm um efeito semelhante ao haxixe e podem ativar mecanismos de proteção no cérebro - por exemplo, desacelerando as reações e, consequentemente, trazendo equilíbrio entre diferentes estados de excitação. Tiuj substancoj tiel povas esti ankaŭ faktoro por la psika rezistivo. Essas substâncias podem, portanto, também ser um fator para a resistividade psíquica.

"Ni celas preventi anstataŭ apliki terapion", diras la esploristo. "Ni volas ekkoni problemojn antaŭ ol ili manifestiĝas".Vide al la altaj kostoj de strese kaŭzitaj malsanoj kiel la elbruliĝo-sindromo, statoj de timo kaj depresioj, estus ekonomie sencohave preventi ĝustatempe. "Psika rezistivo ne estas denaska kapablo", li diras. "Tio estas dinamisma procezo kiun oni povas lerni." Metodike la esploristoj alproksimiĝas al la sekreto de la psika rezistivo laŭ diversaj vojoj. En nun komenciĝanta longtempa studaĵo ĉirkaŭ 1200 homoj dum minimume kvar jaroj estos akompanataj por registri iliajn spertojn pri streso en la reala vivo kaj por analizi tiujn spertojn kune kun psikologiaj kaj neŭrologiaj faktoroj.

La esplorado de psika rezistivo dum la nova lerneja jaro ankaŭ estos temo por du gimnazioj en okcidenta Germanio. Laŭ la direktorino de unu el tiuj gimnazioj la gelernantoj tiel povas spertiĝi pri scienca laboro. Celo de la projekto estas la plifortigo de la propra psika rezistivo. "Pli profunda vido en tiun temaron povas konduki al okupiĝo pri la propra persono kaj povas pliprecizigi la vidon por la propraj fortoj", diras la direktorino. "Um olhar mais profundo sobre esse tema pode levar a uma preocupação com a própria pessoa e refinar a visão sobre as próprias qualidades", diz o diretor. En la profesia vivo la psika rezistivo devas pruviĝi, "se ĉefo malagrable traktas subulon kaj kaŭzas grandan streson", klarigas la sciencisto el Majenco. Na vida profissional, a resistência psíquica deve ser demonstrada, “se um chefe trata um subordinado de forma desagradável e causa grande estresse”, explica o cientista de Mainz. "Tiam ni havas la saman situacion kiel ĉe la laboratoriaj musoj - estas klare ke oni evitas tian ĉefon kaj ne ŝatas rilati kun li". Pozitivaj pensoj kaŭzas pli serenan animstaton. Homo kiu havas la psikan forton kontraŭstari negativajn influojn de ekstere, tiu povas malgraŭ tiuj influoj esti en serena animstato. Tio montriĝas ankaŭ en la mieno - per rideto.